Articles by Erzsébet Tuboly

  • Kantata poemo de Sándor Petőfi

    - 02 Jan 2011 - 4 comments
    La muzikistoj estas hungaroj vivantaj en Serbio en vilaĝeto Martonoŝ.

  • ĉu ŝerco?

    - 28 Dec 2010 - 2 comments
    * - Bonvolu, diru al mi sinjoro rabeno, ĉu ankaŭ en la dudekunua jarcento estos militoj? - Ne filo mia, sed tiom oni batalos por konservi la pacon, ke ŝtono sur ŝtono ne restos.

  • Aŭskultu ĉi kanton

    - 18 Aug 2010
    La tekston de ĉi ario vi povas legi esperantigitan en la blogo de Vizi László, kiu eĉ kantas ĝin . https://www.ipernity.com/home/61797

  • Du ŝercetoj

    - 21 Jul 2010 - 3 comments
    * Misionaro iradas en la savano. Subite li ekvidas proksimiĝantan leonon . Li ekpreĝas: Dio mia, sinjoro de ĉieloj, donu, ke ĝi estu kristano. La leono alvenanta haltas apud li, kaj ekpreĝas : karega Jesuo mia, venu estu mia gasto, kaj benu ĉi manĝaĵon, kiun donis al mi. * "Vegetarano" estas indiana vorto kun signifo "mallerta ĉasisto

  • Hajlo

    - 05 Jul 2010 - 5 comments
    El mornaj nuboj Glacibulojn ĵetadas Ĉielaj buboj Ĉielaj buboj Vidantaj homajn larmojn Hurlege ridas

  • Hajkoj pri junia vetero

    - 02 Jul 2010
    Junia frosto Triste tremas la plantoj Suno sin kaŝas Tridekkvar gradoj Svenas plantoj, la natur' Pluvon sopiras Pluvas, pluvegas Jen ĉielaj kanaloj Elverŝas akvon Pluvas, pluvegas La vento furiozas Arbojn kuŝigas Pluvas, pluvegas Ŝtonoj en akvon dronas Etas la homo Pluvas, pluvegas Inundo ĉion kovras Sunon ni sop…

  • Ŝercoj pri ebriuloj

    - 02 May 2010 - 1 comment
    * Jam mateniĝas, kiam ebriega societo decidas hejmeniri el la drinkejo. Ili aliras la plej proksiman domon, kaj frapetas la enirpordon. Dormema kaj surprizita virino elrigardas tra la fenestro. Iu viro el la societo tre ĝentile alparolas ŝin: Bonan matenon estimata sinjorino. Mi pardonpetas pro la ĝeno je tiu aurora horo, sed se vi estas sinjorino Lupo, bonvolu elekti el inter ni sinjoron Lupon mi petas, ĉar ni ĉiuj ŝatus iri hejmen ĝustatempe. * Du ebriaj viroj ekamikiĝis en la dri…

  • Limerikoj kaj limeriksimilaj rimludoj

    - 06 Apr 2010 - 8 comments
    Anjo Amika, la mirindvoĉa najtingalo En la densa grandurba ĝangal' Vivas kantbirdeto najtingal' Ŝi, Anjo Amika Ege romantika Surbruste floreto anagal' * Por brazila amiko Wel kaj usona amiko Lariko En Brazilo loĝas kara Wel Ŝatus vojaĝi per karavel' Al rivero iris Ĉe haveno miris Karavel' estis el karamel' * En fora land' sub lariko Vivas li, rimema Lariko Pensadis li forte En dom' kaj surkorte Kaj jen, naskiĝis limeriko…

  • Pri amikeco...

