Articles by Jakvo

  • La lupo kaj ruĝkufulino

    - 28 Mar 2013 - 6 comments
    Mia plej kara amikino petis al mi; kial mi ne partoprenus la konkurson de UEA pri verkado. Ek, mi konsideris tion bona ideo kaj ŝi promesis al mi korekti la gramatikaĵojn. Do mi verkis - mi pensas - amuzan rakonton. Tamen, pli kaj pli mi komencis pensi: " kion mi faras en konkurso?". Mi ne estas verkisto, sed mi rakontas nur etajn rakontojn por ekzerci miajn fingrojn kaj klopodi ne malplibonigi mian kadukan gramatikan konon de Esperanto. Kion mi faru kun premio, aŭ kiel mi reagu sen premio? Rakonto estas vortoj sur vicoj. Ne troviĝas vero en ĝi, estas nur fantazio. Verkistoj laboras por havi sian tekston en gravaj revuoj de Esperanto. Neniu ĉefredaktanto demandas al mi ĉu li rajtas uzi mian rakonton. Nur legantoj de tempo reagas kaj kiam mi legas reagon, mi ĝuas. Eble dum kelkaj minutoj mia rakonto donas malstrecon al persono kaj tio estas la granda celo de miaj rakontoj. La rideto de leganto estas la plej grava premio kiun mi povas atingi kaj estas bone tiel. Jen rakonto kies titolo eble sonas konata, sed ĉu ĝi estas la rakonto al vi konata. Mi uzas la eblon de babilado nun por danki tiuj kiuj de tempo korektas miajn rakontojn, sen tiuj homoj la rakontoj estas nur envicigitaj ĥaosaj vortoj. Kison al vi leganto. jakvo

  • Ne estas la laboro kiun oni devas stimuli, estas la kapitalismo kiun oni devas elimini !

    - 26 Feb 2013 - 2 comments
    Travagante mian duran diskon, mi retrovis sekvan tekston kiun mi verkis antaŭ pli ol dek jaroj. Bedaŭrinde ĝi restas aktuala.

  • Gabriella

    - 14 Jan 2013 - 4 comments
    Dum iom da tempo mi ne vidis amikon Bob, ĝis hieraŭ kiam mi revenis de vizito al bopatrino kaj mi preskaŭ koliziis kun Bob ĉe angulo de la strato kie mi loĝas. Post la ;" kiel vi - kiel vi ” demandoj kaj respondoj, mi petis al Bob "Kio okupas vin lastatempe?" "Nu” - li respondis - “ĉu vi memoras Gabriela-n? Jes, la knabino el Rumanio kiu loĝis ĉe ni dum, ĉu estis plena monato aŭ iom malpli, mi ne plu memoras. Lastan tempon mi ofte pensas pri ŝi. Imagu, pasis intertempe 23 jaroj k…

  • Skot-brita aŭ ĉu Brit-skota kongreso

    - 28 Dec 2012 - 3 comments
    Esplorante kiamaniere funkcias la projektilon de La Verda Stelo, la loka E-klubo de Antverpeno, mi iom vagadis, la momento kiam mi sukcesis projekcii bildon sur la muro de mia loĝejo, sur aŭ ĉu en la dura disko de mia portebla Mac. Mia kara amiko kiun mi uzas dum tempoj de ferioj. Mi trovis tekston kiun mi verkis, sed mi damne ne plu memoris kiu petis tiun tekston kaj por kiu revuo. Do kial ne dividi ĝin kun vi, amikoj el Ipernity. Jam delonge mi ne plu havis tempon nek emon verki. Mi estas okupata pri fotoj kaj fotiloj kaj klopodo sukcesi prezenti, antaŭ morto kiu venos inter 30 kaj 40 jaroj mi supozas, brilan bonegan foton pri kiu ĉiuj diras: "vaŭ kia bela foto!" Ankaŭ por eviti ke sinjoro Alsheimer vizitas min tro baldaŭ, mi legas ĉiun tagon dum minimume unu horo. Nuntempe Machiavelli, filozofo kaj intelektulo kiu vivis en 15-a jarecnto (1469 - 1527). Nu vortoj ne gravas, ek al teksto kiun mi verkis por iu?

