Jakvo's most appreciated articles

  • 2012

    - 5 favorites
    Al ĉiuj miaj amikoj de Ipernity, Ĝuu la jaron 2012! Restu sana ! Restu libera ! Estu vi mem !

  • Kio estas Esperanto

    - 5 favorites
    Penso kaj opinio kiun mi prezentas por eble legi vian opinion.

  • problemo

    - 5 favorites
    La 30-an de oktobro mi devas sekvi la 3-a operacio de ĉi jare. Estas bagatelo, diris la kuracisto, ĉar estas nur korekta operacio de la 1-a. Ĉe la 1-a venis tro da citrako al la loko kiu devas, per meti stenton, miajn venojn malferma kiel decas. Mi ne kredas la kuraciston. Havi 2 fojon la felico trapasi operacio sen problemoj ja estas bone, sed 3 fojo --- tio estas io tro laŭ mi. Kiu mi pensas okasas. Dum la 3-a operacio fin fine iras io ne justas. Mi estas veka kun mia tute dekstra flanke p…

  • La mirinda Imperiestra Asocio de la Mupimopa diasporo - IAM !

    - 4 favorites
    Jen kara leganto, por malstreĉigi de troa labora, mi denove verkis etrakonton. NUN!!!! la rakonto kun subtena bildo de mirinda desegnisto Serge Sire Eble kelkaj el vi pensas, legante la etrakonton, al iu asocio konata. Hontu kara leganto. La asocioj, la lingvo, la personoj pri kiu mi rakontas troviĝas nur en via fantazio aŭ/kaj en la mia. Do ĉiu eventuala ligo kun ekzistantaj asocioj kaj personoj estas vere tute hazarda kaj ekster mia volo. Mi esperas ke la rakonteto plaĉas kaj volonte ricevas vian opinion aŭ kritikon. La vivo belas Via jakvo "kondamnita kaj ekzekututa" de la civito

  • Pri bicikloj kaj aliaj avantaĝoj

    - 4 favorites
    Estas koincido, aŭ ĉu hazardo, aŭ tempo en vivo de homo - viro? Mi ne havas respondon, simple estas tiel. Mi ne havis energion por verki. Tro da okazaĵoj trafulmis mian vivon. Ĉu eblas paroli pri mia vivo aŭ ĉu estas pli saĝe diri nur 'vivo'. Vivo sen ajna aldono. Eble jes, eble jam sufiĉas. Estas du aferoj kiuj decidas kaj krome nenio: tiuj estas vivo kaj morto. Ne ekzistas io alia - vivo kaj morto. Diru laŭte, ne tro, ĉar oni devas montri respekton por vivo, "al vivo", se gramatiko perme…

  • Jef kaj Roza kaj la aliaj

    - 4 favorites
    “Kien vi iras?” demandis Jef al Roza. “Liten" estis kion ŝi respondis,” jam estas la 10- vespero!” “ Mmmm - pensis Jef - mi iros kun ŝi kiu scias. Diable kiel longe ŝi jam ne plu ludas edzinon, eble mi bonscancas ĉi vespere?” Rapide kaj zorge Jef brosis la dentaron. “ Jam 50 jaraĝa kaj daŭre mi havas 100% de la dentoj kaj vidu kiel blankaj ili daŭre estas. Evidente neniam mi fumis, ne trinkis, krom etan viskion tempo de tempo kaj prizorgis korpon kiel grandan trezoron.” Antaŭ spegulo l…

  • al vi

    - 4 favorites
    Ĉu finfine mi perdas vin por ĉiam mia amo, mia vivo. Kial ni devis disigi tiel, kiel malamikoj, ĉu vere ne ekzistis alia vojo. Kiel ofte mi proklamis mian amon al vi kaj montris per ĉiuj miaj talentoj al vi, nur al vi mi donis mian laboristan koron. Adiaŭ nun amo mia, adiaŭ. Mi deziras al vi eternan vivon, sed petas ke vi pensu kiel multe mi amis vin kaj kial.

