Iam en lando sufiĉe en centro de Europo vivis viro, kiu lernis strangan lingvon. La mupimopian lingvon.

Relative rapide li iĝis vera spertulo pri la lingvo kaj ĉiun tagon de lia studado li sentis sin pli kaj pli grava. Li aliĝis al la mupimopia asocio de senpensuloj, la mupimopia asocio de pensuloj, kaj eĉ… ne, tion li neniam povis fari, aliĝi al mupimopia asocio de laboristoj.

"Kial" - eble la kara leganto demandas sin - "li ne povis aliĝi al tiu grupo?" Nu, dum tempo ke li sufiĉe spertis por aliĝi al tiu asocio, kiu uzis la mupimopian lingvon nur kiel laborlingvon kaj ne kiel ĉiuj aliaj asocioj, por propagandi lingvon mem, li havis tian grandan fieron pri si mem, ke li ne volis malhonorigi sin per agadi inter laboristoj.

Vere, ĉiuj konsentis ke nia viro iĝis vera spertulo pri la lingvo. Tamen, ĉiuj konsentis ke nia viro kapablis je multe, krom havi socialan ilaron kontakti kun aliaj mupimopiaanoj.

Kio estis la problemo? Nu, nia viro ne sciis tion, kio estis modesteco.

Laŭ aspekto li estas iom griza homo, preskaŭ nevidebla en homamaso. Okuloj sen esprimo, hararo de nedifinebla koloro, inter blonda kaj malpura griza, staturo de birdotimigilo kaj o jes, mieno kiu esprimis nur fierecon, memfierecon fakte. Sed, malgraŭ ke li nature estas 'dotita’ per aspekto de avara birdotimigilo, li pensis sin Adoniso kun cerbaro de la plej intelekta kaj arta persono iam.

En asocioj de pensuloj kaj senpensuloj li kelkfoje prezentis poemojn en la mupimopia lingvo. Bedaŭrinde por nia amiko, neniu aplaŭdis kiam li prezentis la poemojn. Li simple ne komprenis, kio poemo estas, kaj pro nescio prezentis aron da vortoj sen ajna kongrueco. La tuta vortvicaro klakbruis kiel fera poto, kaj nu, ja, tio ne estas la kutimo kiam oni prezentas poemon. Plej ĝena por nia viro estis, ke la prezidanto de la mupimopia asocio por laboristoj publike ridindigis lin. Jes, tio okazas ĉe laboristoj. Se iu ne plaĉas, ili klare montras malamon aŭ malakcepton pri tio, kion oni prezentas. Ne, neniam kaŝe, malantaŭ la dorso, kiel nia viro kutimas, sed kun malfermita viziero kiel la plej fiera kavaliro, eĉ se oni aspektas iom Don Kiĥote.

Fine, ne tiel grava por nia amiko-birdotimigilo, ĉar li havis novan ideon kaj memfieron ne kompareblan. Li komencis verki teatraĵojn. Por bloki ĉiun kritikon de la asocianoj de la mupimopia asocio de la laboristoj, li pripensis sistemon kiu malebligis ilin ridindigi lin.

Li organizis kongreson por la asocio de la mupimopia asocio de laboristoj.

Multaj laboristoj aliĝis ĉar ĉiuj volis partopreni momenton ke ilia kara prezidanto publike mokis la birdotimigilan viron. Teatraĵo prezentiĝis, sed o ve, la kvalito estis tiel katastrofa ke homoj havis larmojn en okuloj pro kompato por nia amiko-birdotimigilo. Ĉu vere li ne komprenas ke li kapablas je nenio? Ne, li ne komprenis, sed vere kaj honeste pensis ke la plebo ploraĉis pro lia kapablo kiel verkanto. Tiel, li ankaŭ prezentis la okazaĵon en La Trumpeto de Mupimopio al kiu mi poste revenos.

Kelkaj jaroj antaŭe, viro-birdotimigilo kreis propran asocion. Li mem nomis ĝin, Kupolo de Ĉiuj Mupimopiaj Asocioj. Li sendis al ĉiuj asocioj inviton aliĝi al lia kupolo. Fik, fok, kaj plej feka bedaŭrindaĵo. Neniu asocio pretis aliĝi.

Nia amiko koleris kaj pripensis sistemon, kiu devus pravigi aliĝon al lia kupolo.

Anstataŭ ke li parolu plu pri kupola asocio, li nomis ĝin Imperiestra Asocio de la Mupimopia Diasporo! Mallongige skribiĝis IAM!

