Reto's articles with the keyword: irano

  • Tehrano en sango kaj pafado

    - 27 Dec 2009
    Ekde la mateno okaze "aŝura" la protestantoj profitinte tiun religian ceremonion demonstradas tra la stratoj. Laŭ la informoj kelkaj jam estas mortigitaj, multaj vunditoj kaj batitaj. Pafado aŭskultiĝas de diversaj flankoj. Bruo, pafado, sango, krio ...

  • Plezuran jaldaon! kaj pelzuran kristnaskon!

    - 21 Dec 2009
    Yalda ( Jalda ) estas la plej longa nokto en la norda hemisfero kiu okazas ĝuste je la 21-a de decembro (ĉi nokte!). De pratempo irananoj celebris ĝin kaj daŭre oni celebras ĝin. Jalda estas ne disigebla parto de irana kulturo kiu ligas irananojn kun unu la aliaj. La familianoj kunvenas, kunmanĝas kaj kun kune babiladas. La plenaĝuloj alparolas la publikon kaj oni pasigas ĝuplenan horojn por pasigi la plej longan nokton de la jaro kune ... Oni deklamas poemojn de la plej ŝataj poetoj kaj rako…

  • Forpasis ajatollaho Montazeri

    - 20 Dec 2009
    Forpasis hodiaŭ ajatollaho Montazeri . Li estis posteulo de ajatollaho Ĥomejni sed li demisis pro multaj kialoj kaj ĉefo pro ekzekutado de la reĝima kontraŭuloj dum 1988. Pri li eblas kaj indas skribi multe sed mallonge mi diru ke laŭ mi li estis respektinda homo kiu kuraĝe sin recenzis kaj ĉiam defendis la rajton de la popolo antaŭ la registaro. Li estis animpatro de la verda movado en irano kaj la plej granda subtenanto de la movado. Respekton ...

  • Kaj "La strato" atingis min ...

    - 19 Dec 2009
    Ĉi vespere elirinte de la oficejo ĉe la pordo surstrate mi rimarkis jenan 4 paĝan "subteran" ĵurnalon kies nomo estas Ĥjaban ( La strato ). La ĵurnalo apartenas al "maldekstra movado" (mi hezitas diri al puraj komunistoj). Pri ĝi en interreto mi jam antaŭe estis informita sed neniam mi vidis ĝin en presita formo. La ĵurnalo ekaperis post la anarkioj de la sangoplena balotado cele informi la publikon. Post 28 jaroj unua fojo estas ke mi repalpas iun maldekstran ĵurnalo…

  • Danclernado: M A L P E R M E S A T A !

    - 14 Dec 2009
    Laŭ la averto de la oficiala organizaĵo sub kies observo la infanĝardenoj funkcias tra irano ajna danclernado estas forte malpermesata en irano. La fanatikuloj forte kontraŭas ajnan lernadon de muziko kaj dancado en la edukada sistemo. Tio signifas ke ne nur ŝtataj infanĝardenoj ne rajtas instrui dancadon kaj muzikumadon sed ankaŭ tute privataj infanĝardenoj estas forte malpermesataj. Oni argumentas ke dancado kaj muzikumado "putrigas" la infanojn kaj anstataŭ tiuj ege bonvenatas "religiaj" le…

  • koŝmaro ...

    - 05 Dec 2009
    Kia koŝmaro por tiuj kiuj kruele batas la homojn surstrate kaj en sia propra hejmo eĉ ilia bebo ...

  • ĉi tie estas Tehrano!

    - 07 Dec 2009
    ĉi tie estas Tehrano! vidu pliajn fotojn ĉe: http://www.rahesabz.net/story/4993/#When:12:58:33Z

  • policstato en Tehrano, popola demonstrado, studenta tago!

    - 07 Dec 2009
    Ekde la mateno policanoj ĉirkaŭis la Tehranan universitaton (hodiaŭ estas studenta tago en irano!). Malgraŭ tio la studentoj antaŭe anoncis ke ili komencos la ceremoniojn je la 16-a horo la ĉirkaŭaj stratoj de Tehrano plenplenas da civitanoj kiuj intencas aliĝi al la studentaro sed la polico faris firman zonon inter la popolo kaj la universitato. Al homgrupoj la policanoj pafas gasojn kaj aere timig-intence pafadas kuglojn. Pli kruele la policanoj batas virinojn. Ekde hi…

  • stagnita interreto en la islama SUPERPOTENCA lando!

    - 05 Dec 2009
    Post morgaŭ (la 7a de decembro) estos "studenta tago" tra irano. Tiu tago ne estas "registara" , la tago apartenas al protestanta studenta movado. Ekde nun la interreto estas preskaŭ haltigita en irano. La studentaro intencas organizi grandan manifestadon kontraŭ la fraŭdanta registaro. Kiu timas de kio/u? Kiom stulte oni penas stagnigante la interreton ili sukcesos "kontroli" la aferojn. Kiom kompatindaj ili estas ... Feliĉan studentan tagon! kaj ĝis poste! (tiam kia…

  • minaco

    - 29 Nov 2009
    Mulao Nasredin iun tagon iras al vilaĝo kaj laŭte krias: "manĝigu kaj trinkigu min, malkaze mi faros samon kion mi faris kun la antaŭa vilaĝo". La vilaĝanoj ektiminte manĝigas kaj trinkigas lin. Post horo oni demandas lin: Kara mullao kion vi faris kun la homoj de la antaŭa vilaĝo? Nasredin respondas: Nu mi diris ilin manĝigu kaj trinkigu min! PS: tiu ĉi rakonto nenian rilaton havas kun ajna politika okazintaĵo!?

