Simiulo ne laboras plu,

familion perdis, fuĝis de vilaĝ`,

Li loĝas en urb`, ne plu en arbar`,

foriris amikoj kaj ankaŭ la saĝ`.

Li timigas la maljunulojn

en la malhelo de la stratetoj,

Li ne timas la ĝendarmojn,

ilin atendas en kvieto.

La vesperon tristas li

kaj fluas larmoj de okul`

Li ofte ploras en mallum`

ĉar li ne estas feliĉul`.

Kaj oni aŭdas dum nokt`

Ke ploras simiulo,

Oni aŭdas, o,o, o, o,

La simiulo amas nun iun filinon de ĝentleman`.

Ĉu kuraĝa estos li ĝis la peto de la man` ?

Senpetaligas li lekanton, lekanteton kaj bananon,

Li sentas, ke li freneziĝos se restas sola en kabano.

La vesperon ....

... Kaj oni aŭdas dum ....