  • La mensoguloj el La Ĉaŭdefono

    - 13 Oct 2012
    Denove la asocio sen membroj el La Ĉaŭdefono mensogas. En la rub-paĝaro de HeKo aperis sekva teksto: "Esperanto ĉeestis la naturamikan movadon dum multaj jardekoj, laste kiel fakasocio en rilatoj kun Sennacieca Asocio Tutmonda, kies nomo estis TANEF. Ĉi tiu asocio malfondiĝis antaŭ kelkaj jaroj: kun ĝi malaperis kaj la gazeto "La Migranto" kaj pli ol dek mil eŭroj, deponitaj ĉe SAT. La malfondon kaŭzis parte interna krizo, pro la tre alta aĝo de la membraro, pro la retiriĝo de la redaktoro…

  • El taglibro de latenta pigrulo

    - 08 Oct 2012 - 2 comments
    Strange estas ke homoj regule demandas min: "Kion vi pensiulo faras la tutan tagon?" Mia demando estas: "Kial homoj volas scii tion"? Ĉu el intereso pri kion mi faras aŭ ne faras, aŭ por ke poste povu klaĉi pri mi, ke mi estas pigrulo kiu faras nenion? Nu jes, tempo de tempo mi demandas al mi mem, kion mi faras dum la tago, post kiam mi forlasis SAT por kiu mi laboris dum multaj jaroj, peze kaj konvinke, sed laŭ la komunistoj el SAT ne kontentige, ĉar ili humiligis kaj forpelis min el la…

  • La Knabo

    - 14 Sep 2012
    7 jarojn li havis kaj ĝis tiu aĝo li ne ĉiam estis same feliĉa kiel aliaj knaboj de tiu aĝo. Nu malfeliĉa li ankaŭ ne estis sed nur, la vivo estis komplika kaj li komprenis nenion pri ĝi. Fratinon li havis, sed ŝi ĉiam estris lin kaj kiam li ne obeis ŝiajn ordonojn ŝi batis lin severe kaj tio estis malplaĉa sperto. Ankaŭ fraton li havis, fratino havis du jarojn pli ol li kaj frato kvin jarojn malpli. Frato estis tro postulema kaj patrino tro ofte kriis ke li devas zorgi pri la kompatinda…

  • El mesaĝoj

    - 08 Aug 2012 - 3 comments
    Jam dum jaroj, mi havas tre viglan rilaton kun homoj kiuj plaĉas al mi. Tio estas por mi la granda avantaĵo de interreto. Ne estas granda grupo da homoj, sed ĉiuj tre karaj. Dum diskuto oni ne kalkulas ĉu la vortoj kaj pensoj apartenas al la progresema maldekstra pensmaniero aŭ iom glitas sur la rejloj de la vivo. Mi dividas kun vi pensoj kaj volonte mi legos viajn opiniojn pri kion mi diras. La vortoj ne estas orakla vero, mi ne estas zelota stalinisto, nek apartenas al iu politika grupo. Mi klopodas esti kaj vivi kiel anarkiisto, sen ke mi vestas min mizera aŭ agresema ĉar por mi anarkiismo rilatas pri memedukado, kaj sopiro al scii kaj klerigi.

  • Al Usono

    - 22 Jul 2012 - 3 comments
    La 1-an de februaro, mia amiko Bob prenis aviadilon al Novjorko por viziti la urbon kaj ankaŭ por paroli kun la homoj de la okupada movado, kiuj, sur sojlo de Wallstreet, protestas kontraŭ maljusto. Bob ne vere ŝatas vojaĝi. Ĉiam okazas tiuj bagateloj kiuj malagrabligas la vojaĝon, ĉiam estas iu, kiu ĝenas la bonan progreson de la vojaĝo. Li devis havi flugon al Novjorko je la 10a kaj li vidis ke, ĉiun necesan informon li havas ĉe giĉeto 9. Do ek! en si mem Bob faris la sono…

  • Pri homa penso kaj aliaj dogmoj

    - 18 Jul 2012 - 1 comment
    Jam pluraj jaroj mi adiaŭis la fabrikojn en kiuj mi prilaboris diamantojn. Nu mi rakontis ĉu, kiel mi estis la iniciatinto de granda kaj plena striko kiu lamigis la tutan diamantkvartalon en Antverpeno kaj kiu kostis, laŭ prezidanto de Alta konsilantaro pri diamantoj pli ol 30.000.000 dolarojn en malgajno? Nu tio estas kio okazas kiam ekzistas homoj kiuj pensas ke ili rajtas manipuli, subpremi kaj malrespekti aliajn homojn. Nun 8 jarojn poste, mi prefere ne iru sola en la diamantkvartalo. Kelkaj…

  • La olda viro kaj la remboato

    - 23 Jun 2012 - 5 comments
    Dum iom da tempo mi ne kontribuos per mallongaj rakontoj en Ipernity. La kapo estas plenigita per aliaj aferoj. Verki prelegojn kaj cerbumi ĉu mi re volas esti prezidanto de La Verda Stelo en Antverpeno. Nu, mi jam scias sed kiam mi akceptos, mi devas havi ideojn kaj planojn. Mia sanstato multe plibonigis. Lastajn 3 tagojn vizitis min Djemil Kessous kun edzino kaj ŝi ne povis ne diri ke mi aspektas nekredeble bona post tro longa tempo de malsanetoj kaj ĝenoj kun korpo. Evidente ne estas…

