Strange estas ke homoj regule demandas min: "Kion vi pensiulo faras la tutan tagon?" Mia demando estas: "Kial homoj volas scii tion"? Ĉu el intereso pri kion mi faras aŭ ne faras, aŭ por ke poste povu klaĉi pri mi, ke mi estas pigrulo kiu faras nenion?

Nu jes, tempo de tempo mi demandas al mi mem, kion mi faras dum la tago, post kiam mi forlasis SAT por kiu mi laboris dum multaj jaroj, peze kaj konvinke, sed laŭ la komunistoj el SAT ne kontentige, ĉar ili humiligis kaj forpelis min el la asocio. Nu tiel estu, estas la volo de la dioj, ni diru.

Kion mi faras dum la tago, jen mi notis unu el tiuj tagoj de latenta pigrulo.

Vekiĝis mi je la 6-a matene, kiu estas damne frua horo por pensiulo, ĉu? Ĉiam mia unua agado estas kombi hararon, ĉar tion mi ankaŭ faras kiel lastan movon de la tago. Mi ne eniras liton en hararo kiu ne estas kombita. Mi ne volas kuŝi en lito kiel vagabondo.

Brosas evidente dentaron kaj matenmanĝas ege modeste, kutime fruktoj aŭ jogurto.

Estis iom antaŭ la 7-a kiam mi iris eksteren por iri al la garaĝo por preni la aŭton. La garaĝo troviĝas je 100 metra distanco. Mi metis unu piedon eksteren kaj jam preskaŭ tuj estas trafita de biciklo kiu fulmorapide kuregis sur trotuaro. Mi diris ion maldecan al la sovaĝa biciklanto kaj ricevis kiel respondon ke mi estas maljuna kaco. Iom kutima skolda vorto en mia Antverpeno.

Eble mi pasis dek, dekunu paŝon kiam aero haltis en la gorĝo pro la beleco kiun mi povis spekti. La aero super Antverpeno estis tiel bela, ke mi pro emocio devis halti kaj rigardi al aero kvazaŭ estis la plej brila juvelo kiun okuloj povas vidi. La nuboj desegnis kolorojn plej diversajn inter ĉiuj imageblaj koloroj kiuj en la aero ekzistas.

Jes tion mi devas rakonti por iom helpi kompreni vin rilate tiuj koloroj. Kiam mi en 1964 estis ekzamenita por vidi ĉu mi taŭgas por esti soldato en belga armeo, la kuracisto diris ke mi estas kolorblinda. Estis iom stranga diro ĉar ĝis tiam mi vidis ĉiujn kolorojn el la tuta spektro. Nu, montriĝis ke mi jes vidis kolorojn sed ŝajnas ke mi ne kapablas memori la nomojn de la koloroj. Verda estas por mi hela koloro kaj ruĝa malhela, sed evidente bluo estas pli malhela. Nu, mi ne povas klarigi mian tutan teorion, sed oni diris ke mi estas daltonisto. Mi havas problemojn rekoni la kolorojn ruĝa kaj verda. Al mi ne gravas kaj ankaŭ ne estas granda damaĝo montriĝis poste, ĉar en komenca periodo en armeo mi prizorgis la telefon-centralon. La dratoj havis diversajn kolorojn kaj devis esti metitaj en koloritajn truojn por ke konekto efektiviĝu. Mi ne longe faris tiun laboron ĉar rapide montriĝis ke mi estis malfidela belgo - mi daŭre ege fieras pri tiu titolo - kaj mi ricevis alian taskon eĉ pli stultan ol mi jam faris. Sed nu ja, por kiu utilas armeo krom por fari stultaĵojn?

Mi apogiĝis kontraŭ fasado de domo por ke mi pli bone povu rigardi al la ĉielo. Ne eblas foti, ne eblas pentri belecon tiel. Tio estas la naturo kiu estas unika, ĉiun sekundon mi vidis alian bildon, alian desegnaĵon. Koloroj kiuj miksiĝis kaj dancis por krei aliajn kolorojn kaj desegnojn. Kiel kutime, kiam mi vidas ion ege bela, mi konsideras mi mem la plej riĉa persono el tuta mondo kaj apenaŭ povas digesti kiel feliĉa mi estas ke mi povas vidi naturon je la plej bela flanko.

