Reza Published on November 17, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Bondeziroj
Posted on December 24, 2008
10 comments (latest 11 months ago)
Kondolenco al amikino
Posted on December 14, 2008
8 comments (latest 11 months ago)
Makiavelismo
Posted on November 29, 2008
2 comments (latest 12 months ago)
Pacismo
Posted on November 18, 2008
9 comments (latest 12 months ago)
P kiel povreco ...
23 comments (latest 12 months ago)
Demokratio signifas: Pravas la plimulto
Posted on November 17, 2008
11 comments (latest 12 months ago)
Amo kiu estas vivo!
Posted on October 18, 2008
35 comments (latest 13 months ago)
Jes aŭ ne?
Posted on October 18, 2008
10 comments (latest 12 months ago)
* Sperto pri la vualo *
Posted on October 13, 2008
8 comments (latest 14 months ago)

Keyword tags

irano
ایران
Irano
malriĉeco
فقر
povreco

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 078 times

P kiel povreco ...

Monday November 17, 2008 at 03:22PM

La suba foto montras ordinaran panoramon de iu Tehrana strato. Vidante la similan situacion ĉu oni kapablas kviete dormi?

Ĉu la infano estonte estos bona civitano kiu havos respondecon pri la aliaj?

Sincere dirite al mi ne eblas ...

povra
povra



23 Comments / add your comment?

Tilio says:
Terure.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Franciskko-Brazilo says:
Ho! Nia mondo, nia mondo, nia mondo! Tiel tie kiel tie ĉi! Ho nia mondo!
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
Ronaldo says:
La S-ro Alziro Zarur pravis, kiam diradis, ke la homo ne plene felicxos dum ekzisti ecx unu alia suferanta sur la Tero. ¨Kviete dormi¨ ne eblas, amiko.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Povreco sendube estas krimo, sed ne de la povruloj mem, sed de tiuj, kiuj kreas ĝin.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
kiom prava eldiro ...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Andy Անդի says:
Dio mia! Mi ĉiam kritikis la ekonomian situacion de mia lando (Kubo). Tamen en Kubo ni neniam vidos tion!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Estas tre normala vidaĵo en la landoj, kiuj hastis forlasi socialismon. Atentu.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Tiu infano en fizika povreco respegulas la spiritualan povrecon de niaj socioj (ne temas pri irana afero).
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
ĝuste! kaj kiom pezigas nian socian respondecon ...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
En Rusio oni kaptas tiajn infanojn kaj penas eduki ilin en specialaj vartejoj, kun mezlernejo kaj manĝaĵo. La mirindaĵo pri tio estas, ke multaj el ili preferas fuĝi al sia stranga sed kutima vivmaniero. La tragedio estas en tio, ke por iuj infanoj tia vivo iĝis kutima. Socio devas neniam fari paŭzojn en zorgado pri infanoj, ĉar ili povas alkutimiĝi al malbona por la tuta vivo.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Ne estas spirituala povreco, sed efektiva.
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
Reza replies:
kaj tiu pli ĉagrenas.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Eble ne estas demando pri la loko, sed pri la tempo.
Apokalipsaj rajdistoj ekis.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Prave, ne gravas kie okazas tia ĉagreniga afero. Gravas tio ke ne estas homa kondiĉo lasi tiom malgrandan infanon en tia mizera situacio sen ajna solidareco kaj socia respondeco. Vidu alian infanon en la foto kiu tenas la monon de sia patrino kaj mire scivoleme rigardas la surterkuŝitan povran infanon ...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Cezar: La morto, la milito, la pesto, la mensogo... kaj la kapitalismo, ĉu kun religia masko ĉu ne... la tuta tero estas difektita de tiu ĉi pesto, kiu nomiĝas kapitalismo.

Kritikanto de Cezar: Fermun vian grandan arogantan buŝon pri ideologiaj sapvezikoj kaj prefere diru al mi, kiu helpos al la infano sur la bildo, ĉu eble vi? Ni ne bezonas belajn sermojn, ni bezonas homojn, kiuj agas, kiuj efektive helpas.

Cezar: Kion respondi? Vi pravas. Nur tiu, kiu helpas al aliaj, rajtas nomi sin homo, la aliaj nomu sin babilaĉuloj.

Aliulo: ĉu vi denove provas deflankigi nin de la temo?

