Unua akto

Ĉambro sen iaj specialaĵoj, burĝe meblita kun renesanca bufedo en la fono, manĝeja tablo kaj seĝoj en angulo, la fenestroj fermitaj [...] eliro de ŝtuparo, de kiu oni supozas, ke ĝi venas de malsupra ĉambro [...] La scenejo estas senhoma, eĉ antaŭ kaj dum la malfermo de la kurteno. ... de malsupre ekaŭdiĝas voĉoj.

Voĉo de la Patro urĝanta: Ek, Anna, rapide ... nur plu kvin ŝtupoj oni aŭdas ŝtumblon poste krion. Mi ja diris al vi ne meti la manon tien, kien mi metas miajn piedojn, Zenobia ... vi ĉiuj estas maldisciplinaj, estas via kulpo ...

Voĉo de Zenobia ekkoleranta: Kial estas ĉiam vi kiu iras kiel unua?

Voĉo de la Patro hororigita: Silentu ...

Oni aŭdas de ekstere hororan bruon, kies naturo restas ankoraŭ definenda. Malalta, alrulanta, superita de tranĉaj batoj.

Voĉo de Zenobia (trankvile): Mi timas ...

Voĉo de la Patro: Rapide ... lastan penon! ...

Li aperas en la ĉambro, kun ilar-kesto kaj bretoj. Li falas, reekstaras kaj ĉirkaŭrigardas. Intertempe aperas la resto de la familio: Zenobia, la filino ...; Anna, la Patrino ... Fine venas la servistino, kiu nomiĝas Plumpulin; ĉiuj portas aron da paketoj kaj kofroj. En angulo jam staras la Ŝmürc' (la dolor-kotulo). Ĝi estas bandaĝita je la tuta korpo kaj vestita per ĉifonoj. Unu brakon ĝi havas en skarpo kaj tenas bastonon en la alia. Ĝi lamas kaj sangas, estas malbelege ĝin rigardi. Ĝi retiriĝas en sia angulo.

Patro: Ni preskaŭ alvenis, infanoj. Lastan ekmovon.

La bruo denove aŭdiĝas en la strato, t.e. de trans la fenestroj. Zenobia snufas.

Patrino: Mia kara, retrovu vin. Ŝi volas karesi sian filinon, sed la Patro haltigas ŝin.

Patro: Anna! Rapide helpu al mi. Jen la plej urĝa nun. Li hastas al la malsuprenira parto de la ŝtuparo kaj komencas bari la trairejon per bretoj; ŝi rapidas helpi lin; preterpasante ŝi ekvidas la Ŝmürc', staras senmove, malafable rigardas ĝin, levas la ŝultrojn.

Patro: Tenu la breton, mi serĉos najlon. Li fosas en sia ilar-kesto kaj trovas najlon. Fakte mi devus preni ŝraŭbon, sed tio kaŭzus aron da problemoj.

Patrino: Kial tio?

Patro: Unue mi ne havas ŝraŭbojn. Due mi ne havas ŝraŭbilon. Trie mi ne scias en kiun direkton oni turnas ŝraŭbon.

Patrino: Tiel kompreneble ... ŝi montras al li malĝuste.

Patro: Ne, tiel-ĉi, kompreneble. Li montras al ŝi ĝuste - la bruo en la strato plifortiĝas, Zenobia ploregas furioze.

Zenobia: Ek, faru do rapide!

Patro: Kie mi havas mian kapon ... kaj vi babiligas min. Li najlas.

Patrino: Kiel, mi babiligas vin?

Patro: Ni ne volas kvereli, mia karulino. Li sin ĵetas al ŝi kaj ŝin fervore ĉirkaŭbrakumas. Ha, kiel vi inspiras min ... Li revenas al siaj bretoj.

Zenobia: Mi malsatas.

Patrino: Plumpulin, donu ion por manĝi al la eta. Intertempe la servistino vigle okupiĝis per ordigado tamen atente evitis alproksimiĝi al la Ŝmürc'.

Plumpulin: Jes, sinjorino. Al Zenobia: Ĉu vi volas ovojn, lakton, gratenaĵon, poriĝon, ĉokoladon, kafon, pantranĉaĵon, aprikosan marmeladon, vinberojn, fruktojn, legomojn?

Zenobia: Ne, mi volas manĝi.

Plumpulin: Bone. Donas al ŝi skatolon da biskvitoj. Do, manĝu, se vi ne volas havi ion. Ŝi denove preterpasas la Ŝmürc', tamen videble evit-iras ĉirkaŭ ĝi. [...]



Dua akto

Ŝanĝita scenejo. Alia ĉambro, ankoraŭ pli mizera, mansarda. La samaj eroj [...]

Dum la malfermo de la kurteno Zenobia kuŝas. Plumpulin sidas sur ŝia lit-rando, malnodas malnovan trikitan jakon kaj faras bulon per la lano.

Kiel en la antaŭa ĉambro ankaŭ ĉi tie ekzistas ŝtuparo, tamen pli mallarĝa kaj pli kaduka.

Zenobia: Kiu tago estas hodiaŭ?

Plumpulin: Lundo, sabato, mardo, ĵaŭdo, pasko, kristnasko, dimanĉo antaŭ, dimanĉo de, dimanĉo post kristnasko aŭ tute neniu dimanĉo kaj eĉ pentekosto.

Zenobia: Tion mi ankaŭ pensis. La tempo malbone pasas.

Plumpulin: Ĝi ne havas spacon.

Zenobia: Ĉu estas tro da homoj aŭ tro da kio? Kio malhelpas la tempon pasi? Cetere, kiel kaj kie ĝi pasas? Tra kudril-trueto? Trans la strato?

