Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Zamenhof

  • Hans-Georg Kaiser: Vera sennaciulo: L.L. Zamenhof (prozpoemo)

    - 19 Apr 2012
    Hans-Georg Kaiser Vera sennaciulo - Ludoviko Lazaro Zamenhof Li ne volis estis nomata "majstro". Li ne volis, ke oni gloru lian personon. Tiu, kiu nomas lin majstro aŭ eĉ mastro, tute miskomprenas liajn intencojn. Mi pensas, ke ni akceptu la eksplicite esprimitan deziron de Ludoviko Lazaro Zamenhof, ke oni ne nomu lin majstro! La karmemora Zamenhof havis la pseŭdonomon Unuel; li volis esti nur unu el ni, li ne volis sidi sur altaj tribunoj, po…

  • L.L.Zamenhof: Pri la participa sufikso antaŭ verba finiĝo (el "Lingvaj Respondoj")

    - 18 Apr 2015
    Zamenhof (1908)
    L.L.Zamenhof Pri la participa sufikso antau verba finiĝo La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis” sed,…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (El litero M) + tri rimpoemoj proverbaj de H.-G.Kaiser

    - 07 Apr 2015
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero M Maĉi kaj remaĉi. Magia rondo. Malantaŭ barilo kuraĝo esta facila. Malaperis kiel ŝtono en maron. Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. Malbona herbo froston ne timas Malbonon memori oni ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas. Malfeliĉo inviton ne atendas. Malfeliĉo komuna estas malpli premanta. Malfeliĉo malofte venas sole. Malfermita kelo tentas al ŝtelo. Malgranda aspekte, sed granda intelekte. Malgrandaj…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (El litero N)

    - 07 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero N Ne batas bastono sen persono. Ne bela estas amata, sed amata estas bela. Ne bela estas kara, sed kara estas bela. Nebuligi al iu la okulojn. Neceso ne estas kareso. Ne ĉiam estas festo, venas ankaŭ fasto. Ne ĉiam estas sankta Johano. Ne ĉio batas, kio tondras. Ne ĉio utilas, kio brilas. Ne demandu scienculon, demandu spertulon. Ne donu kaj ne boju. Ne ekpepi! Ne ekzistas forto kontraŭ la morto. Ne ekzistas…

  • Hans-Georg Kaiser: Mensogu, sed.... (rimpoemeto priproverba laŭ Zamenhof)

    - 14 Apr 2015
    Jen lignulo Pinokjo, fora parenco de la barono de Munkhaŭseno / Ekzistas multaj mensogantoj en la mondo, sed ne ĉiuj estas fiaj. (cez)
    Hans-Georg Kaiser Mensogu, sed .... Mensogu kiel kalendar', laŭ la gazetoj tra la jar', laŭ funebristparola vir'; sed vortojn notu post la dir'. PS: Jen la Zamenhof-proverboj "Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo." "Mensogu kiom vi volas, sed memoru, kion vi parolas." https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Malriĉa, sed... (rimpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Tre povra sed... (rimpoemo) Hans-Georg Kaiser: Malriĉec' ne estas krimo (rimpoemo) – ambaŭ poemoj laŭ Proverbaro de Zamenhof)

    - 14 Apr 2015
    Malriĉec' ne estas krimo (Povriĝinta civitano de FRG" (Federacia Respubliko Germanio)
    povriĝinta federacia germano Hans-Georg Kaiser Malriĉa, sed... Malriĉi kiel mus' preĝeja por kelkaj estas eĉ plagnea. Tuj kiam la renom' kaputas, la hom' senĝene ja kondutas. Hans-Georg Kaiser Tre povra, sed... Tre povra kiel mus' preĝeja, vivanta tamen elizea. Ju malpli iu homo havas, des malpli li je zorgoj sklavas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/ Hans-Georg Kaiser Malriĉec' ne estas krimo Malriĉec' ne estas krimo, sed kondukas a…

  • Hans-Georg Kaiser: Bonaj post la morto (rimpoemo laŭ proverbo de Zamenhof)

    - 18 Apr 2015
    porko
    Hans-Georg Kaiser Bonaj post la morto Malavarulo kaj la porko estas bonaj post la morto. Pro la mondisip' per forko kaj pro ofta porka sorto. PS: Laŭ proverbo de nia karmemora Zamenhof: "Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto." Kaiser-proverbo: "Tro avara por aĉeti vestojn al si." https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Kiam Zamĉjo revenos! (rimpoemeto)

    - 09 Jul 2013
    Ĉio por bebo Zamĉjo!
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-se-zamcjo-revenos-rimpoemo.html Hans-Georg Kaiser Kiam Zamĉjo revenos! Ludoviko iĝis bebo, beba Zamĉjo por la plebo. Kara Zam, renaskrevenu, ni bombonojn prete tenu. Kiam Ludoviko krios, ni neniam al li fios. Kaj anstataŭ nur admonojn, li ricevu do bombonojn!

