Karaj,

lasttempe mi havis okazon, kelkfoje aŭskulti, aŭ legi opiniojn pri la lingvokono de jOmO. Jen la informoj:

La 15-an de decembro 2009 j. jOmO skribis:

Esperanto, franca, pola, okcitana, angla: mi povas paroli pri ĉiutagaĵoj sen tro pensi.

Itala, hispana, germana, nederlanda, rusa: mi povas paroli flue, sed foje serĉas vortojn kaj malbone komprenas, se oni parolas tro rapide, por la tri lastaj.

Kataluna, araba ( parolanta de norafriko ), serbokroata, ukraina, pikarda, kreola de Antilioj, tokpisino: mi povas paroleti per simplaj frazoj kaj esti komprenita, sed kun ŝvitado.

Portugala, turka, ĉina, rumana, sveda, afrikaana, jida, hebrea: mi povus paroleti, sed mi devas antaŭe relegi por rememori iomete.

Ĉuvaŝa, euŝka: relernindaj por rapide salti al antaŭan grupon.

Aragona, makedona, latina, cigana ( kalderaŝa ), volapuka: mi legas sen preskaŭ bezoni vortaron.

La 4-an de januaro 2010 j. jOmO skribas:

Mi komencis serioze lerni la lingalan lingvon, helpe de unu esperantisto de Kongo, Theophile Mayoma Diankembo, tiu kiu komponis la kanzonojn, kiuj aperos baldaŭ en interreto.

Sed krom li, mankas al mi seriozajn materialojn por lerni, eĉ en interreto.

La 20-an de februaro 2010 j. jOmO skribis:

.... nune mi skribas libron pri silezia lingvo ( Silezio - regiono de Pollando ), por franca eldonejo, kiu eldonas librojn pri lingvoj. Mi esperas, ke la projekto plaĉos. Mi skribas dum restado en Pollando, ĉar ĉi tie mi havas tempon kaj miaj bopatroj bone parolas "per nia lingvo" . Ĉi tie estas ankaŭ libroj, ekz. taglibro de unu sileziano de laa II-a mondmilito, ĝi esta ege interesa.

Jen ĉio kion mi konas pri lia lingvokono.

Kun sinceraj salutoj.

Henryk