Articles by Jakvo

  • Flugas en la aeron

    - 18 Aug 2009 - 1 comment
    Flugas en la aeron Laŭ sistemo 4-4-6 Soneto. liberigita folio flugas en aeron mara venteto ŝin disŝiris per dolĉa blovo, Sento amara, folio rekte en inferon Rilatis nur pri dancado de la bosanovo. Multaj freŝaj ventoj eĉ ventegoj sin postsekvis dancigas ŝin la tango aŭ nova Piazzola. vestita preskaŭ nuda aŭ de tempo en surplis’ sed ĉiam plenkolora plejofte pli frivola. Karega folio sen formo de eleganto t…

  • La morto

    - 01 Aug 2009 - 3 comments
    Donace li metis florpoton sur tombo Akompanis al li ĉagreno de morto, rimarkis ke proksime kaj kun aplombo alproksimiĝas al li la propra sorto. Gracila Heno alvenas rapidkurant’ ostkorpo kovrita per dolĉa veluro Nek helpas ĝemanto nek bona sukurant’ sekvas kvitiĝon de vivŝulda fakturo Sinjoro, skrupule parolis la viro ĉu eblas forgesi pri mi, Moŝta Morto ke malaperu vi per hasta foriro por ke fadigu ĉi-teruran p…

  • parolo SAT Kongreso

    - 27 Jul 2009 - 3 comments
    Karaj k-doj de SAT, karaj gastoj, Estu bonvenaj al nia 82-a Kongreso de SAT en la belega urbo Milano. Jam la 7-an fojon mi povas bonvenigi vin kiel prezidanto de Plenum-Komitato de SAT al nia kongreso. Daŭre restas granda honoro al mi ke mi, kiel reprezentanto de nia Plenum-Komitato, povas bonvenigi vin. Ĉi-jare ni denove estas en histoririĉa urbo kies nomo 600 jarojn antaŭ nia erao nomiĝis en la latina Mediolanum. Kio signifas “mezo de la ebenaĵo”? Jam ofte mi vizi…

  • Universala Kongreso de Esperanto (salutoj)

    - 27 Jul 2009 - 1 comment
    Rilate 94-a Universala Kongreso de Esperanto Okazonte en Bjalistoko, Polando. Estimataj uzantoj de la universala lingvo esperanto, Post sukcesa kongreso en Roterdamo, la internacia Esperanto-komunumo havas sian kongreson nun en Bajlistoko. Certe tiu elekto de kongresurbo donas apartan etoson al ĉi tiu kongreso. Kongresi en la urbo kie dr-o Zamenhof dum jaroj faris sian senlacan laboron por disvastigi sian idealon; lingvon kiu utilas al ĉiuj homoj kiuj volas mal…

  • Bo

    - 15 Jul 2009 - 3 comments
    Li nomiĝas Bob, plej kara amiko de mi kaj mi volas rakonti ion pri li al vi, nu, nur al tiuj kiuj volas legi evidente. Antaŭ preskaŭ 30 jaroj Bob eniris rilaton kun Bo, nu, ne estis lia elekto, estis iu kio okazas en vivo. Bo jam iĝis vidvino havante nur 58 jarojn. La tago ke edzo mortis ŝi fakte finis propran vivon, ne tute sed parto. Tutan vivon ŝi laboris kune kun edzo. Ili vendis porkaĵon kaj kolbasojn sur lokaj merkatoj. Ne facila laboro ĉar en pluvlando Belgio la vetero n…

  • La kverko kaj la kano

    - 07 Jul 2009 - 9 comments
    Sekva etrakonto evidente ne estas originala de mi, sed mi amuziĝis reverki ĝin. Mi esperas ke ĝi donas kelkajn minutojn da plezuro al vi. jakvo

  • La Sankta Virgulino de Antverpeno.

