Denove la asocio sen membroj el La Ĉaŭdefono mensogas. En la rub-paĝaro de HeKo aperis sekva teksto:
"Esperanto ĉeestis la naturamikan movadon dum multaj jardekoj, laste kiel fakasocio en rilatoj kun Sennacieca Asocio Tutmonda, kies nomo estis TANEF. Ĉi tiu asocio malfondiĝis antaŭ kelkaj jaroj: kun ĝi malaperis kaj la gazeto "La Migranto" kaj pli ol dek mil eŭroj, deponitaj ĉe SAT. La malfondon kaŭzis parte interna krizo, pro la tre alta aĝo de la membraro, pro la retiriĝo de la redaktoro, kvankam ne mankis kandidato por plu redakti, pro la diplomatia malkapablo de ĝia reprezentanto ĉe NFI, kaj tiel plu laŭ la konata rutino de ĉiu finvenkisma agonio. Tamen decide efikis la modifo de la statuto de NFI, kiu ankris la sekciojn al teritorioj kun ŝtataj konturoj."

La gvidanto kaj manipulanto de la veroj Georgio Silfer kiel ĉiam manipulas la veron.
SAT neniam ricevis dek mil eŭroj de TANEF. Post la malfondiĝo de TANEF unu kvarono de la kapitalo de tiu asocio estas deponita ĉe SAT. Neniam estis oficiala donaco. Estis kelkaj parolaj interkonsentoj, sed imagu nur ke la samaj homoj kiuj siatempe malfondis TANEF refondu la asocion, ili sen problemoj povos peti al SAT kaj al UEA redoni la monon kiu estis en tiu tempo deponita ĉe ambaŭ asocioj. TANEF malfondiĝis pro manko de aktivuloj. Ne mankis mono sed aktivaj homoj kiuj volis plenumi la bezonatajn taskojn. s-ro Silfer nur blekas kaj mensogas kiel ĉiam!

Sinjoro, moŝto, grandmogolo Silfer estas ordinara mensugulo kiu klopodas forŝteli monon ĉe asocioj kiuj havas amikajn rilatojn inter si - SAT - UEA - TANEF - Plej verŝajne pro frustrado ke li ne kapablas fondi asocion en kiu homoj pagas kotizon kaj havas demokratajn rajtojn kaj ne devas suferi la samajn subpremojn ol ekzemple "La atestantoj de Jehovo".
Plurfoje li klopodis konvinki la Plenum-Komitaton de SAT, ke la deponita mono devas esti donita al lia nova Naturamika asocio. Evidente la Plenum-Komitato rifuzis eniri tiun preskaŭ kriman agadon de La Civito.

Dum multaj jaroj mi ne reagis al la manipuladoj kaj mensogoj de s-ro Silfer ĉar mi reprezentis la laboristan asocion "Sennacieca Asocio Tutmonda", sed nun ke mi estas liberegita de tiu tasko, mi ĉiam reagas en mia blogo al la malveroj kiuj s-ro Silfer disvastigas. Pro malkompetento kaj stulteco li kapablas krei nenion krom malamikecon inter esperantistoj. Silfer estas neniu pli ol kompatinda klaŭno, honto por la Esperanto mondo.