Esperanto-Muzeo en Svitavy's articles with the keyword: Svitavy

  • Ke Svitavy indas je via vizito, montras profesia filmo, dublita nun al Esperanto!

    - 09 Oct 2015
    Situo de Svitavy surmape
    La urbo Svitavy, situanta en centro de Ĉeĥio, estas ekde 2011 oficiala sidejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj ekde 2008 de Esperanto-Muzeo, krom sia oficiala retejo muzeum.esperanto.cz prizorganta ankaŭ interagajn virtualajn kolektojn en tiu ĉi Ipernity-paĝo. Ke Svitavy indas je vizito ne nur pro Esperanto, vi espereble konvinkiĝos pere de jena profesie farita dekminuta filmo " Svitavy - malferma kaj movoplena urbo ", kiu estis somere 2015 dublita esperantlingve. La realigo en la studio CMS…

  • Esperantlingva Vikipedio solenis sian dekjaran naskiĝtagon en Svitavy

    - 15 Nov 2011
    Vikipedia trejnado de junuloj
    Ni ĝojas, ke ĝuste la urbo Svitavy, kie situas nia muzeo, havis la honoron gastigi internacian Vikimanion omaĝe al la dekjara jubileo de esperantlingva Vikipedio. La naskiĝtago mem estas la 6-an de novembro 2001 kaj la aranĝo omaĝe al ĝi okazis inter la 26-a kaj la 30-a de oktobro 2011, kiam en Ĉeĥio okazas aŭtunaj ferioj, kaj tial eblas lui favorprezajn studenthejmon. Renkontiĝis 33 fervoruloj pri la vikipedia projekto el entute 9 landoj ( Ĉeĥio, Slovakio, German…

  • Ni invitas vin al Muzea nokto!

    - 12 May 2011
    Interno de Esperanto-muzeo en Svitavy
    Se vi hazarde ne loĝas tro for de Svitavy aŭ koincide komence de junio planas vojaĝon al aŭ tra Ĉeĥio, akceptu nian elkoran inviton al Muzeo nokto, okazonta sabate la 4-an de junio 2011. En nia Esperanto-Muzeo vi povos vidi - krom la ĝenerale priesperanta ekspozicia parto - ankaŭ solenan inaŭguron de la ekspozicio „ Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto “. Vi povos ne nur konatiĝi kun religioj kaj spiritaj movadoj reprezentitaj en Esperanto-movado kaj vidi ties li…

  • Nova tutjara ekspozicio en nia muzeo

    - 23 Jun 2011
    parto de la nova ekspozicio
    Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto Jen la nomo de la nova tutjara ekspozicio, malfermita en Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio), kadre de la Muzea nokto la 4-an de junio 2011. Intenco de la nova ekspozicio estas prezenti al la publiko Esperanto-movadon kiel komunumom plurisman, idee malferman kaj aktive tolereman , elirantan el la filozofia koncepto de homaranismo de d-ro Zamenhof. La ĉefa devizo de la ekspozicio estas la eldiro „LA VERO ESTAS LIBRO, KIUN NENIU EL NI ANK…

  • Konciza prezento de Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio)

    - 04 Jan 2011
    muzea logo
    Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) jam plurajn jarojn klopodis starigi konstantan ekspoziciejon de Esperanta movado en Ĉeĥio. La unua lernolibro por ĉeĥoj estis eldonita jam en la jaro 1890, nur tri jarojn post apero de la unua lernolibro de D-ro Zamenhof. Historio de E-movado en nia lando estas riĉa kaj certe ni povas fieri pri ĝi. Dank' al lokaj esperantistoj, al subteno de Urba muzeo kaj galerio kaj al la urbo Svitavy ni sukcesis starigi Esperanto-muzeon en impona historia konstruaĵo en Svitavy…