L. L. Zamenhof
Pluvo
Pluvo
Pluvas kaj pluvas kaj pluvas
Senĉese, senfine, senhalte,
El ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter'
Are gutoj frapiĝas resalte.
Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo
Murmurado penetras mistera,
Mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,
Kion diras la voĉo aera.
Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas
Kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
En mi batas konfuze la koro.
Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
Rememore en mi reviviĝis,
Aŭ mi revas pri l' sun', kiu baldaŭ aperos
Kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis?
Mi ne volas esplori la senton misteran,
Mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras;
Ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,
Al la freŝo la koro min tiras.
mi ĵus proponis ĝin al Aleĵandro, argentina E-muzikisto, je turneo en Eŭropo, mi supozas, ke ĝi bonege taŭgas kiel tango kun lia voĉo. Mi fakte jam aŭŝkultas kanti lin..
Viaj Cez!
.
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko!
saluton ,mi ne konas la verkinton sed mi multe amas la ideon
Sign-in to write a comment.