Reza Published on December 7, 07
by Reza

Reza's blog

Browse posts
1500 kialoj por esti malliberigita en Irano!
Posted on December 24, 07
16 comments (latest 6 months ago)
Plezuraj tempoj ...
Posted on December 20, 07
4 comments (latest 7 months ago)
Antaŭ ol ...
Posted on December 15, 07
4 comments (latest 7 months ago)
"sociaj perversoj"
Posted on December 8, 07
8 comments (latest 7 months ago)
Cenzurado kiun ni travivas
11 comments (latest 7 months ago)
Dankon kara mia cenzuristo kaj prizorganto!
Posted on December 2nd, 07
34 comments (latest 7 months ago)
Demokratio
Posted on December 1st, 07
2 comments (latest 7 months ago)
Eta diferenco
Posted on November 27, 07
11 comments (latest 7 months ago)
Koŝmaro ... 1
Posted on November 26, 07
9 comments (latest 7 months ago)

Keyword tags

cenzuro
irano
ایران
سانسور

More information

This post is public
Attribution
  1. 612 visits

Cenzurado kiun ni travivas

Friday December 7, 2007 at 07:38AM

Al eksteruloj ne imageblas kian cenzuron oni travivas en irano. Mi klopodos iom priskribi la aferon espereble oni havu senteblan imagon pri la afero. Tiam kiam oni parolas pri la cenzuro ofte oni ekpensas pri politika cenzuro sed tiu fakte estas unu el la multaj en irano. Jen kategorioj de cenzuroj kiujn mi laŭ mia scio trovis en irano:

1- seksa cenzuro: ĉia specaj aferoj rilate la sekso ĝenerale estas cenzurita en irano. Tio signifas ke en televido, amaskomunikiloj neniel eblas, montri, diskuti, desegni, kanti kaj paroli pri seksaj aferoj. Amo nur meritas al la Dio kaj ĉiuj aliaj estas senvaloraj. La celo de geedziĝo estas por la kontentigo de la Dio kaj "produkto" de la sekvantuloj kaj ne plu.

2- religia cenzuro: 4 religioj estas "oficiala"j en irano: islamo, kristanismo, judismo kaj zaratuŝtismo. Malgraŭ tiu fakto ke krom tiuj nomitaj religioj ekzistas miloj kaj eĉ miliono da homoj kiuj havas aliajn religiojn kaj kredojn ili oficiale "ne ekzistas" laŭ la reĝimo en irano kaj kompreneble nenian rajton havas ne jam renomitaj. Eĉ islamo estas tiu kiun priskribas la registaro kaj ĉiuj aliaj versioj estas falsaj.

3- cenzuro de la historio: Laŭ la ideologio de la nuna regantaro nenian valoron havas antaŭ islama historio de irano kaj nur post islamaniĝo de irananoj ili havas "brilan" historion. Do oni forte cenzuras kaj kontroladas ajnan aferon tiu rilate por pli glorigi la islamon.

5- cenzuro de vivstiloj: Ĉia vivstilo krom la vivstilo de "Hizbullaho" kiu estas sur baze de la oficiala ideologio de la regantaro, estas cenzurita. Oni ne rekonas kaj nek respektas aliajn vivstilojn kiuj en fakto ekzistas ene de la socio.

6- politika cenzuro: kiel ĉiuj ideologiaj reĝimoj la politika cenzurado estas tre forta kaj se oni ne havus alireblecon al ektersistema informfonto oni jam kredus ke irano estas ununura paradizo sur la tero kaj ĉiuj aliaj estas dronitaj en malboneco kaj malfacilaĵoj kaj se ekzistas problemoj en irano ĝuste estas intence farite flanke de "la malamikoj de ISLAMO kaj irano".

La rezulto de tiaj cenzuroj memkompreneble alportas multajn problemojn ĉu sociajn ĉu psikajn kaj dum epoko en kiu la teknologio de la komunikado pli kaj pli evoluas kaj disvastiĝas, dum ne tiom vaste pli grandiĝas la kapablo de la cenzuristoj socio kiel irano iĝas kaŝema, hipokritema kaj "sub-polivivmedia".

11 Comments / add your comment?

Zlatko Tišljar - Pajo says:
Dankon por la klarigo. Mi viivs en parte cenzurita komunisma ŝtato (ideologia) kie ofte oni havis similan situacion kaj mi bone komprenas kio okazas ĉe vi. La konfliktoj kiuj pro tio ekestis kondukis al disfalo per milito kiu kaŭzis multegajn malbonojn. Mi tre esperas ke ĉe vi ne tiel okazos.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
mi pensas, ke ankaux en la frankisma Hispanio estis suficxe simile
Posted 7 months ago. ( permalink )
Anjo says:
Ankau en mia lando estis 40 jaroj dum kiuj oni povis elekti: au esti komunista, au esti kristana. Sed esti ambau ne eblis.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Sed ĉe ni ne eblas "elekto" oni "devas" esti ...
:)
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Dorota says:
Ideologia sxtato tentas multajn regantojn, ecx en demokratiaj landoj. Sed pli aux malpli frue tiaj regximoj kolapsas, disfalas. Mi spertis tion dum la lastaj antauxtempaj balotoj. Bonsxance ni rajtis elekti.
Posted 7 months ago. ( permalink )
David S pro says:
Ĝis la aĝo 20 mi vivis en la lando kun tre simila situacio, en 1979 mi forlasis ĝin, kaj fine komunista registaro disfalis tie. Ili ĉiam diras ke la vivo pliboniĝas kaj pliboniĝos plu kaj la etaj problemoj kiuj estas nun, estas pro "la malamikoj de Komunismo kaj Sovietujo"
Posted 7 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Ŝajnas ke homa tragedio rondiras ...
Posted 7 months ago. ( permalink )
David S pro replies:
Bedaŭrinde.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Tiu artikolo estas tre grava kaj interesa. Mi demandas, ĉu problemoj estos por vi en Irano, ĉar vi tion skribis.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Reza says:
En irano ĉio povas okazi!
sed mi kredas ke oni ne bone regas Esperanton :)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Pascal Blondiau pro says:
Samkiel Peter Bowing, mi esperas ke vi ne aldangxerigas mem, tion rakonte, amiko !
Tutkore mi simpatias kaj kompatas !
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.