"Ĉu vi ne fartas bone?" Estis voĉo de edzino kiu rigardis tra fenestro al ekstere kaj vidis ke mi apogis min al fasado de domo. "Rigardu la ĉielon - mi respondis - ĉu iam vi vidis ion tiel bela?" Edzino diris ke mi devas urĝi ĉar aviadilo al Moskvo ne atendas kaj vojo al Zaventem flughaveno ĉe Bruselo povas esti densa.

Malrapide mi daŭrigis vojon al garaĝo, prenis aŭton el subtera garaĝo kaj dek minutojn poste ni estis survoje al direkto Bruselo. La trafiko estis kiel kutime densa. La veturado estis kiel kutime streĉa kaj danĝera. Tamen mi ne povis ne rigardi al la ĉielo kiu daŭre havis la belecon kaj multkolorecon, tamen ne plu kiel dum mi forlasis domon.

Kiel kutime edzino jam komputile laboris en la aŭto kaj kiel kutime mi pensis pri mil aferoj.

Jes tion mi rapide volas rakonti. Lastan sabaton mi estis en Bruselo. Edzino vizitis hartondiston kaj mi profitis por viziti mian kutiman librovendejon "Passa Porta" en Dansaertstrato. Finfine mi metis manon profundege en monujon por aĉeti "Sferojn" de la germana filozofo Peter Slooterdijk. 45 € por libro, damne ne estas bagatelo, sed mi nepre volas havi la verkon el kiu mi jam legis fragmentojn ĉe Clara, pentristino kaj strangulino kaj ŝi jam multajn jarojn estas amikino de mi. La vojo al hartondisto iras tra kelkaj stratetoj tre tipaj por Bruselo. Bruselo estas ĉefurbo de Eŭropo, sed havas daŭre ion senkulpecon de malgranda urbo, iun gajecon, kiun oni ne plu trovas en multaj urboj. Antaŭ ol iu protestas, mi ege bone scias ke en Bruselo ankaŭ ekzistas terura malriĉeco kaj mizero, sed permesu ke mi tenas tion por alia rakonto aŭ por iu serioza artikolo por la nemalhavebla revuo Monato. Je la maldekstra flanko de mallonga strato troviĝis ĝardeno. Ne granda, eble 40 kvadratmetroj en ĝi oazo de floroj de mil malsamaj koloroj. Mi haltis kaj dankis la diojn ke mi dum sama tago povis vidi du belegajn aferojn, unua plene natura kaj dua naturo subtenata de viro kiu eniris je tiu momento en la ĝardenon.

"Damne belan ĝardenon vi havas sinjoro!"

"Dankon, sinjoro, dankon, jes ĝardeno estas mia vivo. Ekde pensiigo mi pasie laboras en ĝardeno kaj pasas plejmulton de mia tempo en ĝi!"

Saĝe mi pensis. La viro jam tuj diris al mi kion li faris per sia tempo. Ĉu eble mi devas trovi lokon por havi ĝardenon? Eble post tri jaroj ĉar mi ĵus akceptis taskon de prezidanto de La Verda Stelo, mia loka E-klubo en Antverpeno kaj mi estas pli bona en tiu tasko ol en ĝardenado. Dum eble dek aŭ pli da minutoj mi babilis kun la viro kiu klare estas feliĉa homo kaj tiam pasante la domon Jacques Brel kaj poste "Manneke Pis" la faman bubon de Bruselo mi daŭrigis vojon al Passa Porta, al mia preferata librovendejo.

Mi aĉetis la verkon "Sferoj" kiel planita kaj ankaŭ reeldonon de la verko de Max Stirner “Ego kaj lia havaĵo” (Der Einzige und sein Eigenthum, eld 1844). Mi iom dubas ĉu mi bone tradukas, eble devas esti La uniko kaj sia posedaĵo. Nu tiom da libroj Stirner ne verkis, eble li kontentis per la majstroverko kiun li donacis al ni, el kiu poste Karlo Marx kaj plej verŝajne (?) ankaŭ Nietzsche ĉerpis elementojn por konstrui proprajn tezojn.