    - 06 Jul 2009 - 5 comments
    En urbo kie mi vivas troviĝas multegaj bildoj de la sankta virgulino. Kiel antverpenano oni apenaŭ rimarkas tion. Sed en tempo ke mi multe aktivis en neŭtrala EO-asocio, mi pli ol ofte ciceronis esperantistoj tra la urbo. Grupo da polaj esperantistoj vizitis aŭtobuse Antverpenon. La gvidanto de la grupo estis pastro kaj la tuta grupo sufiĉe pia. Neniu problemo por mi, ĉar Antverpeno ricas pri pluraj preĵejoj eĉ katedralo. Oftege la polaj “samideanoj” atentigis min pri bildo de sankt…

  • Rapida penso

    - 03 Jul 2009 - 2 comments
    Ĉiam homoj militis, batalis, ekstermis. Homoj mortis tutsola sur sojlo de la domo, sur strate, Feliĉe, ni nun havas poŝtelefonon kaj ĉiu iĝas registrata. Kuglo trafas vian koron, sed vi ne plu mortas tutsola. Vi estas registrita de amiko kiu filmas vin. Morti en soleco apenaŭ plu eblas. Vortoj lamas, diskutoj mutas. Ni havas filmojn, - nu, kiel fulmotondro ili pasas.

  • vortoj sur vico, kiel kutime

    - 30 Jun 2009 - 1 comment
    Tro longe mi ne plu metis kelkajn vortojn sur linio. Tro okupata. Mi ne havas tempon, homoj diras, kvankam ni ĉiuj disponas pri 24 horoj. Nu oni devas diri ion por pravigi ke laboro ne okazis. Ĉu riproĉi! Ne eblas ĉu? Do kelkaj sentoj, neniam hazardaj

  • Amo finala

    - 18 Jun 2009 - 3 comments
    Ŝpareme, etkvante mi klopodas kompreni viajn pensojn paŝon post paŝo, malrapide kaj primeditita mi klopodas senti vin ne kiel mi volas (ke vi estas) sed kiel vi estas Eble mi povas tiam se mi sufiĉe kleriĝis, montri finale kiel mi vin amas

  • Kurisu Kei

    - 01 May 2009 - 5 comments
    En 2004 oktobro, mi renkontiĝis kun monumento de Japana Esperantolando, mia kamarado Kurisu Kei. Mi pasis tutan tagon kun li kaj kiam mi adiaŭis lin vespere mi sciis ke tiu persono restas por ĉiam en mia memoro. Edukita, elstara, inteligenta kaj iom naiva. Jes li havis iun certan naivecon, feliĉe, ĉar sen tiu naiveco li neniam povis plenumi kion li en vivo faris. Li havis absolutan kredon en estonto en la junuloj, li vivis kun espero kaj ne estis tiel maljuna ke li diris ke antaŭe en antaŭ…

  • Venu al Milano

    - 24 Apr 2009 - 4 comments
    Skala, Duomo, galerio Vittorio Emanuele, piazza-j, basilikoj, palazzo-j, diversaj artoj, suno, kantoj, etoso neforgesebla, Ĉion ĉi vi trovas en belega urbo kiu en 222 jaroj antaŭ Kristo nomiĝis Mediolanum. Jes mi parolas pri Milano. La belega urbo en la nordo de Italio. centro de modo kaj beleco. Kiu ne revas viziti ĉi tiun belegan urbon, kiu ne volas trinki plej bongustan kapuĉinon sur suna plaĉo en urbo kiu ŝaŭmas kaj vivas. La dolĉa fari nenion. En najba…

  • La mirinda Imperiestra Asocio de la Mupimopa diasporo - IAM !