  • L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta (El litero I)

    - 07 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero I Iel, iome duone malbone. Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro. Infana inklino restas ĝis la fino. Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado. Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. Inter generaloj parolu pri bataloj. Inter la blinduloj reĝas la strabuloj. Inter lupoj kriu lupe. Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro. Iru for en bona hor'. elektis Hans-Georg Kaiser…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (El litero H)

    - 07 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero H Hako post hako estas la plej efika atako. Havi ĉe iu krediton kaj meriton. Havi la ĉefan voĉon. Havi la orelojn sur la ĝusta loko. Havi larĝan konsciencon. Havi varman lokon. Havi vinagron en la mieno. Hejma dometo estas kiel patrineto. Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi. Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre. Hom' malesperas, Dio aperas. Homo bagatelema. Homo lernas la tutan vivon. Homo senpeka neniam ekzistis. Horo matena estas…

  • L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta (El litero Ĝ)

    - 07 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero Ĝ Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru. Ĝi estas akvo al lia muelilo. Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero. Ĝi estas nek viando nek fiŝo. Ĝi glitas de li kiel pizo de la muro. Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu. Gustatempa vorto estas granda forto. elektis Hans-Georg Kaiser cezarkulturo.blogspot.com/

  • L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta (El litero G)

    - 07 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero G Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardas min mem. Gasto havas akrajn okulojn. Geamantoj sin pikas. Granda kranio, sed interne nenio. Granda nubo, eta pluvo. Granda parolisto, malgranda faristo. Griza barbo saĝon ne atestas. elektis Hans-Georg Kaiser https://cezarkulturo.blogspot.com/

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero F)

    - 07 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero F Fabeloj por infanoj. Facile estas danci, se la feliĉo kantas. Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. Falinton ĉiu atakas. Fari al iu ursan kareson. Fari el muŝo elefanton. Farita via faro, nun adiaŭ mia kara! Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas. Feliĉo leĝon ne konas. Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas. Fiera mieno - kapo malplena. Fiereco venas antaŭ la falo. Finita kja glatigita. Fino bona, ĉio bona.…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero E)

    - 07 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero E Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam. Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon. Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. Eĉ por la plej terura tago venas vespero. Eĉ sur la suno troviĝas makuloj. Edzin' admirata - edzo malsata. Edzo kaj edzino estas nur unu. Eksalte senhalte. Eksplodema kiel pulvo. El aero al tero. El du malbonoj pli malgrandan elektu. El la poŝo al la buŝo. En abelujon ne blovu…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero Ĉ)

    - 08 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta Elekto el litero Ĉ Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme. Ĉio havas finon. Ĉion rigardi tra sia persona vitro. Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtatadi iun. Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton. Ĉiu angulo kun sia sanktulo. Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo. Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj. Ĉiu komenco estas malfacila. Ĉiu li havas sian ŝi. elektis Hans-Georg Kaiser https://cezarkulturo…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (El litero J)

    - 07 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero J Jen havu! Jen kiaj ni estas! Ju cerbo pli prudenta des lango pli silenta. Jugo propravola ne estas malmola. Juĝanto decidas, kiel li vidas. Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo. Juneco ne scias, maljuneco ne povas. Ju pli da aĉetantoj des pli alta la prezo. Ju pli da bruo des malpli da ĝuo. Ju pli da donoj des pli da amikoj. Ju pli da havo des pli da pravo. Ju pli da ĵuroj des pli da suspektoj. Ju pli oni babilas,…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta - elekto el litero D

    - 07 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta El litero D Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj. Danci laŭ ies fajfilo. De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero. De fremda dento ni doloron ne sentas. Dek fojojn mezuru, unufoje detranĉu. De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo. De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo. Demando ne kostas, demando ne devigas. De parolo ĝis faro estas tre malproksime. De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. Depost tempo nememorebla. De supe…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero C)

    - 08 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta Elekto el litero C Celi anseron, trafi aeron. Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo. Certe kiel duoble du kvar. Cindrulino. elektis Hans.-Georg Kaiser https://cezarkulturo.blogspot.com/

