All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • Sobpelado de brutaro (Almabtrieb)

    St. Anton am Arlberg, Tirolo
    Mia plej ŝatata ret-filmeto de la semajno venas el Tirolo en Aŭstrio ...

  • Kio estas ankoraŭ direnda

    Estas tiom da sciindaj Esperanto-aktivecoj, pri kiuj mi volis blogi, ke mi simple ne povas postsekvi. Pro tio jen konciza inform-pelmelo pri tio kaj jeno ...

  • Festo de l' ĉerizaj floroj

    La japan-devenan feston de l' ĉerizaj floroj la japana komunumo de Berlino festas kune kun ĉinoj kaj koreanoj en parko nomita "Ĝardenoj de l' Mondo". Agrabla orientazia komenciĝo de printempo ...

  • Preskaŭ 300 Esperanto-afiŝoj ĉe Flickr

    Reage al la blogero " Montoj de historiaj bildoj " sinjoro Roland Rotsaert en privata mesaĝo atentigis, ke la flandroj krome fotis preskaŭ 300 Esperanto-afiŝojn el la kolekto en Kortrijk ...

  • Pass ma uff, Keule!

    Post kiam vi decidis pri adekvata tranokt-ebleco dum Komuna Esperanto-Kongreso pentekoste 2012 en Berlino, estas tempo lerni kelkajn bazajn vortojn kaj frazojn en la berlina dialekto por gaje postvivi la berlinanojn. Venu kun mi en la subetaĝo de la germana lingvo ...

  • Kie tranokti dum Pentekosto en Berlino?

    Ĉar vi ĉiuj ja certe planas partopreni la Komunan Esperanto-Kongreson ( KEK ) dum Pentekosto en Berlino, ekestas la demando, kie tranokti. Jen kelkaj proponoj ne menciitaj en la oficiala programo ...

  • Literatura Mondo legebla en Interreto

    Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...

  • Laŭtema vortaro itala-esperanta

    Amuza Dizionario Metodico Italiano-Esperanto de la itala pioniro Aĥilo Tellini (1866-1938) troviĝas en la jarkolekto 1925 de Itala Esperanta Revuo. Venu kun mi al la flughaveno ...

  • Nove aperis ĉe Iltis

    Jen ses novaĵoj okaze de la "Tago de la Esperanto-Libro" (15-a de decembro) de la eldonejo Iltis : Pri Kalocsay, EKRELO (revolucia literaturo), Volapuko kaj la Zamenhof-infanoj Adam kaj Sophie. Agrablan legadon.

  • Twitter 15/12 (Unua parto)

    Temas pri tutpreta materialo por la Twitter-agado de la 15a de decembro 2010 : http://groups.google.com/group/twitter_agado?hl=eo Tiu ĉi listo de proponoj konsistas el tri paĝoj : 1a parto : http://www.ipernity.com/blog/32119/290922 2a parto : http://www.ipernity.com/blog/32119/292390 3a parto : http://www.ipernity.com/blog/32119/292826 Alilingvaj listoj de proponoj : En la portugala (brazila) : Frazoj en la portugala por meti en Twitter Eblas ne nur libere ĉerpi pepaĵojn en ili sed proponi pliajn en Esperanto kaj en lingvoj konataj de la proponant(in)o. Tradukoj estas bonvenaj en laŭeble plej multajn lingvojn kun maksimume 140 signoj kaj spacoj. Ĉar retejaj aŭ blogaj adresoj estas ofte tro longaj, mi uzis mallongigitajn adresojn. Ekzistas retejoj kiuj ebligas tion i.a. http://minilien.fr Por esti certa ke la vorto Esperanto estu enkalkulita, ĝi devas aperi kun la signo diezo antaŭe : #Esperanto. Ne tro gravas ĉu oni skribas #Esperanto aŭ #esperanto sed gravas ke la signo kaj la vorto Esperanto estu kune kaj izolitaj de aliaj signoj aŭ vortoj. Se necesas aldoni la akuzativon al #Esperanto , ĝi aperu post blanka interspaco : #Esperanto n En la franca aŭ aliaj, lingvoj, se necesas apostrofo antaŭe, pli bone estas skribi , ekz. : L' #Esperanto La ĉi postaj mesaĝetoj ("pepaĵoj") estas facile enŝôveblaj en la fenestreton de Twitter. Depende de sia lerteco, oni povas sendi de 3 ĝis 5 en minuto. Sufiĉas elekti la koncernan parton kaj glitigi ĝin en la fenestreton de Twitter kaj sendi...

  • Als ob alles von mir abhinge

    Der Australier Trevor Steele (1940) ist einer der bedeutendsten zeitgenössischen Autoren, die auf Esperanto schreiben. Am 24. September stellt er seine beiden Romane über Deutschland in Berlin vor.

  • La francaj kluzistoj strikas ...

    ... kaj boato Esperanto el Berlino estas blokita en Montceau-les-Mines (Burgonjo, departemento Saono kaj Luaro apud la Centra Kanalo ). Tempo do, por viziti surlokan rok-koncerton kaj defileon de historiaj aŭtoj.

  • Somere survoje en fola urbo

    Ĉu jam fin-planita via somero? Se ne, kial ne kelkajn tagojn al Berlino? Naŭ ret-filmoj bone peras la etoson. Bonvenon en gaje fola urbo (kun vigla Esperanto-vivo, eĉ).

  • L' "ESPERANTO" ... BIENTÔT EN FRANCE !

    Parti de Berlin, en escale à Namur... l' "Espéranto" poursuit son périple qui doit le mener vers le sud de la France. A son bord, notre ami d'Ipernity ; Roland avec son épouse Gabriella... Une belle initiative pour faire connaître l' espéranto tout en parcourant les voies fluviales à travers l'Europe. BON VOYAGE !!! (Article paru ce jour sur Actu24).

  • Esperanto atingas Ardenojn

    La motor-boato "Esperanto" forlasis Berlinon je la 1-a de majo direkte al suda Francio. Tra Nederlando kaj Belgio ĝi nun atingis Lieĝon, sed - ho ve - la kluzoj en la ardena montaro estas fermitaj. Akompanu kapitaninon Gabi kaj help-mariston Rolando tra Mozo en Marnon al Parizo.

  • Sinjor' trumpisto de l' kafej' - Berlino svingas

    Al la laŭaserte "Oraj Dudekaj" jaroj de Berlino nepre apartenas la muzik-stilo svingo. Registritaj per malnovega tekniko sur t.n. ŝelak-diskoj por gramofonoj, la kantoj dum jardekoj nur pene estis akireblaj. Tre bela kompakt-disko kompilas la 20 plej belajn - en son-kvalito pli bona ol la originala ...

  • Intima rigardo al Berlino

    Se vi interesiĝas pri Berlino for de la amas-turistaj vojoj, vi eble ŝatos la foje surprizajn, intimajn, nekutimajn fotojn de Lichtmorgen ("luma mateno"), kiu eltiklas detalojn de ejoj, kie mi jam centfoje senatente preterpasis. Plurfoje jam la fotoj de Lichtmorgen sukcesis atingi la enirpaĝon de Ipernity .

  • Lapenna en bankalsono: Dokumenta Esperanto-Centro

    Per nepre rekomendinda kaj modela iniciativo Josep Pleadin el Kroatio riĉigas nin: Dokumenta Esperanto-Centro , kroata nacia Esperanto-arkivo. Sed ĝia valora enhavo vaste transpasas la limon de la nur tiulanda Esperanto-historio.