Karaj, la 14-an de sept. jOmO skribis:

Posteferia momento estas terure kutima, sed tiun ĉi jaron, ankoraŭ pli:

- organizado de okcitana tago en T...le ( mi ĉefe organizas ) de la kvartala festo ( mi estas la prezidanto de la asocio, kiu organizas la festo ),

raporto pri la rilatoj kun dungitoj de la sama asocio,

rekomenco de provludoj, de tri diversaj grupoj,

respondo de diversaj proponoj de koncertoj,

resendo de demando, de dosiero pri profesia muzikado.

Uuuuuuuuf!

Kaj... ankaŭ mi ne povas forgesi pri familiaj aferoj, zorgoj kaj ĝojoj...

Karaj, permesu, ke en la nomo de ni ĉiuj, mi bondeziros al jOmO plenan sukceson!!!

Sincere kaj amike

Henryk