Bernardo's articles with the keyword: vjetnama

  • Goliato el Vjetnamio

    - 13 May 2009
    En Berlino vivas multaj homoj el Vjetnamio. Ili eklaboris en iama GDR kiel kontrakt-laboristoj. Post la unuiĝo kun okcidenta Germanio en 1990 granda grupo restis en la lando. La restoracio plej proksima al mia laborejo kaj plej ofte vizitada de mi estas vjetnama (apud ĉina kaj tajlanda). Se mi bezonas ion por la ĉiutaga mastrumado, kiel inkandeska lampo aŭ ŝraŭboj ktp., mi iras al la "vjetnamano", stratangula vendejo, kie oni trovas ĉion imageblan - kaj multajn aĵojn eĉ ne imageblajn. Sufiĉaj kialoj do, foje iom rakonti pri la Granda Vortaro Vjetnam-Esperanta de sinjoro Nguyeân Minh Kín (1914-2002), aperinta en 1999 en Hanojo en amplekso de pli ol 1400 paĝoj en formato de 24 cm ...