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero B)

    - 09 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta Elekto el litero B Barelo malplena sonas plej laŭte. Belaj rakontoj el trans la montoj. Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. Birdo kantas laŭ sia beko. Birdo petolas, kiom ĝi volas. Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo. Bona estas domo nova kaj amiko malnova. Bona ideo venas post la pereo. Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj. Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas. Bonfaron oni facile forgesas. Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ b…

  • L.L. Zamenhof: Proverbaro Esperanta (elekto el litero A)

    - 09 Apr 2015
    Proverbaro Esperanta
    L.L. Zamenhof Proverbaro Esperanta Elekto el litero A Akiro kaj perdo rajdas duope. Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. Al du sinjoroj oni samtempe servi ne povas. Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj. Aliaj domoj, aliaj homoj. Al la papero ne mankas tolero. Altan arbon batas la fulmo. Amiko de amiko estas ankaŭ amiko. Amiko estas kara, sed vero pli kara. Amo faras ion, mono ĉion. Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko. Apud plena manĝotablo ĉiu estas afabla. Au…

  • Jidaj strofoj de L.L. Zamenhof (rimpoemtradukoj el la jida)

    - 20 Jun 2012
    Zamenhof tre juna
    Jida strofo de L.L. Zamenhof Af jeder loŝen zingt ihr, majne brider, Vi betlers nehmt ihr alc ba fremde lajt, - Genug majn folk! Vu zanem dajne lider? Ver euchh, ŝteu uf, es izx ŝeun cajt. Vi kantas ĉiulingve, fratoj miaj. Almozojn prenas vi el fremd'. Sufiĉe, judoj! Mankas kantoj viaj! Ekstaru, fratoj, venis temp'! tradukis Hans-Georg Kaiser Fonto ( laŭ Blazio Vaha ): N. Z. Maimon: La kaŝita vivo de Zamenhof. Originalaj studoj. Japana Esperanto-Institu…

  • Hans-Georg Kaiser: Verda stelo tradicia (rimpoemo por grafikaĵo de Eder Benedetti)

    - 29 Jul 2013
    Tradicia stelo ( de Eder Benedetti)
    Hans-Georg Kaiser Verda stelo tradicia Tradicia verda stelo. Verd' fascinas nin per belo; simpla signo, sankta moro, verda lingvo, pacfervoro. Verda estas la espero, verda estu nia Tero. Vigle batas nia koro kun esper' en kuna horo. PS: Por la Benedetti-grafikaĵo: Tradicia stelo cezaroriginaloj.blogspot.de

  • Eder Benedetti / Hans-Georg Kaiser: Ĉe la kuracisto Zamenhof (karikaturo + rimpoemo)

    - 10 Apr 2012
    Eder Benedetti /Cezar: Ĉe la kuracisto (desegno + poemo)
    Hans-Georg Kaiser Ĉe kuracisto Zamenhof (por karikaturo de la desegnisto Eder Benedetti) "Doktoro mia, kuracisto ! Ĉu estas ĝi inflam’ de histo? Jubile mi la tagojn startas. Doktoro, ĉu mi bone fartas? Mi krevos tuj pro energio. Sukcesas al mi simple ĉio. Subite plenas mi de ĝojoj, kurante saltas mi sur vojoj!" Doktoro Zamenhof rigardas : "Jen verda koro sankte ardas." Kun ĝojo la doktoro diras, ke ne malsano lin inspiras. "Amik’ vi estas tute sana, serĉado plu…

  • Proverboj

    - 19 May 2009
    Nigra ŝafo
    PROVERBOJ Se ne estus "sed" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen. De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj. Li komprenas predikon kiel bovo muzikon. Fiŝo ne iras, sed la hoko ĝin tiras. Fiŝo scias pri naĝo eĉ sen via saĝo. Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon. Parolo estas arĝento, sed silento oro. Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas. En ĉiu projekto troviĝas difekto. Lekante manon, oni celas panon. Korvo al korvo ne elpikas okulon. Nigran kaprinon, sapo ne blankiga…

  • Hans-Georg Kaiser: Kiu estis Zam? (rimpoemo minimuma)

    - 24 Apr 2014
    Zamenhof ĉe la skribtablo en 1910?
    Hans-Georg Kaiser Kiu estis Zam? Kiu estis Zam? Kuracist' pro am'! Esperant-fondint' kontraŭ homa blind'. PS: La poemeto estas verkita en la "plikurtiga tempo" , en kiu oni ĉion plikurtigas: ekz. perforte la vivon de homoj en militoj, salajrojn de laboristoj, pensiulan monon ktp, eĉ la nomojn de homoj oni plikurtigas, ĉar oni ĉiam devas hasti, neniam havas tempon por eventuale eĉ ĝui ion. Oni eĉ ne havas plu la tempon eldiri nomon de elstaraj personoj en plena lo…