  • imuneco kaj limiteco

    - 29 Nov 2009
    La jena foto povas esti spegulo de la fluantaj aferoj en irana socio. Sur la publika ŝildo en iu parko la registaro propagandas pri "sinkovrado de virinoj" (Hiĝabo) skribinte: " FRATINO: Hiĝabo estas imuneco kaj ne limiteco' . Grupo da mezlernejaj knabinoj ĝuse sub la ŝildo estis fotitaj por pruvi kiom profunde efikis la lerneja ideologia islama edukado sur ili!

  • BBC, kiun mi ŝatas

    - 25 Nov 2009
    La persa BBC televidkanalo preskaŭ antaŭ 10 monatoj lanĉiĝis. Mi multe sintenis ne aĉeti satelit-pelvon por spekti ĝuste tiun TV-kanalon sed vane estis la sinteno. La okazintaĵoj de junio konvinkigis nin ankaŭ ni aliĝu al miliono da irananoj kiuj kontraŭleĝe (?!) spektas satelite elsenditajn TV-kanalojn ... Estas persa proverbo: " kato ne kaptas muson pro Dio ", jes tiu proverbo validas pri BBC sendube, sed ĉiu senpartia persono povas prijuĝi kiom neŭtrale kaj profesie oni preparas kaj dissend…

  • Reno vendata ...

    - 14 Nov 2009
    "Reno de junulo 20 jara, je O+ sangogrupo, la prezo laŭ interkonsento, tel: ktp" Tiaj anoncoj mi ne scias kiom surprizos vin sed en irano (bedaŭindege)estas tute normala. la anoncoj aperas en la ĵurnaloj, surstratoj kaj speciale ĉe la muroj de "La asocio de Renmalsanuloj Iranaj" (انجمن بیماران کلیوی ایران). Dum la islama reĝimo al ekstera mondo ŝajnigas sin "super potenculo" (kia? kiam? kiel? laŭ kiuj faktoj?) malriĉaj irananoj po 2-3 mil US-dolaroj pretas "VENDI" siajn renojn. Fi, fi al…

  • Traktado ktp

    - 07 Oct 2009
    Mi ŝatus iom skribi pri la traktado kiun oni faris pasintsemajne en la kadro de Irano kaj 5+1. La ĉefa evento estis traktado inter irano kaj usono. Mana Nejestani tre bone verkis pri la afero. Mi ŝatus scii kion oni komprenas de la verko mem sen klarigi la aferon.

  • Li meritas la pacan Nobel premion ...

    - 21 Sep 2009
    Mehdi Karubi dum pasintaj monatoj faris grandajn servojn al la demokratiema movado en Irano. Demokratio en Irano influos al regiono kie oni suferegas ĝian mankon: "mezoriento". Karubi bravege kontraŭstaris la neobservantojn de la la homaj rajtoj en Irano. Li estas kuraĝa homo al kiu multaj viktimoj turniĝas pro lia apogo al viktimoj. Li estas tiu kuraĝa homo kiu malkovris atencadon en la prizonoj iranaj ... Fiere mi subtenas lian kandidatiĝon al la paca premio de Nobel. Ni bezonas k…

  • Verda Vendredo Por IRANO: Morgaŭ ...

    - 17 Sep 2009
    La lastan vendredon de Ramadan monato en Irano, ekde antaŭ tridek jaroj oni okazigas demonstracion kontraŭ "okupintiĝo de Palestino " kaj la tagon la registaro nomas: Gods Tago Estas unua fojo ke la registaro elkore deziras la popolo ne partoprenu en la demonstracio, ĉar la protestantoj al la malbonaj okazintaĵoj dum la pasintaj tri monatoj jam decidis verdkostume aperi surstratoj de la urboj tra la lando. La registaro ne kapablas nuligi la demonstracion kaj nek ka…

  • Unu foto, milo da vortoj ...

    - 08 Sep 2009
    Ekzistas fotoj kiuj milojn da vortoj enhavas en si mem. Unu el tiaj fotoj laŭ mi estas jena foto kiun oni fotis je la 23a de junio 2009 en Tehrano, tri tagojn post la mortigo de Neda. En la foto Mir Hosejn Musavi - la prezidenta kandidato - straras inter la popolo kiuj memore al Neda - kaj ceteraj mortigintoj- kaj proteste al la fraŭdo manifestaciis en Tehrano. Multajn aferojn oni povas studi de la foto kaj jen kelkajn mi mencias: 1- Ĉiuj estas junaj 2- Viroj kaj v…

  • 77 homoj arestitaj pro fastomanĝado en Tehrano

    - 08 Sep 2009
    La vicestro de Tehrana polico en la amaskomunikada konferenco avertis ke dum 15 tagoj de "la feliĉa monato Ramadano" 77 homoj estas arestitaj pro fastomanĝado kaj pli ol 1385 fojojn la polico aludis al la civitanoj pri ilia malobservo rilate Ramadana ceremonio kaj 444 publikaj lokoj en kiuj oni fastomanĝadis ricevis policaverton ne ripeti la aferon malkaze la polico fermos la ne observantajn restoraciojn kaj manĝaĵvendejojn.

139 articles in total