Jakvo's articles

  • Honore al Wim

    - 22 Aug 2011
    Ili venas el sudo Ili venas el sudo kaj de el Afrik’ por havi (ĉi tie) freŝan buterpanon Pro malsata ĉasita, mokita de l’ klik’ kiu havis neniun sortan rilaton. Ili aŭdis multege pri lando en nordo kie eblas vivi kaj ŝpari kie oni povas pensi laŭ propr' intelekt’ kaj povas kolekti (simplan) prosperon Ni nomis ilin gastoj verdire oficial’ malgraŭ ĉiu ne povis konsenti. pro primitivoj k…

  • tramo senpage

    - 17 Aug 2011 - 1 comment
    Homo estas stranga! nu mi konsideras min stranga kaj laŭ aspekto mi estas homo. Mi kuras - nu ja kuras - promenadas sur la malantaŭaj piedojn kaj staras rekte dum mi promenadas. Dum tuta vivo mi neniam loĝis pli ol 20 minutoj piede de mia laborloko, tamen tiam mi kuris kaj ne promenadis al laboro, aŭ, jes tion mi memoras, siatempe estis iu najtingalo kiu loĝis en la centra urboparko. Ĉu li rekonis min aŭ ĉu hazardo, mi neniam sciis kaj ankaŭ ne rompis al mi la kapon pri tio, sed kiam…

  • Bonveniga mesaĝo al SAT Kongreso en Sarajevo

    - 17 Aug 2011 - 2 comments
    Mi bonvenigas vin al la nia 84-a kongreso de SAT Sarajevo estis por mi, kiel juna knabo, la loko kie oni mortpafis arkidukon Franz Ferdinand. Poste ĝi estis, parto de Jugoslavio kaj tiam estis la terura milito kiu kaptis la atenton de la mondo. Mi memoras ke tiam mi ricevis preskaŭ ĉiun tagon retmesaĝon de persono kun informoj pri kio okazis ĉi tie. Mi memoras ke de tempo mi tradukis la informon al mia denaska lingvo kaj sendis ĝin al gazetaro. Feliĉe, milito finiĝis kaj Sara…

  • Ĉu iu povas klarigi?

    - 17 Aug 2011 - 1 comment
    antaŭ minuto - la 9-an de aŭgusto 2011 je la 5-a 45 posttagmeze mi ricevis tekston pri papago, sed mi ne bone komprenas la tekston. Eble iu povas klarigi pri kio temas? Kio estas Silfer. Mi memoras ke estis siatempe komikso, desegnostrio pri vakero kaj la ĉevalo de la vakero nomiĝis Silfer, sed nun rilatas pri papago. Stranga koincido. Mi ne sciis ke tiu nomo estis tiel populara ke oni donu ĝin al ĉiuj specoj da bestoj. Izola esperantisto deziris aĉeti papagon, kiu parolas nian li…

  • Trompo

    - 04 Jul 2011 - 3 comments
    „Kial - demandis al mi Bob - la homoj ŝategas esti trompataj?” Vere ne eblas al mi tuj doni senchavan respondon. Eĉ pli, mi neniam rimarkis tion ke homoj ŝategas esti trompataj. Homoj… nun estas multaj ĉirkaŭ mi, belaj, malbelaj, stultaj, malstultaj. Sed kiam mi nun aŭdas kion Bob diras, homoj estas stultaj, ĉar nur stultuloj lasas sin trompi. Aŭ la trompisto devas esti vere tre ege sperta ulo. Jes, evidente monero ĉiam havas du flankojn. Bob iom sanceligis de unu piedo al…

  • Nefermita letero al Viktoro

    - 17 Jun 2011 - 1 comment
    Mia amiko Viktoro skribis en sia blogo sekvajn vortojn: Mi tre ŝatas legi tekston de verkisto, kies voĉon mi bone konas. Kiam tio okazas, mi ne legas per mia interna voĉo sed aŭdante la verkistan voĉon. Tiam, lia aŭ ŝia voĉo ŝajnas tute reala, kvazaŭ mi aŭskultus radioelsendon. La frazoj gravurigis post kelkfoje legado en cerbon mian. Nekredeble plaĉas al mi tekstojn de Louis Paul Boon. Eble la sola flandro kiu maltrafis Nobelpremion, kiujn li plene merit…

