Milokula Kato's articles concerning...

  • Bavara Esperanta Ligo (BELO) elfurzis la animon

    - 15 Oct 2012
    La 13opa ĉeestanta membraro kaj 4opa estraro decidis malfondi la organizon. La multjaran protokolkolekton, t.e. puran paperrubon heredis la Bavara nacia biblioteko. La malaperinta asocio tamen agos kiel civitanrajta societo ene de la Germana Esperanta Societo. Kiumaniere, neniu diris. Bone...

  • MAJSTRA HIPOKRITECO TRA LA RINGOJ

    - 10 Sep 2012
    La Olimpiaj ludoj (kialaĉe oni nomas ilin -ikaj?) montris la hipokritecon de la nuna okcidenta mondo. Oni aŭdis kelkajn skandalojn. Iu grekino malestime nomis siajn malhelhaŭtajn konkurantojn, iu alia, pli precize ties koramiko aperigis ion similan en la reto, kaj la novaĵoj ĉirkaŭiris tra la komunikiloj ktp. Tamen kiam la teamo de Libano rifuzis trejniĝi en la sama ejo kaj samtempe kun la israela teamo, neniu rimarkis, nek rimarkigis tion. Alikaze punebla kaj punenda, la fremdulmalamo ĉi-ka…

  • ĜI VIVAS

    - 14 Feb 2012
    Oni prirakontis al mi abomenindan okazaĵon. Familio, anoj de enmigrinta gentogrupo en Kalifornio havis maljunan avon, kiu pro la aĝo ricevadis ŝtatan monsubtenon. Nescipovante legi kaj eĉ subskribi angle, li devis ĉiumonate konfirmi la ricevon de la mono per fingrosigelado. Unu tagon li mortas. La familio tamen ne volas ke la monfonto elsekiĝu. Oni detranĉas la fingron de la morta avo kaj konservas ĝin en la fridujo por plua sigelado. Tio kompareblas kun t.n. esperant…

  • KUN DISETENDITAJ BRAKOJ

    - 21 Jul 2011
    Germanujo kunfrotas la manojn: jen baldaŭ forlasante siajn trafitajn de la krizo landojn alkuros altedukitaj, multonsciantaj, laboripretaj hispanoj kaj grekoj. Do oni akceptu la alkurintojn kaj disdungu ĉiujn. Onidire la prezoj de privataj kursoj de la germana lingvo en Hispanio kreskis oble, ho kontraŭanglistoj ĝojegu! Tamen ellerni iun ajn lingvon estas afero de du-tri jaroj, dume la krizo povis moviĝi aliloken, kaj tio provokos novajn migroondojn. Eble la altedukitaj kaj laborikapabl…

  • Casa Rosa aŭ filmo pri la frenezaj esperantistoj...

    - 15 Jun 2010
    www.youtube.com/watch Mi eksciis pri ĝi nur hieraŭ. Neniu el la ruslandaj esperantistoj priparolis ĝin... Strange... Bela kantistino estis murduta dum la kantado en esperantista klubo en 1920aj jaroj. La krimesploron kondukas kelkaj personoj paralele kaj intermalhelpe. La esperantistaro estas montrata tre karikature, tamen meritite. La aŭtoro bone konas la medion. La lanti-istoj, la homaranistoj, la idistoj interbatalas en la lando mem bolanta en la kaldrono de la intercivitana…

  • LA NUNAĈO

    - 23 May 2010
    Hieraŭ mi ricevis paperpoŝte sespaĝan leteron de mia amiko. Interalie li skribas, ke en la esperanta movado bedaŭrinde venkis la sesdekokistoj (li skribis: 68uloj). Mi citas: Ili sukcesis kion du mondmilitoj kaj du diktaturoj ne sukcesis: forigi en la ĝenerala societo la ideon ke io devus aŭ eĉ nur povus funkcii. Ili sukcesis ke ajna rilato inter problemo kaj solvo ŝajnas malnecesa, eĉ malutila. Problemojn oni tute ne plu pripensas - oni nur pribabilas, priklaĉas, kaj poste faras ion la…

  • La provokema Kato scivolas...

    - 20 Feb 2010
    Mi loĝas en la lando X kiu eble eĉ membras en EU, sed eble ne membras. Mi estas la ĉefgentano de mia lando. Laŭmetie mi estas gazeteldonisto. Mia gazeto nomiĝas Libereco . Sub la titolo de la gazeto videblas malgranda portreto de la iama landestro. Kaj sube legeblas unu el liaj famaj diroj: "X-lando apartenu al la X-gento". Kiel nomiĝas mia lando? Kia ĝi estas? Kia estas mi?