Ĉu vi scias, ke inteligentaj homoj en Usono ne loĝas? Kaj sekve, tiuj gehomoj, kiuj loĝas tie, ne estas inteligentaj? Nu, verdire, la aŭtoro de tiu maksimo uzis la -us modon: ne loĝus...

Do mi prezentu lin: Michel Duc Goninaz, akademiano, tradukisto, vortaristo kaj ĉiaspeca meritoplenulo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Michel_Duc_Goninaz

En la stulta gazeteto Kancerkliniko li priparolis la aferon de Strauss-Kahn, la aferon kiu dume kreviĝis. Tamen laŭ MDG Strauss-Kahn ne estis inteligenta homo, ĉar loĝis en Usono.

En la sama numeraĉo de Kancerkliniko Jorge Camacho verse plendas pri sia dikventra neintervenipovo vide de la arabaj "revolucioj". Kompatindulo. Mi povas imagi lin staranta sur la barikadoj.

Kompreneble troveblas ankaŭ kontraŭisraelaĵo, ĉar sen ĝi la numero ne povus aperi.