La Olimpiaj ludoj (kialaĉe oni nomas ilin -ikaj?) montris la hipokritecon de la nuna okcidenta mondo. Oni aŭdis kelkajn skandalojn. Iu grekino malestime nomis siajn malhelhaŭtajn konkurantojn, iu alia, pli precize ties koramiko aperigis ion similan en la reto, kaj la novaĵoj ĉirkaŭiris tra la komunikiloj ktp.

Tamen kiam la teamo de Libano rifuzis trejniĝi en la sama ejo kaj samtempe kun la israela teamo, neniu rimarkis, nek rimarkigis tion. Alikaze punebla kaj punenda, la fremdulmalamo ĉi-kaze estis tolerita kaj prisilentita. Brave PC.