La plejmulto de la mupimopiaanoj hurle ridegis kiam ili aŭdis pri la planoj de nia amiko-birdotimigilo. La asocio de la mupimopia laboristoj eĉ dediĉis diskuton pri la Imperiestra asocio kies rezulto estis: Ni ja volas aliĝi al Mephisto, Vislipuzli kaj ĉiuj satanoj, sed neniam al Imperiestra Asocio de Mupimopia Diasporo.

Imagu kia senrevigo por nia amiko.

Multege li propagandis dise pri valoroj de la Imperiestra asocio kaj petis al ĉiuj mupimopiaanoj ĉu ili bonvolu volas aliĝi.

Intertempe nigra korulo el duoninsula lando verkis gravan kritikan pamfleton por atentigi la mupimopiaanojn pri la frenezaj pensoj de nia amiko-birdotimigilo. Eldonisto de la pamfleto estis geŭzo kiu loĝis en malalta lando proksima al maro norde de Eŭropo. Hazarde, la sama tipo kiu kelkaj jaroj poste iĝis prezidanto de la mupimopia asocio de laboristoj.

Ambaŭ aperis en profunde ruĝkoloraj literoj en nigra listo de Imperiestra Asocio de Mupimopia Diasporo. La aĉuloj fajfis pri tio, eĉ diris ke ili estas fieraj pri grava honoro donita de nia amiko-birdotimigilo.


Guton post guto, nia amiko sukcesis varbi anojn por lia asocio.

"Aliĝu al Imperiestra Asocio de la Mupimopia Diasporo," li laŭte propagandis. "Membreco senpaga."

"Senpage… senpage," diris kelkajn mupimopiaanoj, "jen honesta prezo."

Kelkaj anoncis sin. "Estimata sinjoro birdotimigilo, kion mi devas fari por iĝi membro de nia kara asocio?”

"O," respondis nia amiko, "estas ege facile. Membreco estas senpaga, vi devas meti nur en la ora libro de nia kara asocio, krucon per via propra sango kaj diri, 'Jen. mi membriĝas kaj tio dum la cetero de mia vivo!' " Kelkaj diris ke tutan vivon estas sufiĉe longa kaj hezitis meti persangan subskribon.

"Do," demandis saĝulo, "ĉu nur meti krucon per propra sango kaj finite - ek de tiam mi estas dumviva membro?"

"Ba," respondis nia amiko, "krom kelkaj bagatelaĵoj, jes."

"Vidu, aliĝinte al Imperiestra Asocio de Mupimopia Diasporo," respondis nia amiko birdotimigilo, "devigas vin doni ĉiun bonan ideon kiun vi havas al mi. Vi simple tajpu vian ideon sur papero, donu en trioblo al mia kara imperiestrino kaj vi promesas ke vi neniam plu parolas pri via ideo. Ek de tiam, via ideo, se ĝi estas brila, estas la mia."

Eble, la kara leganto nun ne kredas kion mi diras, sed jes, estis iu idiotaro kiu akceptis la deziron de nia amiko-birdotimigilo kaj sange metis en ora libro krucon.

Kelkaj, iomete pli kleraj homoj tamen, postulis rekompenson por la brilaj ideoj kiujn ili donacas al nia amiko-birdotimigilo.

Li cerbumis, cerbumadis, kapo doloregis pri nekutima cerbumado, kaj ek! Lumo en griza amaso. Nu ja, amaso, lasu nin diri, en griza kaĉo.

"Aliĝu al Imperiestra Asocio de Mupimopia Diasporo," li laŭte propagandis, "kaj ricevu honoran titolon."

"Mi volas esti reĝo” unua kandidato diris.

"Bone," respondis nia amiko-birdotimigilo. "Vi estu reĝo." Kaj kun mieno de la plej saĝa persono el mondo li aldonis.

"Estu reĝo tiu, kiu proklamas sin tiel. Estu reĝo ĉiuj, kiuj de la popolaĉo estas akceptitaj porti titolon reĝo!

Vaŭ, vaŭ, jen amikoj, bone legu la gravajn vortojn, kiujn nia amiko- birdotimigilo parolis.

Multaj homoj kies sola merito estas manĝi kaj feki nepre volis havi titolon kaj aliĝis al Imperiestra Asocio de Mupimopia Diasporo.

"Mi volas esti grafo."

" Mi volas esti reĝino."

"Mi volas esti princo," ktp, ktp.

