La persa BBC televidkanalo preskaŭ antaŭ 10 monatoj lanĉiĝis. Mi multe sintenis ne aĉeti satelit-pelvon por spekti ĝuste tiun TV-kanalon sed vane estis la sinteno. La okazintaĵoj de junio konvinkigis nin ankaŭ ni aliĝu al miliono da irananoj kiuj kontraŭleĝe (?!) spektas satelite elsenditajn TV-kanalojn ...
Estas persa proverbo: "kato ne kaptas muson pro Dio", jes tiu proverbo validas pri BBC sendube, sed ĉiu senpartia persono povas prijuĝi kiom neŭtrale kaj profesie oni preparas kaj dissendas la programojn kaj la programeroj vere estas brile altrangaj kaj bonkvalitaj. Mi ne pentas pro 260 US dolarojn pagita al la ricevilaro! :)

PS:
Pasintsemajne la persa BBC estis premiita inter 150 profesiaj novaĵkanaloj tutmonde, pro sia bonkvaliteco kaj fidindeco.

PS 2a:

En Irano estas malpermesita spekti la satelit-TV-programojn sed laŭ la lastaj statikoj pli ol 50% de iranaj familioj jam estas spektantoj! (imagu kiom da "krimuloj" - laŭ la registaro- ekzistas en irano!)