Reirante al hartondisto mi pasis denove ĉe "Manneke Pis" kie homoj dancis je sonoj de fanfaro kiu ludis malnovajn konatajn kantojn. Laŭlonge domo Jacques Brel kaj kiam mi turnis en la strateto de la ĝardeno kaj la afabla viro mi vidis du ambulancojn. La okuloj notis la ordinaran ambulancon kaj la ambulancon kun kiu venas ĉiam kuracisto. Devas esti iu grava okazaĵo. Je tiu momento du viroj eliris la ĝardenon inter ili portilo sur kiu kuŝis la afabla viro. Li estis pala kaj ne plu moviĝis. Tria persono kvazaŭ vipis la du portantojn al urĝeco por havi la viron en hospitalo.

Morgaŭ ne ekzistas. Morgaŭ estas scienfiksio. La viro havis saman aĝon kiel mi.

Strange, sed kiam edzino forlasis aŭton ĉe flughaveno la ĉielo jam estis griza, ne jam tute, sed jes jam iom enua.

Antaŭ ol atingi denove Antverpenon, la ĉielo havis koloron kiel zinko dum pluva tago. Aŭ ĉu eble kiel sfalerito, laŭ antikva greka lingvo "sphaleros" signifas perfida. Jes tiel aspektis la ĉielo, perfida.

Tamen pluvo kiu enuigis el ĉielo estis senvalora, apenaŭ malsekiĝis la plantoj kiuj estas en mia korto.

Jam estis la 9-a kaj mi manĝis buterpanon kun nuksoj ene bakitaj kun ne tro da butero por ne perforte surprizigi kolesterolon kaj sangopremon. Aldone kafo kun kulereto da sukero, laŭ ordonoj de Christine, mia kuracistino. Ne, evidente ŝi ne diras ke mi devas preni sukeron en kafo. Ŝi diris, ke mi prefere ne trinku kafon kaj se mi prenus sukeron, mi limigu al kulereto.

Malĝusta kutimo de mi estas ke mi aŭ legas dum mi manĝas aŭ spektas televidon. Mi legis en revuo pri eldonado de nova verko de la brita historiisto Orlando Figes kun titolo "Skribu al mi". Rilatas al 1500 leteroj kiujn interŝanĝis Svetlana Ivanova kun Lev Misjtjenko. Lev estis malamiko de la USSR de tiu krimulo Stalin kaj restis dum pli ol dek jaroj en gulago. La historio pensigis min pri alia teruraĵo pri kiu kulpas tiu sama Stalin "7000 tagoj en Siberio", libro bone tradukita de mia amiko Kreŝo Barkoviĉ al nia lingvo Esperanto.

Nepre aĉetu ĝin kiam vi ne jam posedas la libron. Ankaŭ Lev liberiĝis post la morto de la rusa Hitlero, aŭ ĉu mi nun kulpigas Hitler pri pli da teruraĵoj ol li faris ĉar vidu, Stalin daŭre restas laŭdata de "komunistoj" kulpas pri milionoj kaj milionoj da murdoj en propra popolo.

Ĉiam kiam mi legas pri teruraĵoj kontraŭ homoj mi havas malbonan senton. Sento de malsaneco. Mi komprenas ke ekzistas malsanaj psiĥopatoj kiel Hitler, Stalin, Maŭ, sed ke tiuj diabloj sukcesas havi sekvantaron, mi ne sukcesas enkapigi. 3 ope ili eble kulpas pri morto de 100 milionoj da homoj kaj kredu aŭ ne sed daŭre ekzistas homoj kiuj subtenas tiujn krimulojn, same kiel la francoj laŭdas Napoleono-n kiu estis iom la instruisto de tiuj diabloj. Stranga mondo ĉu?