  • La Norda vento

    - 4 favorites
    La norda vento La stratoj kiuj matene je la 5-a estis blanka kaj bela pro la neĝo kiu kovris aŭtojn kaj domojn de la urbo, nun estis grizbruna, pli bruna ol griza kaj la malpura koto de la restanta blanka tapiŝo, forŝprucas de malantaŭ la pneŭmoj de la ĉiam hastmovantaj aŭtomobiloj. Bob sentis kiel malvarma koto malpurigas lian maldekstran kruron, kiam pasis aŭto, kiu iris direkton de Bruselo. Li blasfemis kaj kriis ion malĝentilan al la ŝoforo de la aŭto, kiu klare ne vidis Bob aŭ preferis…

  • Mi estas denove ĉi tie

    - 3 favorites
    Ek de mia apopleksio mi promenadis multe. 10.000 paŝojn tage normalas krom sabato kaj dimanĉo tiuj estas la ripozaj tagoj. Dum la promenado mi pensas, pensas mi. Mi fakte ne scias kion mi faris. Ĉu mi nur promenadis aŭ ĉu mi ja faris ion alian ol nur meti paŝon post paŝo. Ek de la momento ke mi konscias pri tiu ‘ problemo ’ mi komencis vere pensi pri kio mi faris kaj efektive mi faris ion alian. Mi kantis ne laŭte sed iom en mi mem. Ne estas bela kanto sed nur aferoj kiuj venis en mia memoro.…

  • Se mi

    - 3 favorites
    Se mi povus porti vin trans profundaj fosaĵoj for de viaj cerbumadoj kaj timoj mi portus vin, horojn, tagojn. Se mi konus la vortojn kiuj donas respondon al miloj da demandoj el vivo, pri vi, amo kaj esti feliĉa mi parolus kun vi, horojn, tagojn. Se mi povus meti pacon en via koro atendante pacience esperante ke semo de paco kreskus  profunde en vi mi atendis, horojn, tagojn Se mi povus aŭdi kio tu…

  • Pri kamaradoj kaj samideanoj

    - 3 favorites
    Estas facilaj vortoj kamarado, amiko! Vi estas mia plej kara amiko aŭ amikino, ni estas kamaradoj ĝis morto. La vortoj fluas kiel akvo en rivereto kiu havas fonton sur iu alpoherbejo. La sono povas esti klara aŭ parolata kun iom velura voĉo. Antaŭ kelkaj monatoj mi estis en Rumanio en belega urbo Braŝovo. Okazis tie la SAT jarkunsido kaj kongreso. Estis ege bona kongreso, bona etoso, bona programo. Kongreso dum kiam oni estas inter amikoj. Jes amikoj! Ni diras tion; “saluton amiko” aŭ k…

  • English Around the World

    - 3 favorites
    In a Bangkok temple: IT IS FORBIDDEN TO ENTER A WOMAN, EVEN A FOREIGNER, IF DRESSED AS A MAN. Cocktail lounge, Norway: LADIES ARE REQUESTED NOT TO HAVE CHILDREN IN THE BAR. Doctors office, Rome: SPECIALIST IN WOMEN AND OTHER DISEASES. Dry cleaners, Bangkok: DROP YOUR TROUSERS HERE FOR THE BEST RESULTS. In a Nairobi restaurant: CUSTOMERS WHO FIND OUR WAITRESSES RUDE OUGHT TO SEE THE MANAGER. On the main road to Mombassa, l…

  • La lumo kaj la polvo

    - 3 favorites
    Rigardu la simplan aferon de lumo kaj polvo kaj suno kaj videbleco de jeso kaj neo Pri amo sekreta kaj nekonata de tiu kiu ne komprenas. Tiuj kiuj neniam spertis la ludon de la lumo kun la leĝera pezo de la polvo. La profundecon de la ombro tre malluma sed leĝera kiel la amo kirliĝante kaj vivante en la polvo Venu lumo - brilu - kaj lasu nin esti amantoj sen esti ĝenataj de la okuloj de la malbono La homoj stultaj kaj ne komprenemaj.…

  • La nova akuzativo

    - 3 favorites
    Certe vi memoras pri la rakonto pri Bob kiu estis ek kaj fulme operaciita ĉar ĉefveno en sia korpo estis parte blokita kaj devis esti denove plilarĝita? Eble, mi ne scias, sed mi nur pensas tion, vi de tempo al tempo demandas al vi mem: ”Kiel fartas Bob?” Nu estas facile por respondi; “Bob fartas bone”! Ne simple bone sed tre bone. Li trovis novan freneziĝon en vivo kaj okupiĝas pri ĝi ĉiun tagon. Post la operacio, li decidis plifortigi la ekzercadon kiu devas zorgi ke li maldikiĝu pli. Do…

