All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • LA AŬTUNAJ MUŜOJ - Irène Némirovsky (11)

    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la sepan ĉapitron de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca novelo "Les Mouches d'Automne" de Irène Némirovsky. Mi deziras al vi tre agrablan legadon! Mi ŝuldas multajn dankojn al IVAR, ANJO kaj DOROTA pro ilia valoregaj rimarkoj, kaj al NOĈJO pro la amika apogo.

  • LA FANTOMO DE L' OPEREJO (65)

    La spektaklejo de l' Operejo Garnier
    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Jen la fina parto de la dekkvina ĉapitro de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis por via plezuro. Mi esperas, ke plaĉos al vi la rakonto, malgraŭ ties strangaĵoj! Agrablan legadon! Por malkovri la unuan parton de tiu fama franca romano: www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Mi kore dankas al IVAR, GINETTE kaj KATRINO pro ilia amika helpo!

  • etgenta protesto kontraŭ la imperiego Mis-kroz-oft

    La marioj, ruslanda finnougra gento, publikleteris en 2008 al Bill Gates. Ili protestis kontraŭ la neeblo (kaj neebligo) skribi en sia lingvo sub Vindozo. La marioj uzas cirilan alfabeton kun 5 kromliteroj. Pro tio skribado sub Vindozo iĝis torturaĉo. Ili produktis multajn tiparojn, kiuj tamen ne aspektas ĝuste surekrane. La solsole uzebla restas Mari-Time-Roman, kiun la marioj taksas kiel ghetto-on, al kiu Mikrosofto kondamnis ilin. La letero diras jenon: vi forlasas vian entreprenegon…

  • Paĝaro en Esperanto

    Temas pri la paĝaro kiun oni malkovrigis al mi antaŭnelonge: www.kristana-misio-en-esperanto.si/ Troveblas kelkaj vere legindaj verkoj. La kontakto kaj kreado de la persona konto ankoraŭ ne funkcias.

  • Trapasu la novan KER-ekzamenon de UEA!

    Ni kun ĝojo informas vin, ke en 2009 jam 102 personoj trapasis sukcese la novtipajn KER-ekzamenojn de UEA-ITK. Bv. vidi la laŭlandan statiskitokon ĉi-sube: http://www.edukado.net/pagina/Novaĵoj/22423//#22780 La plej prokisma ekzamensesio okazos la 29an de decembro , en tri lokoj, dum NR, IF kaj JES en Germanio kaj Pollando. Ni nun pretigas la ekzamenkalendaron por la sekva jaro. Organizantoj de Esperanto-programoj bv. vidi la indikitajn datojn kaj kontakti Katalin Kováts se ili volas…

  • TRADUKO de "LA LETEROJ EL MIA MUELEJO" (Alphonse DAUDET)

    Elkore kaj denove mi invitas vin legi la mirindan tradukon de pluraj el la "Leteroj el mia Muelejo" farita de nia amiko Noel LECOMTE. Mi certe ne estas spertulo pri esperanto, tamen kiam mi legas la tradukon de Noel oni vere retrovas la ravitan agordon de tiu ĉi majstroverko de la franca literaturo. La traduko de Noel ege respektas la originalan stilon de la verkisto kaj eĉ klarigas plurajn vortojn, kiujn nefranca leganto ne povus kompreni. Jen la ligilo de lia blogo, kie vi eltrovos…

  • NI HELPU AL EDUKADO.NET KAJ KATALYN KOVATS

    Ekde la 22an de majo, nia Amikino (ĉe Ipernity) KATALYN KOVATS ekis kampanjon por savi la retejon EDUKADO.NET, kies ŝi estas la redaktorino. Jen retletero, kiun mi ĵus ricevis... DANKEGON pro via helpo!