Estis tempo por iri promenadi je la 9-a 30. Nur kelkaj dekoj da metroj for de la domo kaj mi vidis ŝin jam, la belulinon de la kvartalo, Ĝojo. Mi vokis ŝin kaj tuj ŝi komencis kuri. Mi devis iom rideti ĉar malgraŭ siaj iom troa dikeco kaj iom kurbaj kruroj ŝi havas certan elegantecon dum kurado. Tuj mi karesis ŝian bruston kaj Ĝojo komencis ĝemi ĝis mi karesis ŝian ventron. Mi scias ke neniu plaĉas tiel multe al ŝi ol karesado de ventro. Ŝi komencas fari bruojn kiuj iom sonas kiel la grumblado de antikva franca komunisto kiu malbone humoras ke ne la tuta mondo klasbatalas kaj sekvas la teorion de kolektiveco kaj forĵetas ĉiujn rajtojn al unikeco kaj entreprenemeco.

Ĝojo metis sin sur la dorso kaj malfermis krurojn por ke mi pli bone povu karesi ŝin sur la ventro. John ŝia estro alvenis kaj ridis kiam li aŭdis kiom da bruo Ĝojo nun faras.

"Ŝi havas la tagon de la vivo hodiaŭ - diris John - ŝi jam vidis multajn amikojn en la parko kaj nun vin. Vi scias ke ŝi vere amas vin ĉu?" El poŝo mi prenas kukon kaj donas ĝin al Ĝojo kiu prudente kiel sinjorino la plej nobla prenas la kukon kaj tiam metas sin kun siaj eble 25 kilogramoj sur miaj piedoj. Eble por ke mi ne povu eskapi.

Ĝojo estas vere bela kaj nekredeble aminda brita "bulldog" kaj kiam ŝi vidas min, ŝi scias ke mi estas tiu viro kun la kukoj. Jes, ankaŭ ĉe hundoj la amo iras tra stomako.

Dum duona horo mi parolas kun John pri alvenanta balotado kiu plej verŝajne ŝanĝos la potencon de Antverpeno de socialista registaro al flaminganta NVA (ege dekstra). Balotado estas depremiga afero. Homoj iras al urno por elekti propran politikan cenaron kaj poste malkontentas pri elekto. La gvidanto de la flaminganto de NVA estas unu el tiuj demagogoj kiuj lerte kapablas manipuli la idiotaron kiu ŝategas postkuri iun oraklon. Ili tuj prenas flagojn kaj sloganojn kaj hupas kiel kunikloj sen kapo malantaŭ la nova dio.

Estas strange kiom da homoj iĝas dum balota tempo, sed jes ankaŭ dum ordinara tago de la vivo fundamentistoj. Homoj, kaj evidente mi nepre ne volas ĝeneraligi, havas plezuron distingiĝi de aliaj. Ili volas aparteni al klaso, al raso, al kredo, nacio aŭ estas fiera samseksano aŭ malĉastulino, nu oni ne povas pripensi ion pli frenezan ol ekzistas. Kial homoj ne simple volas esti homoj, kun respekto por alia homo ekzemple. Kia merdo, ankaŭ diris John. Inteligenta viro kiu pensas iom laŭ kanvaso kiun mi sekvas. Nu evidente ne estas pro tio ke li estas inteligenta. Mi estas vanta homo sed ni ne troigu ĉu? “Ĉu ne estis Spinoza kiu diris ke; homoj, fundamentalistoj en kredo aŭ filozofio batalas por havi ilian sklavecon, kvazaŭ rilatas pri ilia granda libereco?” Mi devis konfesi al John ke mi apenaŭ legis Spinoza, sed ke mi scias ke toleremo nur ekzistas ĉar ekzistas la malbono. Ni ambaŭ silentis kaj pripensis proprajn dirojn kiujn ni, kiel ĉiun ideon heredis de saĝaj homoj el antaŭaj jarcentoj kaj vivoj. Filozofio estas por koro kaj animo kiel la plej bongusta plado de manĝo por homa korpo kaj sano.