  • La lumo kaj la polvo

    - 19 May 2011 - 2 comments
    Rigardu la simplan aferon de lumo kaj polvo kaj suno kaj videbleco de jeso kaj neo Pri amo sekreta kaj nekonata de tiu kiu ne komprenas. Tiuj kiuj neniam spertis la ludon de la lumo kun la leĝera pezo de la polvo. La profundecon de la ombro tre malluma sed leĝera kiel la amo kirliĝante kaj vivante en la polvo Venu lumo - brilu - kaj lasu nin esti amantoj sen esti ĝenataj de la okuloj de la malbono La homoj stultaj kaj ne komprenemaj.…

  • Pri bicikloj kaj aliaj avantaĝoj

    - 16 May 2011 - 3 comments
    Estas koincido, aŭ ĉu hazardo, aŭ tempo en vivo de homo - viro? Mi ne havas respondon, simple estas tiel. Mi ne havis energion por verki. Tro da okazaĵoj trafulmis mian vivon. Ĉu eblas paroli pri mia vivo aŭ ĉu estas pli saĝe diri nur 'vivo'. Vivo sen ajna aldono. Eble jes, eble jam sufiĉas. Estas du aferoj kiuj decidas kaj krome nenio: tiuj estas vivo kaj morto. Ne ekzistas io alia - vivo kaj morto. Diru laŭte, ne tro, ĉar oni devas montri respekton por vivo, "al vivo", se gramatiko perme…

  • English Around the World

    - 08 Apr 2011 - 1 comment
    In a Bangkok temple: IT IS FORBIDDEN TO ENTER A WOMAN, EVEN A FOREIGNER, IF DRESSED AS A MAN. Cocktail lounge, Norway: LADIES ARE REQUESTED NOT TO HAVE CHILDREN IN THE BAR. Doctors office, Rome: SPECIALIST IN WOMEN AND OTHER DISEASES. Dry cleaners, Bangkok: DROP YOUR TROUSERS HERE FOR THE BEST RESULTS. In a Nairobi restaurant: CUSTOMERS WHO FIND OUR WAITRESSES RUDE OUGHT TO SEE THE MANAGER. On the main road to Mombassa, l…

  • Ĉiam la morto

    - 04 Apr 2011 - 5 comments
    Eble estas la tempo de la jaro, aŭ ĉu io en aero? Mi ne scias, sed mortas iom tro da homoj ĉirkaŭ mi. Amikoj kiel Gerardo aŭ konatulino kiel Raymonde Kums. Ho, certe vi ne konas ŝin. Raymonde estis najbarino de mi. Afabla virino kiu regule pasis ĉe mia domo kiam ŝi iris aŭ revenis de la vendejo kiu troviĝas en apuda strato. Ŝia edzo jes, li estas konata en mondo de Esperanto. Li nomiĝas Christian Declerck kaj onidiro estas ke li estas la plej bona gramatikisto kiu esperanton riĉigas.…

  • Ni funebras la morton de Gerardo Lieblang

    - 24 Mar 2011 - 5 comments
    Mortis nia kara kamarado, Gerardo Lieblang. Lia paĝo en ipernity: https://www.ipernity.com/home/gerardo-lieblang Li estis ege, ege aktiva en kaj amegis SAT. Mi skribos plu kiam mi povas reveni al komputilo post kelkaj tagoj. La 26an de marto 2011 okazis la funebro de nia amiko. Jen la vortoj parolataj dum la funebro. Mortis saga viro Maloftas blankaj meroloj. Maloftas vere saĝaj homoj. Mortis nia kamarado kaj karega amiko Gerardo Lieblang. Li estis la blanka merlo, li…

  • Pri kamaradoj kaj samideanoj

    - 06 Mar 2011 - 11 comments
    Estas facilaj vortoj kamarado, amiko! Vi estas mia plej kara amiko aŭ amikino, ni estas kamaradoj ĝis morto. La vortoj fluas kiel akvo en rivereto kiu havas fonton sur iu alpoherbejo. La sono povas esti klara aŭ parolata kun iom velura voĉo. Antaŭ kelkaj monatoj mi estis en Rumanio en belega urbo Braŝovo. Okazis tie la SAT jarkunsido kaj kongreso. Estis ege bona kongreso, bona etoso, bona programo. Kongreso dum kiam oni estas inter amikoj. Jes amikoj! Ni diras tion; “saluton amiko” aŭ k…

