All articles concerning Tom Nylund

Photos | Docs | Articles
    
  • MAJSTRA HIPOKRITECO TRA LA RINGOJ

    La Olimpiaj ludoj (kialaĉe oni nomas ilin -ikaj?) montris la hipokritecon de la nuna okcidenta mondo. Oni aŭdis kelkajn skandalojn. Iu grekino malestime nomis siajn malhelhaŭtajn konkurantojn, iu alia, pli precize ties koramiko aperigis ion similan en la reto, kaj la novaĵoj ĉirkaŭiris tra la komunikiloj ktp. Tamen kiam la teamo de Libano rifuzis trejniĝi en la sama ejo kaj samtempe kun la israela teamo, neniu rimarkis, nek rimarkigis tion. Alikaze punebla kaj punenda, la fremdulmalamo ĉi-ka…

  • 92 jaraĝa pirato

    Li rabkopias diskojn kun filmoj kaj dissendas ilin al usonaj soldatoj servantaj diversloke. Li neniam produktis ilin, sed nur aĉetas jam rabkopiitajn diskojn kaj plumultobligas ilin. Po kelkcentoj tage. tinyurl.com/bthvln2

  • NILS HOLGERSSON KAJ LA CENZURO

    Mi estas leganta la romanon en la bonega Esperanta traduko de Sten Johanson, sed foje enrigardas alilingvajn tradukojn. Ĉemane mi havas la anglan, la germanan kaj la rusan. Ĉi-lasta estas altaŭgigita al la kondiĉoj de la traduktempo. En la originalo, romankomence, la gepatroj de la knabo foriras al la preĝejo kaj taskas al la filo tralegi la predikon en la libro. En la rusa traduko la gepatroj forrapidas al la foiro kaj ordonas al la filo pretigi la hejmtaskon... Tre imagoriĉa ŝanĝo, ĉu…

  • FORPASIS GRANDA HOMO

    Vaclav Havel eliris el la malliberejo en 1989 kaj samjare estis elektita ŝtatprezidanto. En la "jamaj kaj delongaj" demokratioj multaj regantoj trairas la saman vojon inversdirekte.

  • LA BALDAŬA FINO DE ALIA KOLONELO

    Temas pri Putin, kiel vi eble jam divenis. Jes ja, ankaŭ li estas kolonelo, ĉar havante tiun militistan gradon li forlasis la servon ĉe KGB. Dum la falsigota balotado okazos pluaj protestoj, li uzos la forton kontraŭ la popolo. La granda fino komenciĝos. Kiel dispeciĝis Sovetio, same dispeciĝos Ruslando. Ĉar ambaŭ suferis de la samsama malsano, kaj oni kuracas ambaŭ per la samaj kuraciloj.

  • TUTA TAGO EN SVISLANDO

    Jes, la libereco senteblas. Mi flaris ĝin kaj sentis surhaŭte. La kruroj kaj la piedoj volis danceti. La foresto de la haladzo de EU estas tre utila por la sano kaj sentoj. Mi atingis trajne belegan havenurbeton Lindau kaj tie enŝipiĝis. Feliĉe mi havis du horojn por trarigardi la urbeton. Ĝi estas ĉarma. Vera pupodomo. La urbo Rorschach trans la lago estas ankaŭ ĉarma. Oni vidas la netuŝitecon de la svisaj urboj: meze staras antikvaj konstruaĵoj, kaj ilin ĉirkaŭas la domaro de la komenc…

  • -us modo

    Ĉi tie povus aperi via reklamo. Kaj ĉi tie devus aperi miaj ne ĉiom politike korektaj rimarkoj pri tio, kio okazas en Londono.

  • NORVEGAJ LECIONOJ (kiu pretus lerni ion ajn?)

    Mi legas multajn blogojn kaj okulatestaĵojn por kompreni, kio okazis en Norvegujo. En la pactrankvila lando, kie okazas ne pli ol 30 murdoj jare... Kio gvidis la murdiston? En Usono ja ekzistas civitanaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la federa registaro. Kontraŭ kiu kaj pro kio batalis ĉi-kazulo? Dume dissciiĝas harostarigaj detaloj. La ĉefurba policestro konfesis: Men det var blant annet problemer med å finne transport ut på øya. Do d um unu horo kaj duono (!) la norvega polico…

  • Mensokliniko

    Ĉu vi scias, ke inteligentaj homoj en Usono ne loĝas? Kaj sekve, tiuj gehomoj, kiuj loĝas tie, ne estas inteligentaj? Nu, verdire, la aŭtoro de tiu maksimo uzis la -us modon: ne loĝus... Do mi prezentu lin: Michel Duc Goninaz, akademiano, tradukisto, vortaristo kaj ĉiaspeca meritoplenulo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Michel_Duc_Goninaz En la stulta gazeteto Kancerkliniko li priparolis la aferon de Strauss-Kahn, la aferon kiu dume kreviĝis. Tamen laŭ MDG Strauss-Kahn ne estis intelige…

  • Hodiaŭ en Jerusalemo

    Denove eksplodis bombo... Mezaĝa virino pereis surloke, multaj ĉirkaŭstarantoj kaj -irantoj estis vunditaj. Kiu subtenas la teroron, esprimu sin en la komentoj sub ĉi tiu blogero.

