Jen teleroj, sed mankas apetito.

Jen ringoj, sed mankas reciprokeco

de almenaŭ tri jarcentoj.

Jen ventumil` - kie vangruĝoj?

Jen glavoj - kie kolero?

Kaj liuto ne sonas dum krepuska horo.

Pro manko de eterno oni

kolektis mil malnovajn aĵojn.

Muskokovrita pedelo dormetas

tuŝante ilin per longaj lipharoj.

Metaloj, argil`, birda plumo

multe triumfas en la tempo

Kaŝridas nur pinglo de gaja egiptino.

Krono triumfas super kapo

Malvenkis mano pro la ganto

Dekstran piedon venkis ŝuo.

Se pri mi temas, jen mi vivas.

Daŭras vetkuro kun la robo.

Kaj kia ĝi estas obstina !

Kiel ĝi min travivi volus !