  • David

    - 08 Feb 2011 - 7 comments
    Kara Jakvo Mi ne volas maltrankviligi vin nenecese, sed mi volis ke vi informiĝu. Hieraŭ mi ricevis mesaĝon de amiko/najbaro de David Kelso en Kalabrio. Ŝajne David malaperis. Liaj najbaroj kredas, ke li foriris por promeni antaŭ nun tri tagoj, kaj ne revenis. Estis la 18-a de novembro je la 10-a horo 13 kiam mi ricevis la mesaĝon. Mi skajpis je tiu momento kun alia esperantisto rilate SAT. Estas tute bizare, ĉar kiam mi, kio okazas ege malofte, tujmesaĝas aŭ skajpas, mi nen…

  • La vojaĝo al Karl-Marx-Stadt

    - 30 Jan 2011 - 5 comments
    Estis decidita ke mi irus al Germanio. Jes al Chemnitz, urbo kiu dum iom da tempo nomiĝis Karl-Marx-Stadt. Dum la antaŭvidita lundo mi devis prokrastigi vojaĝon, ĉar pro konflikto de la laboristoj de belga fervojo kun patro ŝtato, la entrepreno kiu funksciigas la trajnojn, okazis tuttaga striko. Kion fari? Nu, tute simple la tago poste mi ellitiĝis je la 4:a horo 15 por prepari min al vojaĝo. Neniu problemo, kiam mi je la 5:a 45 volis preni trajnon el Antverpena centra stacidomo, unue al…

  • 2011

    - 31 Dec 2010 - 2 comments
    Al vi ĉiuj Havu belegan kaj sanan jaron 2011

  • Dentisto

    - 03 Dec 2010 - 6 comments
    Ĉi matene mi estis ĉe dentisto. Mi devis esti ĉe li je la 9-a: 30. Pro malbona vetero, mi sufiĉe frue foriris kaj alvenis ĉe li je la 9-a: 10. Ne gravis ĉar mi ĉiam kunportas cerbon kaj mi tuj metis min sur seĝo kaj donis al pensoj la bezonatan liberecon. Pri vortoj kiujn mi interŝanĝis lastajn tagojn, pri vortoj kiuj estis skribita. Vere interesa filmo kiun mi revidis. La 9-a: 30 mi komencis aŭskulti al sono de ŝuoj sur planko. Mi estas la unua paciento de la tago, do tuj la dentisto ve…

  • La Bestĝardeno

    - 02 Dec 2010 - 6 comments
    Nun ke Bob sciis ke li kapablis paroli kun birdoj, li nepre volis scii ĉu eblas paroli kun aliaj bestoj. Do matene li surmetis vestaĵon kaj jakon, la akvorezistajn botojn, saltis sur biciklon kaj iris al bestgardeno. Kun kiu mi unue parolas, li demandis si mem, sed tiam li jam staris ĉe la kaĝo de la polusa-ursoj. Kvankam estis frosta tago kaj temperaturo ne pli altis ol 1 grado C, ili plonĝis en akvobazenon kvazaŭ estis tropika naĝejo. “Pardonu, sinjoro urso, ĉu mi povas deman…

  • Onklo Bernardo

    - 28 Sep 2010 - 1 comment
    Mia amiko Bob estas iom aparta viro. Ne decas klaĉi pri homoj, prefere simple diru kion vi havas por diri kaj silentu por ĉiam. Nu, mi ne klaĉas pri Bob. Ĉion, kion mi diras pri li, li jam scias, mi jam profunde diskutis kun li. Mia amiko Bob havas plurajn talentojn. Li kapablas flugi kiel mevo, mi jam parolis pri tio. Ho jes, lastan semajnon, mi estis ĉe maro kaj mi vidis du mevojn. Tutklare paro en amo. Mi kriis Bob, Bob, sed la mevo eĉ ne rigardis, d…

170 articles in total