Antaŭ 20 jaroj mi estis soldato kaj 24 monatojn militservis en la milita fronto ...
Mirakle mi travivis kaj sane finis la militservan periodon. 8 jara sen cela kaj freneza milito (ĉu ekzistas ne freneza milito?!) je la servo de potenculoj en kiu je la fino NUR perdis ĉion irana kaj iraka popolo ...
En legio kie mi servadis de 240 personoj nur restis 16 personoj inter ili ankaŭ mi, la aliaj aŭ estis mortigitaj aŭ militkaptitaj aŭ pereitaj dum la lastaj tagoj de la milito. Finfine oni kapitulacis kaj akceptis fini la plej longan militon en la 20a jarcento ...
Mi, kiel soldato antaŭ 20 jaroj ...
PS:
Militservado en Irano estas deviga kaj oni ne havas alian elekton tio signifas ke mi ne volontulis sed pasigis mian devigan taskon ...
Send a message
Search for members

Odamir says:
La popola proverbo estas tute korekta: La ĉefa malamiko de la homo estas la homo mem!
Bedaŭrinde, ni la sola plena inteligenta estulo de la planedo, estas kiu detruas sian propran domon(la planedo) kaj ankaŭ detruas si mem!!
Malgraŭ tio mi fidas ke estontece la homoj estos malpli sovaĝaj kaj la homaro estos pli paca!
Pacon kaj sanon al vi Reza!
Odamir edited this comment 16 months ago.
Felix Duesenburg says:
Fartu ili bone laŭ siaj kredoj, kaj iuj kiuj restadas kaj iuj kiuj nin forlasis. Ni laboru pro mondo kiu ne plu bezonos soldatojn.
Miaohui says:
La verketo pri via sperto rememorigis min pri usona junulo, kun kiu mi babilis angle per ICQ dum longa tempo antaŭ kelkaj jaroj. Li estas kredanto de Taoismo kaj ĉiam revis, ke li povu vojaĝi al ĉinio por viziti taoismajn templojn iutage, sed bedaŭrinde poste li sendis al mi subitan mesaĝon, ke li partoprenos la servon kiel soldato, kaj forlasos sian hejmon en la sekva tago. En la mesaĝo por adiaŭo mi petis lin sendi al mi mesaĝon tuj kiam li trovis oportunon retumi, sed ĝis nun mi ricevis neniun mesaĝon de li. Mi ĉiam timis, ke li iris al batalo kaj fariĝis torturilo de sia agresema registaro. Mi bondeziris, ke li povu sekure reveni pli frue por daŭrigi nian mesaĝadon. Eĉ se li ne plu ekzistas en tiu ĉi mondo, mi esperas, ke li naskiĝu en nova mondo, kie ne plu estas milito.
Kunar says:
Kunar edited this comment 16 months ago.
sezamo says:
Reza says:
Kunar replies:
Reza replies:
Ankaŭ mi ĝojas:)
Jasu says:
Franciskko-Brazilo says:
Estu vi (kaj ĉiuj ĉe vi)ĉiam sanaj kaj feliĉaj!
Paŭl Peeraertspro says:
Reza replies:
Tiam(tio estas antaŭ 20 jaroj)la 18 jaruloj estis aŭtomate soldataj kaj se iu ne prezentus sin al la armeo, oni perforte kaptus lin kaj eĉ punoj povus sekvi la aferon.
Se oni rezignus militservi ili ne havus rajton:
- edziĝi
- akiri pasporton
- aĉeti oficiale aŭton, domon kaj simile
- esti dungita oficiale aŭ ne oficiale
...
Kaj ĉie surstrate, inter urbaj vojoj la armeo kontrolis la homojn kaj tiuj kiuj ne havis dokumenton ke ili jam pasigis la militservadon, oni rajtis kapti ilin kaj perforte sendi al la armeo. Antaŭ ol soldatiĝi almenaŭ 5 foje mi estis kaptita pro tio ke oni ne povis kredi ke mi estas lernanto kaj ankoraŭ mi ne finis 18 jariĝon! ...
Do, ne eblis facile rifuzi soldatiĝon.
Onklo says: