Reto's articles with the keyword: irano

  • Irana kaligrafio

    - 18 Jan 2009
    Pri la kaligrafio de la persa oni povas legi interesan paĝon informoriĉan en Esperanto laŭ jena adreso: persaskribarto.free.fr/index.htm

  • P kiel povreco ...

    - 17 Nov 2008
    La suba foto montras ordinaran panoramon de iu Tehrana strato. Vidante la similan situacion ĉu oni kapablas kviete dormi? Ĉu la infano estonte estos bona civitano kiu havos respondecon pri la aliaj? Sincere dirite al mi ne eblas ...

  • Naskiĝtago de La Mondsavanto

    - 16 Aug 2008
    La 15a de Ŝaban monato (laŭ araba lun-kalendaro) estas naskiĝtago de la 12a imamo de la ŝijaistoj (ŝijaistoj estas la minoritatoj en la islamo mondo proksimume 8 ĝis 10 procento de islamanoj estas ŝijaistoj). Imamo Mahdi la filo de Imamo Hasan Al Asgari, nun estas 1173 jara, laŭ la kredo de ŝijaistoj kaj tiam kiam sin prezentos al la cetera mondo okazos "la fina milito" en kiu "la vero" venkos kaj "justeco" regos la mondon, ĉiuj kredos al islamo (ŝijaisme) kaj neniu p…

  • Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?

    - 24 Jul 2008
    9 personoj NUN en irano atendas ŝtonmortigadon! Dum pasintaj jaroj nur Talibanoj en Afganio estis kvereloj de iranaj regantoj kaj nun sen rivalo ili estas unuaj en la mondo (jes barbareco foje povas esti "honoro" inter barbaroj kompreneble). Ŝtonada puno sen ajna dubo estas fipuno. Irana karikaturisto - Nik Ahang Koŭsar - (نيک آهنگ کوثر) faris interesan karikaturon pri la afero.

  • Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado irana

    - 22 Jul 2008
    Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado. Jen filmeto rilate la surstrata manifestacio en kiu la virinoj kuraĝe esprimas siajn protestojn kontraŭ diskriminacio de islama registaro.

  • Antaŭ 20 jaroj ...

    - 22 Jul 2008
    Antaŭ 20 jaroj mi estis soldato kaj 24 monatojn militservis en la milita fronto ... Mirakle mi travivis kaj sane finis la militservan periodon. 8 jara sen cela kaj freneza milito (ĉu ekzistas ne freneza milito?!) je la servo de potenculoj en kiu je la fino NUR perdis ĉion irana kaj iraka popolo ... En legio kie mi servadis de 240 personoj nur restis 16 personoj inter ili ankaŭ mi, la aliaj aŭ estis mortigitaj aŭ militkaptitaj aŭ pereitaj dum la lastaj tagoj de la milito. Finfine oni kapitula…

  • 11 jara mallibereco por aktivulo de homaj rajtoj en irano

    - 25 Jun 2008
    La novaĵo estas simpla: Mohammad Sedig Kabudvand(محمد صدیق کبودوند) antaŭ kelkaj tagoj estis kulpita pro tio ke li fondis "organizaĵo de Homaj Rajtoj en Kurdistano". Ps: - Tiel estas la aferoj en Irano - Perfortantoj liberas kaj aktivuloj pri homaj rajtoj malliberas ... la novaĵo fonto

  • Scii kaj ne scii !

    - 12 Feb 2008
    Pri la revolucio en irano multaj esprimis siajn opiniojn sed la plej interesa, ĝusta kaj aktuala estas de s-ro Ezzatollah Sahabi -membro de la revolucia konsilo- kiu diris: "Dum la revolucio Oni sciis kion ne deziras SED oni ne sciis kion deziras" ... Laŭ mi estas ora frazo pri "islama revolucio de irano" kaj oni ne povas tiom klare priskribi la aferon!

  • Okaze la revolucia datreveno!

    - 06 Feb 2008
    J e la 11-a de februaro 1979 disfalis la reĝa reĝimo en irano kaj "islama revolucio" venkis. Nun post 29 jaroj oni ne plu "festas" kaj nur la registaro festas la datrevenon de tiu "venko". Mi trovis jenan poemon de fama irana satiristo Hadi Ĥorsandi(Khorsandi) kiu priskribas la farton de ni irananoj (la poemo estas ne tradukebla kaj mi pardonpetas al tiuj kiuj ne scipovas la persan sed bonvolu kompreni ke al mi ne estis evitebla preterpasi la poemon!): هادی خرسندی   انقلابی کردم…

  • Mi kompatas ĝardeneton

    - 03 Apr 2016
    Nekredebla kaj ŝokiga evento hodiaŭ pensigis min: " Proksime al Tehrano, survoje inter du aŭtoj okazas akcidento. Unu el la aŭtoj estis bankaŭto portante monbiletojn kaj en la alia aŭto estis juna civitano. La ŝoforoj estis forte vunditaj, dumtempe alvenas buso plene da pasaĝeroj kaj ĝi haltinte la pasaĝeroj anstataŭ helpi la vunditojn kolektas monbiletojn kaj poste eskapas per la buso. Unu el la vunditoj -tre juna homo- mortas kaj la aliajn post horoj la polico savas ..." La originalan novaĵ…

  • Ventoj kiujn oni semas

    - 03 Jan 2008
    Antaŭ hieraŭ 13 homoj estis ekzekutitaj en irano. Laŭ la raportoj de la organizaĵo de homaj rajtoj, Irano laŭ la loĝantaro okupas la unua rangon je la mortpuno kaj ekzekuto en la mondo kaj postsekvas ĝin Ĉinio kaj Usono. Dum lastaj jaroj pli kaj pli multiĝas ekzekutado en Irano kaj eĉ okazis ke oni ekzekutis homojn malpli ol 18 jaraĝaj ... Kiel simpla civitano irana mi rimarkas ke en nia socio perfortado kaj krimado pli kaj pli kreskas kaj la sovaĝeco de la krimoj atingas novajn horizontojn. S…

  • Cenzurado kiun ni travivas

    - 07 Dec 2007
    Al eksteruloj ne imageblas kian cenzuron oni travivas en irano. Mi klopodos iom priskribi la aferon espereble oni havu senteblan imagon pri la afero. Tiam kiam oni parolas pri la cenzuro ofte oni ekpensas pri politika cenzuro sed tiu fakte estas unu el la multaj en irano. Jen kategorioj de cenzuroj kiujn mi laŭ mia scio trovis en irano: 1- seksa cenzuro: ĉia specaj aferoj rilate la sekso ĝenerale estas cenzurita en irano. Tio signifas ke en televido, amaskomunikiloj neniel eblas, montri, di…

  • Dankon kara mia cenzuristo kaj prizorganto!

    - 02 Dec 2007
    Hieraŭ mi ricevis la lastan numeron de la revuo "Sennaciulo" kaj la cenzuristoj de islama respubliko atenteme "gluis" la kovrilpaĝon de la revuo jene:   Mi bone scias ke ili faris tion por ke mi ne enpekiĝu rigardante tiun foton en kiu brakoj de la ulino ne estas "kovritaj" kaj "nudaj" (ĉar islamanoj vidante nudaĵojn forgesas la dion!). Dankon al la cenzuristoj nun mi povas pli glate rekte antaŭeniri la paradizon kie 40 anĝelinoj pli belaj ol la fotogluita virino atendas min regali ...…

139 articles in total