Ek, mi memoris ke mi devas iri kun biciklo al vendejo ĉar rompiĝis spoko. Do mi adiaŭis John karesis denove Ĝojon kiu tuj turnis sin putine sur la dorso kaj faris denove la grumblajn sonojn. Mi konstatis ke ŝi salivis sur miaj ŝuoj dum tempo kiam mi parolis kun John, sed certe sekiĝos kaj mi ne plu prenis atenton pri ŝuoj ĝis vespere kiam mi klopodis malhavi la makulojn kiuj parte detruis aspekton de novaj ŝuoj.

Komplete erare mi pensis ke la riparisto de bicikloj tuj metus novan spokon en rado de biciklo, sed ho ve, ne. Mi devis lasi la feran ĉevalon en vendejo kaj mi revenu tagon poste je la 5-a horo posttagmeze.

La vetero estis bela kaj mi decidis iri piede al hejmo. Mi ne prenis la plej mallongan vojon sed decidis iri tra centro de la urbo laŭ ordono de mia doktoro mi devis promenadi pli ol horon kiu estas bona por mia sano kaj doloriga por piedoj.

Sur la plej fama strato de Antverpeno por turistoj, juna virino alparolis min, ĉu mi havas intereson en abono por gazeto. Tre afable mi diris, ke mi ne legas gazetojn. Sed tio ne kontentigis la virinon. Ŝi havis, laŭ sia diro; Oferton kiun mi ne povas rifuzi!

Anstataŭ ke mi pagu la kutimajn 230 € por la jara abono, mi nun devis pagi la bagatelan sumon de nur 130 €! Imagu!

La gazeto kiun ŝi prezentis estas la dua plej malbona gazeto de Flandrio, sed tion mi ne volis diri al la virino, kiu estis bela kaj havis afablan mienon.

"Aŭskultu - mi diris al ŝi - Mi ne legas gazetojn, jam jarojn ne plu" kaj antaŭ ol mi povis fini mian frazon ŝi demandis; de kie mi havas mian informon.

Denove mi klopodis klarigi al ŝi ke mi ne legas gazeton, sed iom legas en interreto pri kio okazas laŭ la internaciaj novaĝ-agentejoj en la mondo.

"Libro - ŝi diris -libro, kiun informon vi trovas en libroj. Ĉu vere vi pensas ke vi trovas la veron en libroj? Mi ofertas al vi avantaĝon de 100 € por havi kvalitan gazeton kaj vi parolas pri libroj".

Mi sentis ke estas pli bone daŭrigi mian vojon kion mi ankaŭ faris.

Jes mi iris rekte al librovendejo ĉar imagu mi antaŭ minuto gajnis 130 € kaj kion pli bone fari per ĝi ol aĉeti librojn.

Bedaŭrinde la libro pri la du rusoj ne jam estis havebla sed jes, "Vojaĝi kun Charley" kiun mi iel ajn planis aĉeti. Dum ferio mi lernis ke mi neniam legis verkon de John Steinbeck kaj jes tio vere estas manko en mia kulturo. Mi reaĉetis "Nokto" de Edgar Hilsenrath, ĉar mian propran ekzempleron mi donacis al amiko Willem. Fine mi aĉetis ankaŭ la duoblan verkon de Geert Mak "En Eŭropo", libro pri lia vojaĝo tra Eŭropo post falo de la muro kiu dividis la laboristan paradizon de la kapitalisma infero.

Kun granda rido sur vizaĝo mi forlasis la librovendejon, ĉar imagu, mi ne fordonis miajn 130 € kiujn mi ŝparis per ne preni abonon al malbona gazeto. Kun rapideco de grejhundo mi kuris al hejmo. Preparis bonan kafon, enmetis kulereton da sukero, malfermis la libron "Vojaĝi kun Charley" kaj legis ĝis stomako protestis pro manko de manĝaĝo.

Post manĝo mi enŝaltis komputilon kaj pensis pri verkado de teksto, kion mi, latenta pigrulo faras dum la tempo kiun mi, pensiulo havas abundan.

Mi vere faras nenion krom vivi. Mi meritas post 45 jaroj en fabriko kie oni traktas homojn kiel sklavojn kiuj devas servi la kapitalismon de kelkaj.