Fine la Imperiestra Asocio de Mupimopia Diasporo havis multajn reĝojn, reĝinojn, princojn, princinojn, grafojn kaj grafinojn. Por ne perdi la vojon, kio estis la timo de nia amiko-birdotimigilo, li dividis ilin laŭ koloro. Lia imperiestrino elektis blankan koloron por montri virĝinecon kaj purecon en pensoj kaj faroj. Tuj la kalkanlekantaro kuris por aparteni al la blanka grupo. Kreiĝis verda grupo, blua grupo, jes kredu aŭ ne, eĉ ruĝa grupo al kiu aliĝis nur unu kaj duona viro kaj ĉevalkapo (esprimo ege populara en mia regiono por esprimi ke apenaŭ iu aliĝas al grupo).

La plej grava grupo, laŭ membro kiu loĝis en lando Sunamar, estis 'Virinoj je la Pinto’, iu grupeto kiu eldonis revuon nur por virinoj sed kies verkantoj plejofte estas viroj kiuj elektas, por flati nian amikon-birdotimigilon, dumtempan virinan nomon.

Alia grava grupo estis, laŭ la anoj de IAM, tiu de 'Nova Maldekstro’ plene malutila grupo laŭ la anoj de mupimopia asocio de laboristoj, spertuloj pri dekstro kaj maldekstro; ĉar maldekstro en iliaj durkapoj la malnova do, jam delonge ne estas ĉe la fino de sia bobeno. Tamen per ĝi IAM volas eniri konkuron kun tiuj aĉaj kretenoj kiuj konsistigas la mupimopian asocion de laboristoj, la plej granda malamiko.

Nia amiko-birdotimigilo ankaŭ sendis kelkajn talpojn al tiu laborista asocio kiel spionojn. Nu, pri tio, la mupimopia asocio de laboristoj iu ajn fajfis, nenion ili havas por kaŝi.

Jen Imperiestra Asocio de Mupimopia Diasporo ekfunkciis. Oni faris planojn por estonto. Prefere, kiel eble plej malproksima estonto, por ke homoj, je dato de evento jam forgesis ke iam oni kreis planojn.

Kiam oni intervjuis nian amikon-birdotimigilon, "Kio estas la fakta celo de la asocio," li honeste respondis, "Mi volas esti la plej grava parolanto de mupimopia lingvo el la tuta mupimopia lando."

Laŭŝajne, sed pri tio ne ekzistas ajna pruvo, nia amiko-birdotimigilo sukcesis per ruzaj trukoj, akiri gravan gazeton -- renoman eldonon kiu ricevis ĉies laŭdon pro enhavo kaj kvalito.

La nomo: La Trumpeto de Mupimopio. Rapide montriĝis ke la anoj de la Imperiestra Asocio ne kapablis teni kutiman kvaliton kaj tiel ili prenis gravan decidon. Ek de nun ili eldonu skandalan gazeton laŭ modelo de Bild, People, The Sun, Paris Match kaj aliaj fifamkonataj revuoj. Eta problemo: La Trumpeto de Mupimopio aperas sur reciklita papero tre malaltkvalita pro malkreskiĝanta intereso de seriozaj legantoj pri la revuo.

Kiam intervjuistoj petis al nia amiko-birdotimigilo, "Kaj kio estas via rolo, kiel grava vi estas en la asocio?"

Li respondis, ke li estas ĉe fono, nevidebla en Imperiestra Asocio de Mupimopia Diasporo. Kaj jes, li respondis laŭ vere; li estis ĉe fono nevidebla kiel pupludanto kiu tenas la ŝnurojn.

Lasta kion oni aŭdis pri li estas ke la plej proksimaj kunlaborantoj rajtas nomi lin Estimata Grandmogolo.

Tiamaniere, nia amiko-birdotimigilo atingis la plej altan ŝtupon kiu eblas en vivo de senkolora birdotimigilo. La lakeoj submetigas sin al lia memdeklarita saĝeco.

Kiel bela kaj bona estas Imperiestra Asocio de Mupimopia Diaspora. En kapo de la anoj la asocio bonfartas kaj grava helpilo, por ke ili sentu feliĉon, sonis iom kiel Mephistopheles diris en Fausto de Goethe.

Precize kiam komprenpovoj povus manki.

Oni trovis ie vorton ĝustatempe.

Do, kara leganto, ĉu vi sentas vin malutila, miskomprenata, malkontenta, depremiga; aliĝu al Imperiestra Asocio de Mupimopia Diasporo. IAM vi komprenas la eraron kion vi faris, sed jes, vi subskribis per sango la dumvivan kontrakton.

Nur iu SATANO povas helpi vin en tia kazo. Eble Vislipusli helpos vin, aŭ sed vere, nur en kazo de granda bezono Mephisto mem.