L.L. Zamenhof
Proverbaro Esperanta

El litero H

Hako post hako estas la plej efika atako.
Havi ĉe iu krediton kaj meriton.
Havi la ĉefan voĉon.
Havi la orelojn sur la ĝusta loko.
Havi larĝan konsciencon.
Havi varman lokon.
Havi vinagron en la mieno.
Hejma dometo estas kiel patrineto.
Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.
Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre.
Hom' malesperas, Dio aperas.
Homo bagatelema.
Homo lernas la tutan vivon.
Homo senpeka neniam ekzistis.
Horo matena estas horo bena.
Ho ve!
Hunda vivo.

elektis Hans-Georg Kaiser


https://cezarkulturo.blogspot.com/