  • Paŭlino

    - 3 favorites
    Sur dorse mi kuŝis sur la strandon de vilaĝo ĉe Norda Maro. Estas aŭgusto kaj mi enuiĝas, mi havas 18 jarojn kaj erekcion. Jes mi scias, neniu speciala por juna viro aŭ ĉu mi devas diri knabo? Patrino daŭre kondutas kvazaŭ mi estas knabo kaj pli, stulta. Se ŝi nun scius, kial mi havas erekcion ŝi certe svingus sian dekstran manon kun alta rapideco kontraŭ mia kapo, kion ŝi iom tro ofte faras laŭ mia prefero. Fakte mi volis hodiaŭ iom rigardi al la nuboj en ĉielo. De tempo al tempo mi faras ti…

  • Amo finala

    - 2 favorites
    Ŝpareme, etkvante mi klopodas kompreni viajn pensojn paŝon post paŝo, malrapide kaj primeditita mi klopodas senti vin ne kiel mi volas (ke vi estas) sed kiel vi estas Eble mi povas tiam se mi sufiĉe kleriĝis, montri finale kiel mi vin amas

  • Naciismo, internaciismo kaj sennaciismo

    - 2 favorites
    La plej malvarmaj el ĉiuj monstroj Ie en la mondo ekzistas ankoraŭ popoloj kaj brutaroj, sed ne ĉe ni, karaj fratoj: ĉi-tie troviĝas Ŝtatoj. Ŝtato? Kio tio estas? Nu! Malfermu la orelojn, ĉar nun mi diros mian vorton pri la morto de l' popoloj. Nomiĝas Ŝtato la plej malvarmaj el ĉiuj malvarmaj monstroj. Malvarma estas ankaŭ ĝia mensogo; kaj ĉi tiu mensogo rampas el ĝia buŝo: "Mi, la Ŝtato, estas la popolo". Mensogo ĝi estas! Kreantoj estis tiuj, kiuj kreis la popolojn kaj…

  • Jef

    - 2 favorites
    "Kiel vi fartas?" mi demandis al Jef. Jef jam mil jarojn kaj plurajn tagojn estas amiko de mi, bona amiko, amiko bonkora. Li samaĝas kiel mi kaj ni suferis kaj ĝojis la vivon kiel ĝi sin anoncis, sen plendoj, sen ĉagrenoj. Antaŭ nelonge mi demandis denove, "Kiel vi, Jef?" kaj surprize li respondis, "Malbone." Mi ne rimarkis ke li donis malsaman respondon ol kutime, ĉar anstataŭ aŭskulti Jef, mi rigardis al du muŝoj, kaj en kapo mi ekzercis iom mian limigitan konon de Esperanto. Frapi du…

  • La Bestĝardeno

    - 2 favorites
    Nun ke Bob sciis ke li kapablis paroli kun birdoj, li nepre volis scii ĉu eblas paroli kun aliaj bestoj. Do matene li surmetis vestaĵon kaj jakon, la akvorezistajn botojn, saltis sur biciklon kaj iris al bestgardeno. Kun kiu mi unue parolas, li demandis si mem, sed tiam li jam staris ĉe la kaĝo de la polusa-ursoj. Kvankam estis frosta tago kaj temperaturo ne pli altis ol 1 grado C, ili plonĝis en akvobazenon kvazaŭ estis tropika naĝejo. “Pardonu, sinjoro urso, ĉu mi povas deman…

  • Dentisto

    - 2 favorites
    Ĉi matene mi estis ĉe dentisto. Mi devis esti ĉe li je la 9-a: 30. Pro malbona vetero, mi sufiĉe frue foriris kaj alvenis ĉe li je la 9-a: 10. Ne gravis ĉar mi ĉiam kunportas cerbon kaj mi tuj metis min sur seĝo kaj donis al pensoj la bezonatan liberecon. Pri vortoj kiujn mi interŝanĝis lastajn tagojn, pri vortoj kiuj estis skribita. Vere interesa filmo kiun mi revidis. La 9-a: 30 mi komencis aŭskulti al sono de ŝuoj sur planko. Mi estas la unua paciento de la tago, do tuj la dentisto ve…

74 articles in total