Henryk's articles

  • Elektitaj kantoj de jOmO - " Sur la mar` reĝas vent`", "En la IJoKo"

    - 20 Apr 2010
    "Sur la mar` reĝas vent`," Sur la mar` reĝas vent`, En arbaro, silent`, Dum la nokt` regas lun` Sur dezerto la sun`. En river` reĝas flu` En urbego, la bru` Meze de la ĉiel`, Sur lakta vojo, stel`. Sed en mia koro Reĝas nur la doloro, Suferplena sent`, Tristeco kaj lament`. En reĝej` reĝas reĝ` Dum la vintro la neĝ`, En manoj de virin` La karesoj sen fin` Ĉar vi lasis al mi Iom d…

  • Elektitaj kantoj de jOmO: "Lernu nun"

    - 26 Mar 2010
    / El pola polko: "Panna Walercia" / Nova lernanto, jen por vi Nova lernanto, jen por vi Libro gramatika, sed ne tro dika, Nova lernanto, jen por vi. Hej, lernu, lernu, lernu, lernu nun Lernu, lernu nun, lernu, lernu nun Hej,lernu, lernu, lernu, lernu nun Lernu Esperanton nun ! Nova lernato jen por vi Nova lernanto jen por vi Akuzativo por tuta vivo, No…

  • Elektitaj kantoj de jOmO: "La bambo"

    - 26 Mar 2010
    Por dancadi la bambon Por dancadi la bambon Necesas jeno: kulereto da ĉarmo, Kulereto la ĉarmo kun petolemo. Al la supro, la supro... Al la supro la supro, Alvenos mi, Kaj fariĝos maristo, Kaj fariĝos maristo Se volas vi, Se volas vi, Se volas vi. Dancu la bambon! Dancu la bambon! Dancu la bambon ! Dancu la bambon ! Por atingi ĉielon,…

  • Elektitaj kantoj de jOmO: "Ĉu vi volas danci ?"

    - 26 Mar 2010
    Ĉu vi volas danci en granda rondo Inter homoj de la tuta mondo Knanjo, ĉu vi volas danci ? Ĉu vi volas danci sub luna lumo Amuziĝi laŭ ritma drumo Knanjo, ĉu vi volas danci? Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi volas vi ? Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi volas vi ? Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi volas danci ? Ĉu vi volas danci kaj preni manon Ĉar dancado bonigas sanon Knanjo, ĉu vi volas danci ? Ĉu vi…

  • Bogusław Sobol - "Venko"

    - 22 Mar 2010
    Plenumig^is Vorto, forvis^u okulojn. Kristo venkis morton, kantu Halelujon. G^ojas tuta tero, savis nin Sinjoro. Venis nova ero, malaperu ploro. Kristo por ni mortis, por ni Revivig^is, Niajn pekojn portis, sed nun eltombig^is. Haleluja! Gloro! Kantas la ang^eloj. Li malfermis korojn kaj vojon al C^ie…

  • Bogusław Sobol - "Denove printempo"

    - 22 Mar 2010
    Denove printempo; cikonio alportis esperon, g^ojas floroj. Birda kapelo, dancas arboj en arbaro, vento aplaudas per folioj. Suno ridas, radioj enprofundig^is en riveron, varmig^as fis^oj. Alau~do kantas, notojn verkis Dio, au~skultas herbejoj.

  • Leszek Henryk Łęgowski - "Frakseno"

    - 20 Mar 2010
    Fraksen` estas mi - la malfruau~tuna simpla arbo... La c^iel-arg^entec` maturig^as en mi kaj ter-verdo. Fraksen` estas mi - ombre de miaj branc^oj, en nubaj nokt-momentoj, s^torm-tage, en malhel`, mi s^irmos cin vesper-silente, prenos larmojn ciajn, al verda kor-rifug^ej`. Fraksen` estas mi - la malfruau~tuna arb` frakseno.... Foli-espere c^iel-direktita,…

  • Leszek Henryk Łęgowski - "Kristo Resurektinta...."

    - 20 Mar 2010
    Kristo Resurektinta donu amon. pacon kaj veron, kaj Via Mizerikordo estu nia fid` kaj espero! G^oj` de l`Sankta Maria Patrin` de Krist` Sinjoro, c^iutage nin gvidu al Resurekt-au~roro! marto 1994 j. Esperantigis: Zofia Kamieniecka

  • Fan Klub` de jOmO informas:

    - 20 Mar 2010
    Karaj, la 18- an de marto jOmO skribis: ... finfine mi naskigis ! Jes, dum kelkaj tagoj, plie ol vojag^o al Nancy / Lotaringio / kaj pretigi alian vojag^on al Lille / Flandrio /, plie ol verki rimvortaron de okcitana lingvo, mi naskigis novan infanon ! G^i bone fartas, g^i longas 3'57'', g^ia koro batas je 102 batoj per minuto, havas hunkajn okulojn , kaj g^i kreitas de stulta ideo pri lingva ajkido:.... .... Mi hodiau~ posttagmeze deponos g^in en o…

  • Leszek Henryk Łęgowski - "Pos^tkarto el Italujo - somero 2003"

    - 17 Mar 2010
    Ne estis vi sunan someron en la grajno de la plag^o en Rimini, sendefendaj en la spiro de Adriatiko - diss^utataj g^is nostalgio rememoroj de viaj nudpiedoj de antau~ jaroj. Ne estis vi en la antika brilo kaj en la ombro de bizancaj preg^ejoj de Ravenna - per la oro kaj la verdaj mozaikoj, kiel la printempaj tapis^oj de la majstra mano teksitaj, rigardante imperiestran sekvantaron de Justynian` en San V…