Cezar:.......
Posted 12 months ago. ( permalink )
rughulo says:
la temo estas povreco - kaj ghi certe fontas el ia ideologio
Posted 12 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Kiel marksisto vi devus scii, ke ĉiu povreco ekestas el la ekonomiaj rilatoj de homoj, sed tion vi ŝajne ankoraŭ ne lernis de viaj ruĝaj fratoj, ĉu? Unu afero estas tio laŭte elkrii, ke oni estas komunisto, alia afero estas kompreni la marksismon kaj lerni el ĝi la sekvan: La filozofoj nur diverse interpretis la mondon, sed plej gravas ŝanĝi ĝin.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiser edited this comment 12 months ago.
Mimi says:
...ne eblas....ne eblas!!! mi adoptus ŝin!
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
Reza says:
sed ... kun doloro veras ... kaj, veras ...
kaj ĝuste tio estas ĉagrena.
Posted 12 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Chu eble la fotosceno aperis en Usona filmo antau 50 jaroj?
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Do, ĉu ni esperu ke post 50 jaroj ne plu oni vidos tiajn scenojn reale?
Posted 12 months ago. ( permalink )
Ihorro says:
Bedaŭrinde,tiu espero estas tre febla.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Sulko says:
Mi renkontas tiajn infanojn en Beograd kaj pli da povruloj en Parizo. Mi serĉas la solvon, sed, bedaǔrinde – mi estas preskaǔ sola. La popolo opinias ke tiu problemo devas solvadi iu alia. Mi hontas, sed tio ne estas la solvo. Nur potencaj personoj povas fari ion. Fakte – ili faras, sed nur kiam propagandas sian ,,sindonemon”.

Mi estas duoninformita ke tiajn povrajn infanojn uzas fiuloj por profesia kolektado de almozo. Registaro opinias ke pli grava estas disvendo de komuna propraĵo, bankoj, financo, sportaj kaj estradaj luksoj. Iam oni organizas ,,humanismajn” okazintaĵojn, sed almozuloj daǔre restas en la stratoj. Potenculoj subtenas informilojn, precipe – televidon. Pli potencaj potenculoj, el OTAN, detruis grandegan televidan turon kaj neniigis multajn rimedojn por la vivo de popolo, precipe de la plej povraj povruloj. Novposedantoj de ekonomio forigas la amason de laboristoj el la enterprenoj kiujn faris laboristoj mem. Televido, potenca eĉ sen la turo, purigas la cerbojn de popolo, senmensigas ĝin ke provizu fari novan televid-turon, Arenon enhavantan 20 000 sidlokoj por la spektantoj, la konstruadon de la preĝejoj preskaǔ en ĉiu vilaĝo, konstruadon de ortodoksa templo, la plej alta en Eǔropo, dediĉita al princo sanktiĝinta farante monakejojn kaj preĝejojn. ,,Povruloj tamen – mortos”, sed arkitektajn stultaĵojn admiros turistoj en la estonteco – se ili ne fariĝos konsciaj.

Srbio abundas pri la riĉo de naturo, sed la popolo fuĝas el naturo, en urbojn. Ekzemple – ĉi tie estas multe da sana kaj eĉ saniga subtera akvo, sed la ĉefurbo sin provizas per trink-akvo el la riveroj Sava kaj Danubo, malgraǔ ke en tiu akvo jam estas lavitaj eǔropaj necesejoj. En la urbetoj kaj urbitaj vilaĝoj oni subteran akvon infektas per necesejoj faritaj super la subtera akvo. En la urboj preskaǔ neniu publika akvo-fonto estas pura. Ekzemple – el Aranĝelovac oni liveras puran akvon kaj mineral-akvon en la tuta mondo, sed la loĝantaro ne scias – kie enverŝi glason da pura akvo, sen tiu pakita en plasta kancero-minacanta pakaĵo.

La registaro kaj politikaj ,,partioj” luktas kontraǔ ,,blanka pesto” (fenomeno – ne naski infanojn). Kial naski, se la registaro zorgas nek pri la naskitaj?

Mia iniciativo kaj pledo estas esplorado de la eblecoj ke povruloj estu kapablitaj fari ion propramane por ilia pli bona ekzisto. Ili jam faras ion – kolektas malnovan paperon kaj aliajn ĵetitajn materialojn. Esperanto povus esti la rimedo por plibonigo de ilia vivo, sed ankaǔ ĝi ne estas kapablita por tiu rolo. Tial mi preparas la libron ,,Ludmaniera laboro” kaj la provojn de la ekzemploj de la rimedoj kaj la ilaro, precipe por kapabliĝo de infanoj – fari multajn uzeblaĵojn. Mi pledas ke ankaǔ vi provu ion. Ni estu kunaǔtoroj!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Sulko edited this comment 12 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...