  • Laboristaj olimpikaj ludoj

    - 13 Jun 2012 - 6 comments
    Pretas kiel divido inter la diversaj sportlokoj el la Antverpena distrikto Hobokeno placo. Ĝi ricevis la nomon "Jacques Schram parko". Per ĝi la Hobokena distrikto volas honorigi mian onklon, kiu dum la tuta aktiva vivo batalis por propagandi laboristan sporton. Dum multaj jaroj li estis delegito de la Popola-Olimpiko aŭ, kiel li ĉiam nomis ĝin, la Laboristaj Ludoj. Mi faris iom da esploro ĉe AMSAB kaj trovis tre valorajn tekstojn el kiuj mi ĉerpis la sekvan tekston. Mi verkis la tekston kun en la koro granda ĉagreno. Dekoj da fojoj mi, kiel juna helpanto, iris kun la onklo al popoldomoj kaj sportkonstruaĵoj por montri la lumbildojn, kiujn li faris dum diversaj Popol-Olimpikoj kiujn li partoprenis. Plej karmemora estas por mi la lumbildoj de la Popol-Olimpiko en Israelio kaj mi ne povas pensi al la bildoj sen ke mia koro pleniĝas kun granda ĉagreno por la granda idealo. Pri engaĝita grupo de entuziasmuloj kies batalo plene perdiĝis.

  • Kiel ekzemple ĉi tiun.

    - 21 May 2012 - 2 comments
    Estas aferoj kiuj tusas la koron. Por mi tio estas sekva kanto. Bedaŭrinde malmultaj vere aŭskultas al la vortoj. Mi komprenas ke, kiam oni puŝis tion tra la gorĝo dum dekoj da jaroj, ke ĝi estas nur kanto deviga. Por mi ĝi restas grava kaj la teksto instrua www.youtube.com/watch

  • La fiera kverko - fablo

    - 10 May 2012 - 3 comments
    Antaŭ multaj, multaj jaroj staris en arbaro en malgranda lando meze de Eŭropo granda kverko. Mi evidente komprenas ke vi nun pensas: oftas en arbaro, kverkoj. Kaj jes evidente vi pravas. Ĉiu memestima arbaro havas kelkajn kverkojn kiuj donas prestiĝon al la arbaro. La kverko staris antaŭ centoj da jaroj en mezo de la arbaro en iu loko iom sola. Ĉirkaŭ li ne staris - tro proksime - aliaj arboj. Ili ja staris en cirklo sed lasis nu certe dek metrojn da distanco. Jes nun vi…

  • Bela kongreso inter amikoj

    - 26 Apr 2012 - 3 comments
    Jen karaj amikoj, spektu filmon faritan de Paŭlo Gubbins dum la kongreso de britoj kaj skotoj en Edinburgo. Mirinda estoso plaĉa loko.

  • Anders Behring Breivik

    - 17 Apr 2012
    En propra sango ili dronis geknaboj de junaĝo por nur kontentigi la fanatikismon kiu ĝermis en la putrigita penso de apartigo malhumana. Nur vi pravas, vi zeloto sed kredu, nur en dimensio kiun vi kapablis krei. En socio ni havas regulojn, konvenciojn kaj demokratajn interkonsentojn de la homoj. Vi rebatis nin al tempo kiam superhomoj pravis kaj la tuta monda sufero estis ŝoko al…

  • Pigo

    - 17 Apr 2012
    kien vi elegante dancetas vi stranga birdo vestita en pompa frako nigra blanka? Vi ne hontas prave pri voĉo strida per kiu vi fortimigas infanojn kaj birdojn malgrandajn kies nesto vi vizitas por kapti lunĉon bongustan. Vi kuras per fiereco kiel nur ministroj kaj reĝoj faras. La kapo en aero kaj ornamita per smokingo de koloroj ekstremaj grizaj Vi protestas kiam promenanto…

  • Gunter Grass

    - 12 Apr 2012 - 3 comments
    Grass ĉiam estis kontroversa persono. Homo kun ideoj. Ideoj per kiu li ne sufokiĝas homoj, sed kiuj pensigas kaj piedfrapas konscion al tiuj kiuj legas la vortojn laŭ signifo de la verkanto kaj ne laŭ kaprico de propra deziro. Pro la multe da bruo kiu nun denove iras - internacia skandalo eĉ - mi volas meti Gunter Grass en lumĵetilon. Li havas ideojn kaj li estas brila verkanto. Li ne estas unu el la dioj de la homoj, sed nur homo - kun ideoj. Omage, donis tekston de mi kiun mi verkis en jaro 1999.

170 articles in total