    - 24 Apr 2009 - 12 comments
    Jen kara leganto, por malstreĉigi de troa labora, mi denove verkis etrakonton. NUN!!!! la rakonto kun subtena bildo de mirinda desegnisto Serge Sire Eble kelkaj el vi pensas, legante la etrakonton, al iu asocio konata. Hontu kara leganto. La asocioj, la lingvo, la personoj pri kiu mi rakontas troviĝas nur en via fantazio aŭ/kaj en la mia. Do ĉiu eventuala ligo kun ekzistantaj asocioj kaj personoj estas vere tute hazarda kaj ekster mia volo. Mi esperas ke la rakonteto plaĉas kaj volonte ricevas vian opinion aŭ kritikon. La vivo belas Via jakvo "kondamnita kaj ekzekututa" de la civito

  • prelegeto dum SAT-Amikara Kongreso

    - 18 Apr 2009 - 3 comments
    Karaj amikoj, Ek de la jaro 2000, kiam mi iĝis sekretario de Ĝenerala Konsilantaro de SAT kaj poste Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT, mi decidis alterne partopreni al SATEB- kongreso tiam okazinte en Barlastono kaj SAT-Amikara kongreso en iu loko en Francio. Volonte, mi partoprenos iam kongreson de Sveda LEA-o, sed ĝis nun ne sukcesis. Mi volas partopreni ĉi tiujn kongresojn ĉar mi komprenas la gravecon de ili en rilato kun Sennacieca Asocio Tutmonda. Sed ankaŭ, ĉar mi ĉi…

  • SAT-Amikara Kongreso 2009

    - 18 Apr 2009 - 3 comments
    SAT-Amikara Kongreso 2009, kelkaj vortoj. Inter la 11-a kaj 14-a de aprilo 2009 okazis 64-a Kongreso de SAT-Amikaro en la franca urbo Pau. Kiel membro de SAT-Amikaro sed ankaŭ kiel prezidanto kaj reprezentanto de Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, mi partoprenis kongreson. Jen kelkaj notoj, kiujn mi ŝatas sciigi al tiuj, kiuj ne havis eblon partopreni ĉi tiun Kongreson. Alvenante trajne en Pau, mi miris pri pluvega vetero kiu bonvenigis min. Vere aspektis…

  • pri miaj tekstoj

    - 04 Apr 2009 - 1 comment
    Mi ricevis sciigon de amikino, ke ŝi uzas tekstojn de mi dum instruado de Esperanto. „Ĉu mi rajtas,” ŝi demandis. Kia demando, ĉu oni rajtas flati min? Evidente ŝi rajtas, ĉiuj rajtas. Ĉiuj rajtas uzi miajn tekstojn laŭ vole. Kopii, disdoni, ĵeti en paperkorbon, detrui, savi, uzi por instrui. Nur unu aferon mi malpermesas kaj tial mi uzas la kopirajtan simbolon. Manipuli miajn tekstojn, fari ŝanĝojn en ĝi. Ege malbonan sperton mi havas kun homo kiu manipulas kion mi skribis, adaptiĝis ti…

  • Jim

    - 04 Apr 2009 - 2 comments
    Mi pensas ke Jim havis pli malpli 35 jarojn kiam li, por la kvara fojo devis iri al kuracisto post kunsido de sindikato. "Saluton, kuracisto, mi havas koratakon". La kuracisto ridetis kaj respondis; "Bone, mi ekzamenas vin. Ĉu estis kunsido de sindikato hodiaŭ? Vi nepre devas alkutimiĝi al alia sinteno, kiel vi partoprenas kunsidojn, vi iun tagon vere havos koraktakon. Bone, ne timu, koro sanas kaj neniu problemo montriĝas." Jim volis manpremi kuraciston kaj fo…

  • Memoroj ĝis Cannes (Francio)

    - 29 Mar 2009 - 1 comment
    Ĉiun jaron, preskaŭ je sama periodo, mi iras al Suda Francio por kapti la sunon dum semajno. Ne ĉiam kun sukceso, ĉar imagu ke la suno forgesas foje kie Suda Francio estas. Ne en ĉi tiu jaro. Dum la 8 tagoj ke mi estis en Sainte Maxime, mi prenis duŝon de suno de frumatene ek de la 7-a ĝis la 18-a vespere. (la 6-a PM por iom adaptiĝi al internacia normo). Eble nun leganto pensas ke mi rakontas kiel mi frandis ĉiun sunradion. Ne karaj, mi ne rako…

170 articles in total