  • REZULTOJ DE LA EŬROPA BALOTO POR "EŬROPO-DEMOKRATIO-ESPERANTO"

    Dum la eŭropa baloto de 2004, nur Francio prezentis liston por EDE. Ĉijare, du landoj el la 27 de la Eŭropa Unio prezentis listojn por konatigi Esperanton kaj propozi la verdan lingvon kiel komunikilo: Germanio kaj Francio . Ne estas facile eltrovi la rezulojn de "etaj listoj"... Jen finfine ili estas:

  • NI HELPU KONATIGI "KANZONAMIKARO"-N... (Esperantistaj kantistoj)

    Jam multaj gravaj artistoj ĉeestas ĉe "Ipernity" kaj havas sian propran paĝaron... Bedaŭrinde, ankoraŭ ne ĉiuj el ili konas nian retejon... same kiel multaj esperantistoj... Mi invitas vin viziti la paĝaron kaj la blogon de KANZONAMIKARO...

  • NIA KOMUNA E-LIBREJO... NOVA ALDONO... BV ALŜUTI ...

    Karaj geamikoj kaj samideanoj... Vi eble jam scias, ke la e-librejo de Franko Luin ne plu ekzistas rete... Feliĉe, mia amiko Zhang Xuesong kaj mi elŝutis la tutan e-librejon antaŭ gxia malapero... Ne hezitu do! Tiu-ĉi librejo estas VIA librejo... Tiu-ĉi trezoro estas VIA trezoro... Bonvolu helpi min kaj Zhang ...Ĉi-tiuj e-libroj estas komunaj havoj de ĉiuj la esperantistoj! ... Ni savu do kune nian komunan havon!!! Do BV alŝuti ilin kaj disvastigu ilin!!! http://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911 http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album

  • Ĉu vi ŝatas BILDSTRIOJN en ESPERANTO? ...

    Mi invitas vin viziti la tre bonan blogon de kelkaj junuloj ... Ili certe meritas niajn kuraĝigojn!!! Eble vi jam konas en Ipernitio la blogojn de Brigitte Monfort, Saŝa (Spiritistino) kaj Annuŝka... tri el la farintoj! Certe la traduko al la franca ne estas ĉiam bona, sed mi tre volonte helpos ilin (jam farita por kelkaj desegnaĵoj)...

  • TRADUKO de la kanzono "Le Plat Pays" en ESPERANTO

    Mi provis traduki la famkonatan kanzonon de Jacques Brel "Le Plat Pays"... Malfacila laboro... eĉ pretendema por komencinto kiel mi... Bonvolu pardoni miajn erarojn kaj mallertaĵojn... Ĉar mi estas nek naturdotita poeto nek sperta esperantisto, mi tradukis preskaŭ "vorto por vorto" sen rimoj kaj sen versfaradaj reguloj, sed mi tamen provis respekti la ritmon de la mirinda kanto... Anticipe mi dankegas vin pro viajn korektadojn kaj konsilojn ĉar mi deziras plibonigi mian scipovon en esperanto.

  • Bonaj memoraĵoj.... FESTO 2007

    Artistoj videblaj : Inicialoj DC, La Pafklik, JoMo kaj Kim, Esperanto de Lu xe, Tifaine kaj Zhou-Mack kaj la Fabo, Martin.... Fona muziko : "Pli libera" de Strika Tango (Alejandro Cossavella) disko disponebla ĉe vinilkosmo.com

  • Esperanto-parolantoj: 1000 aktivuloj atingitaj

    Ipernity havas iom pli ol 1200 Esperanto-uzantojn inter kiuj 1000 aktivaj. Iom pri la historio de Esperanto en ipernity vi legos ĉi-sube:

  • Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (H-O)

    Jen la dua parto de la membro-etikedoj pri Esperanto-parolantoj en Ipernity. Se vi ne deziras esti en la listo, bv. averti min, kaj mi tuj forigos vian nomon. Noto: Tiu ĉi listo nun estas tute malaktuala. Pli aktualajn ciferojn vi trovos tie: www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/24925