  • Leszek Henryk Łęgowski - "Statuo de l`Sankta Patro Pio en Rimini"

    - 17 Mar 2010
    Por Pastro Duilio Magnani En verda ombro de l`arboj kaj de l`arbustoj akutfoliaj malhelbruna statuo de l`Sankta Patro Pio en preg^ema enpensig^o, de l`homo spertanta la Kristajn vundojn. Li rigardas c^iutagajn eventojn de l`brua strato Zavagli, rapidanta al la renkonto kun maro.... La preterpasantojn, kiuj transiras kun korpreg^o la sojlojn de l`rug^eta preg^e…

  • Leszek Henryk Łęgowski - "Krome^r^iz^"

    - 17 Mar 2010
    Tie vesper` c^iu odoris julion, aromaton de l`c^ielo sune matura ( apenau~ antau~ kelkaj tagoj ...) Per rememor - flugiloj mi levas la pensojn pri la verda fora Moravi-pejzag^o, pri l`burg^aj brikdomoj, barokaj fasadoj c^e l`mallarg^aj stratetoj, kun Foirej` ligitaj per arkadar` kas^angula - pri la g^ardenoj admirindaj pro l`florbedaj mulkoloraj ornamaj^oj, pri Olomouc-episkopaj palacoj, hela serenecp…

  • Czesław Miłosz - Nobelpremio 1980 j. "Vi, kiu faris maljustaj^`..."

    - 13 Mar 2010
    Vi, kiu faris maljustaj^` al homo simpla, aflikton lian ekridante Arlekenaron c^irkau~ vi havante Jen por konfuzi bonon kun malbono Ec^ se aliaj antau~ vi klinig^is Virton kaj sag^` al vi atributante Orajn medalojn je l`honor` forg^ante - felic^aj, ke ankorau~ unu tag` postvivis Ne estu sekura! La poet` memoras Se vi lin murdos - naskig^os alia Kaj c^iu far`, parolo, estos registrita…

  • Wisława Szymborska - Nobelpremio 1996 j. "Malamo" - "Nienawiść"

    - 12 Mar 2010
    Vidu, kiom g^i estas c^iam lerta, Kiom g^i bone fartas en nia jarcento - la malamo. Kiom facile g^i venkas altajn barojn. Kiom facile g^i saltas kaj c^asas. G^i ne estas simila al aliaj sentoj pli ag^a kaj samtempe pli juna. G^i mem naskas kau~zojn, kiuj g^in vivigas, G^i ekdormas, neniam por c^iam. Sendormeco ne malfortigas g^in, sed fortigas. Pri religio, au~ ne pri religio,…

  • Wisława Szymborska - Nobelpremio 1996 "Amo al la patrujo" - "Gawęda o miłości ziemi ojczystej"

    - 11 Mar 2010
    Sen tiu amo oni povas vivi Koron havi sekan kiom nukseto Etan sorton per fingra ingo trinki For de c^agrenoj kaj kunsento Lau~ propra mezuro havi esperon En maluma vivi kas^ejo Pri putrolumo "tagig^as" diri Pri la sunbrilo, ne mencii Kia amo mankas al ili Similaj al fenestro bruligita Rompita vitro, funo disblovita Arbo subite faligita? La arbo apenau~ kreskis en…

  • Wisława Szymborska - Nobelpremio 1996 j. "Torturoj", "Tortury"

    - 10 Mar 2010
    "Torturoj" Nenio s^ang^ig^is. La korpo estas dolora. G^i devas mang^i, spiri, dormi. G^i havas la maldikan hau~ton, sub g^i la sangon. G^i havas dentojn kaj ungojn. G^iaj ostoj estas rompeblaj la artikoj distireblaj. C^e torturoj pri c^io oni memoras. Nenio s^ang^ig^is. La korpo tremas kiel tremis antau~ la fondo de Romo kaj poste en dudeka jarcento, antau~ Kristo kaj post Kristo,…

  • Fan Klub` de jOmO informas:

    - 08 Mar 2010
    Karaj, g^uste Flo informis min: Mi vidos lin / t.e. jOmO`n / la 27 - an de marto, c^ar mi organizas etan vivan prezenton en kadro de la forumo de Internacia Solidareco en la ejo en Labe`ge / apud Tuluzo / en kiu ni partoprenos la AFRIKA KOMPILO`n. jOmO kantos kelkajn kantojn de tiu kompilo en kiu li partoprenas kunlabore kun Mayoma por kiu li arang^is kaj interpretis liajn kantojn. Tiuj, kiuj ne partoprenos la koncerton bonvolu a…

  • Venkanto estas perdinto kiu persistis.

    - 02 Mar 2010
    Ekzistas grandaj venkoj kaj malgrandaj venkoj. Venko ne nepre estu grandioza. C^iu povas realigi malgrandajn, personajn venkojn. Tio povas temi pri la timo nag^i, c^esi fumadon, paroli en publiko au~ io alia kio postulas apartan kurag^on. Se vi sola ne sukcesas, petu helpon de amiko, familiano. Au~ se vi vidas ke amiko au~ familiano luktas kun problemo, vi povas g^entile proponi helpon, sen trudi vin. Ofte oni estas sentema, ec^ hontema pri tiaj aferoj. Tamen, serc^i helpon - c^e la g^usta per…

132 articles in total