Plumpulin: Ĝi venas kaj iras foje tie, foje tie ĉi.

Zenobia: Tiel longe kiel ili ne ĉeestas, donu al li glason da akvo.

Plumbulin rigardas ŝin, malferme: Kion?

Zenobino montras per la mentono al la Ŝmürc': Donu al li glason da akvo [...]

[...]

Patrino penseme: Kiu do povus diri tion?

Patro: Daŭrigu plekti la fadenon, kraĉu vi nun en la lingvo-funelon ...

Patrino: Mi, miaflanke, embarasata kaj ruĝiĝanta, kvankam verdire mi sciis, ĉar miaj gepatroj estis modernaj homoj, pri kio temus kaj ke tiu sentaŭgulo, unufoje sola kun mi, ne ĉesus, ĝis kiam li surgrimpus min. Ĉirkaŭita de miaj honoraj fraŭlinoj mi babilis pri tio kaj jeno, kaj pri la plej diversaj temoj, ĉar la fianĉino de la tago pensas nur pri eta aĵo, sed la socio rifuzas, ke la etan aĵon oni nomas, antaŭ ol oni sentis ĝin, krom ĉe la primitivaj popoloj, kiuj estas tre kompatindaj, tiuj malfeliĉaj. La Patro revenas de la Ŝmürc', kiun li batis. Leo, daŭrigu vi, la elvoko de la bildo larcigas min. Ili daŭrigas danci specon de baleto tiel aktorante la tutan geedzigan tagon.

Patro: Mi bolis, mia sango bobelis, kaj se la sango bobelas, embolio ne estas fora. La Patrino iras bati la Ŝmürcon. Pro tio mi diras al mia kuzo Trabano, kiu baldaŭ finus siajn medicinajn studojn: "Ĉu vi ne pensas, ke flebotomio bonfartigus min?" Li rideksplodis. Li rideksplodas. Li tiom ridis, ke mi ... ankaŭ mi ekridis. Li iras al la Ŝmürc' kaj puŝas ĝin. Ne fakte, estis tre amuza. Li haltas kaj parolas tre plate. Ha, oni bonege amuziĝis dum tiu tago.

Patrino: Mi havis dudekdu jarojn.

Patro: La ceremonion mi nur trakuras. Li mimas. Ĉu vi volas edzinigi tiun ravan etan blondulinon? Kaj kiom, sinjoro urbestro! Kion vi farus mialoke? Mi, diris la urbestro, mi estas pederasto. Li batas la femurojn. Tio estis la pinto. La urbestro estis pederasto. [...]

[...]



Tria akto

Pli malgranda ĉambro ol la pli fruaj. Mansardo. Vera brile blua fenestro; oni havas la impreson, ke ĝi estas tre alta. Blokita porto, eliro de ŝtuparo, de kie la patro aperos. [...]

Patro returniĝas kaj krias: La flavan sakon ... Nepre ne forgesu la flavan sakon, Anna, la legom-muelilo enestas ... [...] Anna! Anna! Venu do! Rapidiĝu, eku do ... Donu al mi la flavan sakon. [...]

La lumo komencas formigri de la fenestro, ĝi lumigas Ŝmürcon, kiu staras en la angulo de la ĉambro. Martelon enmane, najlojn enbuŝe, la Patro febreske finbarikadas la falpordon parolante dishakitan monologon. Post dudek jaroj da geedziĝo ... forlasi edzon tielmaniere ... La inoj ja estas nekredeblaj ... [...] Li ekstaras, ekzamenas la ĉambron per la okuloj [...] Tie ja estas fenestro, kiu lasas sufiĉe da spaco al viro de normala korpulento ... Li iras al la fenestro kaj permesas al li, li rigardas en la profundon, turniĝas, reiras kraki la kolon sur la paviemento, se li falas de alto de 29 metroj kaj iuj onoj. Li revenas al la fenestro. Tie estas malgranda balkono, sur kiu eblas, se oni timas, ke mankus distro, kiel tamen ne estas, kreskigi florojn en potoj: geranioj, latiroj, vicioj, konvolvuloj, tropeoloj, kaprifolioj, rozalteoj. Li interrompas sin. [...]

La Ŝmürc' sinkas teren laŭlonge de la vando, kie ĝi staris, evidente morta. Oni aŭdas frapon ĉe la pordo. La Patro ekstaras. Finkalkulo? Mi ne devas doni finkalkulon ... Mi ĉiam estis sola. La frapado iĝas pli insista, li alproksimiĝas al la fenestro, malrapide malheliĝas. La kaprifolio, ĝi ne estas komparebla al la konvolvulo ... la konvolvulo, ĝi estas freŝa, natura. Akcentita frapado, li hastas al la fenestro, grimpas super la kadro. Mi ĉiam estis sola ... en la polvo de la pasinteco mi nenion distingas, li ŝanceliĝas, siaj piedoj forglitas, li kroĉiĝas al la fenestro ĝi kovras la homojn kiel tegaĵo ... kiel mebloj ... Estis mebloj ... nur estis mebloj. La frapado ĉesis, la bruo subite eksonas, treege proksime; li serĉpalpas blinde, serĉas tenaĵon por sia piedo Mi ne sciis ... Pardonu ... Li glitas kaj falas, kriante Mi ne sciis ... La bruo plenigas la scenejon - plena malhelo - kaj eble la pordo malfermiĝas kaj svagaj ombraj siluetoj paŝas en la malhelon, multaj Ŝmürcoj ...

Kurteno