La enhavon vi trovas tie ĉi. Komenciĝas per "Jen Berlino" - certe iom ironia okulumado de la rekompilintoj, ĉar la tuta teksto estas jena:
- Das ist Berlin, die ewig junge Stadt,
- das ist Berlin, die Stadt, die meine Liebe hat.
- Genau im Mittelpunkt der Welt
- hat sie der Herrgott hingestellt.
- Du mein Berlin, Du Perle an der Spree,
- wer Dich erlebt, der sagt Dir nie adieu,
- denn Deinem Zauber kann man niemals mehr entfliehn,
- Du mein Berlin, Berlin, Berlin.
Kio en tipe berlina "grandurba" tromemfido signifas pli / malpli:
"Jen Berlino, la ĉiam juna urbo / jen Berlino, la urbo de mia amo / Rekte en la centron de la mondo / la bona Dio metis ĝin.
Vi mia Berlino, Vi perlo ĉe la [rivero] Spree, / kiu spertas vin, neniam diros adiaŭ al vi, / ĉar vian sorĉon oni neniam plu povos fuĝi, / Vi mia Berlino, Berlino, Berlino,"
Min interesus, ĉu tiu teksteto jam en la Vajmara Respubliko estis sentita kiel mem-ironio. Sed ĉiukaze ja gravas la muziko, ritmo, danco kaj ne la vortoj, eĉ se ili ĝenerale estas amuzaj. Jen "Ek, dancu kun mi svingon":
- Komm tanz mit mir Swingtime
- mein Darling beim Swingtime
- Da sagst Du zu mir
- "Ick liebe Dir".
- Und nach diesem Swingtime
- da gehn wir beschwingt heim.
- Dann küsse ick Dir
- and you kiss mir
Proksimume: "Ek, dancu kun mi svingon / karulino dum svingo-dancado / vi diras al mi / mi amas vin. // Kaj post tiu svingo / ne gaje iros hejmen / tiam mi kisos vin / kaj vi kisos min." La amuzaĵo estas, ke ŝi parolas la berlinan dialekton dirante "ick" anstataŭ la ĝusta "ich". Kaj li estas tiel ravita de la kiso, ke li diras ĝin en la angla - sed same miksas ĝin kun la loka dialekto ("mir" anstataŭ ĝuste "mich").
Nu, kaj tiel gaje fole, senhonte viv-ĝojante dum pliaj 18 kantoj ("Tante Jutta aus Kalkutta / hat nicht's zu befehlen / sie will uns die Laune stehlen / lass sie meckern und krakelen.").
Kiel lasta ekzemplo "La sinjor' trumpisto de l' kafej' ":
Der Herr Trompeter vom Café / der bläst sogar das hohe C / und ringsherum wird alles stumm im Rund / Ein jedes Mädchen gleich erbebt / wenn er nur die Trompete hebt, / und jede hört sofort betört ihm zu. /
Doch hat bisher er keiner sein Herz geschenkt / weil er an der Trompete allzu sehr hängt./ Und schließt um ein Uhr das Café / sagt der Herr Trompeter auch adé / und schmettert noch einmal das hohe C
Ĉu mi jam diris, ke ĉefe kaj precipe temas pri tutsimple tre tre bonaj muzikistoj hodiaŭ preskaŭ komplete forgesitaj? Se vi ne kredas aŭskultu la trumpeton ludante la altan C.
Produktis la kompakt-diskon Kakadu Records e.V., nekomerca asocio de ŝatantoj de muziko el la ŝelak-epoko, iuspecaj hobiaj muzik-arkeologoj. Gratulon al ili!
Berlino svingas ...
Nun Berlino ree estas tiel malferma kiel la Berlino de la dudekaj jaroj, kiuj estas nomataj la oraj, sed oraj ankaŭ tiuj tempoj estis nur por malmultaj, ĉar amaso da proletoj suferis sub la tiama respubliko de Vajmar, ĉar spite al ĉiuj grandaj liberecoj de la kulturo ekzistis plu senpardona klasbatalo, kiu kondukis al tio, ke multaj homoj estis sen laboro kaj sen mono. Por tiuj, kiuj malsatis granda gvidanto, kiu kondukos ilin el malsato kaj ekonomia stagno, estis pli alloga ol certa partiĉefo Thälmann, kiu tro evidente estis nur marioneto de la bolŝervistoj en Ruslando. Ankaŭ lia partio, la komunista en Germanio tro subtaksis la fascinon, kiu eliris de la frenezulo kun la malsimpatia kriĉanta voĉo, kaj tio, kiel ĉiu scias, fine kondukis al katastrofo, al plia mondmilito kun kvindek kvin milionoj da mortigitoj.
La naziuloj malpermesis la muzikon de la negroj, kiel ili nomis la ĵazon, ili oficiale ne ŝatis la ĵazon, kiu validis kiel frivola. Sed certe ankaŭ elstaraj naziuloj aŭdis hejme sekrete la menciitajn ŝelaksondiskojn kun la nova muziko el Usono: Mi ne mirus, se eĉ Hitler mem estis tamen sekreta adoranto de tia muziko, ĉar estas konate, ke li havis feblon por usona kulturo, precipe por mikimaŭzaj filmoj, kiujn la naziuloj malpermesis en Germanio.
Sign-in to write a comment.