  • Paĝaro en Esperanto

    Temas pri la paĝaro kiun oni malkovrigis al mi antaŭnelonge: www.kristana-misio-en-esperanto.si/ Troveblas kelkaj vere legindaj verkoj. La kontakto kaj kreado de la persona konto ankoraŭ ne funkcias.

  • LA VORTO 'ĈAR' KIEL PLEJKULPA ĈENERO

    La esenco de la proesperanta varbado estas pli-malpli jena: Esperanto bezonas vin, ĉar vi bezonas ĝin. La dua malveraĵo (aŭ fantaziaĵo) estas dependa de la unua. Meze staras ĉar . Foje ŝajnas al mi, ke ĉi-fraze ĉar enhavas eĉ pli da malvero ol ambaŭ dubindaj asertoj, kiujn ĝi kunligas. Komparu la ĉi-supran frazon kun la diro de Vladimir Uljanov (pli vaste konata kiel Lenin) : La instruo de Marx estas ĉionpova, ĉar ĝi estas ĝusta. Ĉu ne senteblas la samo? P.S. M…

  • LA KOPTOJ KIEL ANTAŬSIGNO

    Neniu ĉi tie reagis al la sanga atako kontraŭ la kopta preĝejo en antaŭurbo de Alexandria en Egipto. La bombo forŝiris 21 homajn vivojn kaj vundis kelkdekon da ĉeestantoj. La polico, kiu devus trovi la murdistojn, preferis tamen zorgi pri la "ordo", t.e. perforte subpremadis la koptojn, kiuj ĉi-foje protestis kontraŭ la buĉado. La silento de la Okcidento rimarkindas. La koptoj estas ja eta komunumo kies sorto ja estas formorti aŭ formigri, do malaperi. La ekskristana plejmulto de la okci…

  • La bedaŭrinda ĉeso de SPEGULO

    La dumonata revuo Spegulo fondita antaŭ tri jaroj en Pollando ne plu estos eldonata. Ve, la epoko de paperaj revuoj, estas jam pretere. Kaj la krizo plirapidigis la ĉeson. Tamen... Spegulo estis unu el la tre malmultaj esperantlingvaĵoj kiuj vere pensigis. La triono de Eŭropo travivis gravegajn ŝanĝojn, kaj la antaŭŝanĝa epoko bezonas analizadon. La longe sopiratan liberon venenigis la ekonomiaj zorgegoj. Spegulo iĝis la paroltubo de la liberecalstreba orienteŭropa intelektularo, p…

  • FM-transsendilo

    Mi vidis ĉe amiko etan aĵon enŝoveblan en la ingeton de iPhone. La aĵo sendadis ondojn al ĉiuj FM riceviloj en la loĝejo. Li regalis min per elsendo en mia lingvo. Hieraŭ mi aĉetis jenan aĵon, kiun oni alligas al la komputilo aŭ io ajn elsendanta sonon. La ondoj same atingas FM-ricevilon. Tamen mia aĉetitaĵo estas multe malpli kapabla. La maksimuma distanco estas 10 metroj. La muroj kaj pordoj ĝenas. Mi pluesploras la eblecojn. Eble post la pliĝustigo de la ondolongoj mi tamen ating…

  • Romano de Dostojevskij

    Dostojevskij verkis romanon Demonoj, kiu restis preskaŭ nerimarkita de la okcidenta intelektularo, kiu devkonscie ŝatas kaj eĉ amas la duopon Tolstoj-Dostojevskij, kiuj duope verkis 'Krimo kaj Milito' kaj 'Paco kaj Puno' (eble inverse, oni konsultu Vikipedion). Do Dostojevski sekrete de la okcidenta intelektularo verkis romanon Demonoj pri la naskiĝanta kaj jam vivdanĝera revoluciularo. En romano troveblas brilaj homtipaĵoj kiel kapitano Kopejkin kaj Stepan Trofimoviĉ. Stepan Tr…