  • KLEINER SPRACHKURS ESPERANTO

    - 17 Dec 2012
    Armstrong: Mek Tranĉilo (Mack The Knife)
    KLEINER SPRACHKURS ESPERANTO Reviziis la klubo Karapaco en la jaro 2007. Inhalt der Lektionen Register / Fragen zum Kurs 0. Lektion Erklärung grammatischer Bezeichnungen mit Fremdwort, deutscher Bezeichnung und Beispiel 1. Lektion Was ist Esperanto? Ein kompletter Grundkurs mit 52 Kapiteln Esperanto lebt! Bunt und ohne Zwang, daher auch nicht nationalistisch Esperanto ist keine Utopie! Das welt…

  • Henriko Heine: Ilzo - Ilse / tradukis L.L. Zamenhof

    - 24 Jul 2009
    Rivereto Ilzo en Harc-montaro (Ĉu vi vidas la vizaĝon de Ilzo?)
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/08/heinrich-heine-ilzo-tradukis-zamenhof.html Heinrich Heine Ilzo 1. Mi estas princino Ilzo, La Ilzenŝtejna reĝino; Envenu en mian kastelon, Ni ĝuos feliĉon sen fino. 2. Mi vian kapon freŝigos Per mia ondo serena, Vi vian doloron forgesos, Junulo tro zorgoplena. 3. En miaj blankaj brakoj, Ĉe mia brusto la varma, Trankvile vi kuŝos kaj revos Pri bildo fabela kaj ĉarma. 4. Mi kisos vin k…

  • Fundament der internationalen Sprache Esperanto aus 16 Regeln

    - 16 Dec 2012
    http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/05/fundament-der-internationalen-sprache.html FUNDAMENT DES ESPERANTO AUS 16 REGELN GRAMMATIK A) DAS ALPHABET Aa, a Bb, b Cc, c, z Ĉĉ, tsch Dd, d Ee, e Ff, f Gg, g Ĝĝ, dĵ Hh, h Ĥĥ, ch Ii, i Jj, j Ĵĵ, jh Kk, k Ll, l…

  • L. L. Zamenhof: Pluvo (poemo)

    - 20 Apr 2012
    Laffy4k: Rain (pluvo)
    L. L. Zamenhof Pluvo Pluvas kaj pluvas kaj pluvas Senĉese, senfine, senhalte, El ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter' Are gutoj frapiĝas resalte. Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo Murmurado penetras mistera, Mi revante aŭskultas, mi volus kompreni, Kion diras la voĉo aera. Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas Kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro... Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,…

  • Ludoviko Uhland: La kapelo (Die Kapelle) tradukis E-en Zamenhof kaj Cezar

    - 09 Jun 2014
    La kapelo sur monto kun herbejo  (Wurmlingen)
    cezartradukoj.blogspot.de/2012/06/ludoviko-uland-la-kapelo-rimpoemo.html Ludoviko Uhland La kapelo Supre tronas sur la monto La kapelo en kviet'. Ĉe la valherbej' kaj fonto Ĝoje kantas paŝtknabet'. Jen funebra sonorilo; morne sonas mortkantad'. Finas tuj la kantjubilo De la knabo dum konstat'. En la tombojn surmontete venos ĉiu el la val'; ankaŭ vi, knabet', kviete, tie kuŝos post final'. trad. Cezar Ludw…

  • L.L. Zamenhof: Lingvaj respondoj + ligoj + diversaj eltiritaj artikoloj pri stilo

    - 19 Jun 2012
    Zamenhof ĉe la skribtablo en 1910?
    L.L. ZAMENHOF LINGVAJ RESPONDOJ Plena kolekto aperinta en: “LA OFICIALA GAZETO” (1911–1912) “LA REVUO” (1906–1908) “LA ESPERANTISTO” (1889–1893) laŭ la eldono Paris: Esperantista centra librejo, 1927 Papera reeldono en Jekaterinburg Zamenhof, L. L. Lingvaj respondoj: Plena kolekto. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. — 56 paĝoj. ENHAVO Antaŭparolo Alfabeto Elparolado Akcento Interpunkcio Etimologio. Vortfarado…