    - 24 Jan 2010 - 1 comment
    Mi ricevis kaj tradukis ĉ i tekston. Viro kun kun sia hundeto promenadas sur vojo. Subite li ekkonscias, ke li estas mortinta. Eĉ ekmemoris pri sia agonio, kaj pri la hundeto mortinta jam de longaj jaroj. Li pensadis, fantaziis, ĉu kien kondukas la vojo, laŭ kiu ili iradas. Post mallonga tempo ili atingis muron konstruitan el multekosta marmoro Ĉe la fino de longa promenejo sur la montetopinto staris brilanta arkaĵo. Atingante ğin ili ekvidis la luksan, obsede belan pord…

  • nur ludo :-)

    - 28 Aug 2009 - 1 comment
    Neniel miksu…aŭ ne egalas… La ora foro Kun F ora oro * La mikroĉipo Kun Mikropiĉo * pika dorno kun dika porno’ * pigra nano kun nigra pano * manon premi aŭ mamon preni Konsiloj Ĉu vi havas en la kapo nebulon? Manĝu ĉiam lakton, frukton, ne bulon! Unu glaso da freŝa lakto Lumigas la kapon, jen…

  • Hajkoj kaj floroj

    - 30 Jun 2009 - 1 comment
    Estas somero Bunta papilio dancas Sur la lavendo Bunta papilio Dancadas kun zefiro Senombra brilo Lilaj lavendoj Alloge bonodoras Dancas papilio Velkanta rozo Akra sunbrilo murdas Ĝin, flora sorto Matena roso Larmogutojn feinajn Ploras la rozo? Sur ruĝaj rozoj Magiaj kristalgloboj Brilas rosgutoj Jen rozo brilas Sur ĝi aventurema Formiko iras Sur flava rozo Brilas kristalglobetoj Forpasis pluvo

  • Populara kanto en Hungario

    - 04 Mar 2009 - 1 comment
    http://www.youtube.com/v/kp-TG5v0emY&hl=en&fs=1 Hol szőke sellő, lenge szellő játszik a Tiszán Ott él egy nép, legendák népe ott az én hazám Az ősi Kárpát őrzi álmát hű Csaba vezér Ki csillagoknak égi útján vissza-visszatér. //:Hogy jön, szívünk várva várja, hogy felzeng a trombitája Szép vagy, gyönyörű vagy Magyarország Gyönyörűbb, mint a nagyvilág Ha zeng a zeneszó, látom ragyogó, szép orcád. Táltos paripánkon odas…

  • Guantanamera lau hungara klimato kaj vetero-rilatoj

    - 16 Feb 2009 - 4 comments
    Guantanamera Ĉi tie palmoj ne estas Sur kampoj vinberoj kreskas Ĉi tie palmoj ne estas Sur kampoj vinberoj kreskas Kaj oni kantas pri vino Bonega kampara vino Kampara vino kaj bela kamparanino Kampara vino bonega kampara vino La kantoj spiras odoron De bona kampara vino La kantoj spiras odoron De bona kampara vino Bonega kampara vino Ĝojiga ne nur por viro…

  • Vojerariĝanta supre

    - 09 Feb 2009
    Viro vojeraras per sia varmaera aerostato. Iom malsupreniĝas, kaj ekvidante virinon starantan sube sur la tero alkrias ŝin : Pardonu! Ĉu vi povus helpi al mi? Mi promesis al mia amiko renkontiĝi kun li jam antaŭ unu horo, sed mi vojeraris, kaj mi nun eĉ ne scias kie nun mi estas. La virino de sur la tero respondas jene : - Vi troviĝas en varmaera aerostato je ĉirkaǔ 10 metroj super la tero, inter 40. kaj 41. gradoj de norda latitudo, kaj inter 59. kaj 60. gradoj de okcidenta l…

  • Du hajkoj

    - 18 Jan 2009
    Maljuna Luno El sub akvospegulo Sin junan spektas De sub la akvo Faldvizaĝa Luno Sin junan spektas Nia juneco Ĝis fin’ nin akompanas Pasint’ ne pasas

  • Kiel vivi ?

    - 18 Jan 2009 - 2 comments
    Fiŝisto hejmenvenas en sian vilaĝeton per kenato kavigita el unu arbotrunko. Tie renkontas eksterlandan merkatesploriston, laborantan ĵus en tiu ĉi evolulando. Li demandas la fiŝiston, kial tiel frue li hejmenvenis. La fiŝisto respondas, ke kvankam li povus resti ankoraǔ, sed kaptis jam sufiĉe da fiŝoj por prizorgi sian familion. - Cetere pri kio vi pasigas vian tempon? – demandas la fakulo la fiŝiston. - Nu, mi fiŝkaptadas. Ludadas kun miaj gefiletoj. Kiam la vetero varmegas, ni ripozadas.…

83 articles in total