Keyword: religio

Especially used by:  
Photos | Docs | Articles The most recent | The most popular
    
  • Port-Royal - artikolo en Esperanto

    Henry de Montherlant (1895-1972) estis franca verkisto, kiu post verkinte en la periodo inter-du-militoj romanojn pri ŝato al taŭroludo, sporto, virecaj virtoj, virinoj, en la 40aj –60aj jaroj verkis serion da seriozaj teatraĵoj, el historiaj temoj, kiuj restas ĉiuj kiel ĉefverkoj de profundaj problemoj, historia skrupulo, psikologio, veraj tipoj de l’klasika gusto. Kaj kiel en ĉiuj «klasikaj» teatraĵoj, le por, la malpor kaj ĉiaj aliaj tezoj kaj antitezoj, estas sambone traktitaj kaj miksitaj. Unu el tiuj "La Mortinta reĝino" estis esperantigita de André Cherpillod. En1972 li iĝis blinda. Tiam li memmortigis. En lia testamento li diris, ke oni bruligu lin, kaj disĵetu liajn cindrojn super la forumo de Romo. La turistoj, kiuj vizitas tiun lokon nun, eble tretas la cindrojn de lia kadavro ! En unu el siaj famaj teatraĵoj, « Port-Royal » li traktas eventeton el la religia historio de l’franca 17-a jarcento, pri la disputoj okazintaj ĉirkaŭ la jansenisma movado http://eo.wikipedia.org/wiki/Jansenismo NB: la scenejo estas en la abatejo de Port-Royal jene prezentita sur la malnova 50 (sed forbarite de Ipernity nun !) franka monbileto : En tiu perfekte « klasikstila » teatraĵo li, viro de l’20-a jarcento, sukcesas paroli per la lingvaĵon de la 17-a jarcento, li ateisto paroligi kristaninojn kaj plenanime bildigi iliajn sentojn, kaj dum faranta kreadon de verkisto, resti skrupule fidela al la historiaj eventoj, ĝis en ties detaloj. Tiu historio pri religiaj disputoj 17-jarcentaj povus esti tute ekstertempiĝintaj (sed ĉu vere estas malvirto ? ĉu ne estas male plezuriga, kaj riĉiga, por ioma tempo eskapi al sia propra framo kaj fono kaj enigi sin en alian ? alilandan, aliepokan ?). Sed fakte tiuj kunpuŝiĝoj, tiuj disŝiriĝoj foje montras sin imprese « aktualaj » temoj ! juĝu mem. Jen eltiraĵoj de la teatraĵo :

  • Kristnaska kanto: Paca nokt'! - Stille Nacht! (tradukis Hans-Georg Kaiser)

    Franz Gruber, komponisto de Paca nokt'!
    Paca nokt'! Teksto: Joseph Mohr, 1816 Melodio: Franz Xaver Gruber, 1818 tradukis Hans-Georg Kaiser laŭ la aŭtografo de Joseph Mohr de la „Paca Nokt'-societo“ 1 Paca nokt’, sankta nokt’! Dormas nun ĉiu hom', nur ne dormas la sankta par'. Ĉarma knab' kun bukla harar’, dormu ĉiele en pac'! Dormu ĉiele en pac'! 2 Paca nokt’, sankta nokt’! Fil' de Di' kun allog' nin alridas kun am' el kor'. Venis sav' por ni en ĉi hor': Krist' naskiĝis por ni! K…

  • Lando de kredantoj, ĉu?

    La ĉi-jara censo en Germanio ankaŭ enhavas demandojn pri aparteno al eklezioj kaj pri religiaj kredoj. Respondi per "nekredanto" aŭ "ateisto" tamen ne eblas. ...

  • komuna revo

    Religioj disigas homojn de unu la aliaj, nur revoj kaŭzas ligon de la homoj al unu la aliaj. Eugène IONESCO Hodiaŭ mi legis tiun frazon kaj plaĉis al mi la esenco.

  • toleremo ...

    En la blogo de AMIKEMA mi legis ke ŝi surmetis hiĝabo n kaj kunmanĝadis kun "islamanaj gefratoj". Kiom bone ke AMIKEMA " por montri sian subtenon al siaj Islamanaj geamikoj kaj por apogi religian toleremon " tion faris. Nun estas mia demando al ŝi: Ĉu islamanaj geamikoj viaj ŝatus reciprokon fari? ekzemple via islamanina amikino por respekti viajn etikedojn forpreni sian hiĝabon dum ŝi estas via gasto dum via festeno? se jes, mi gratulas! se ne, mi bedaŭras ... Laŭ mi, se inda…

  • Diroj de MARTENO LUTERO (mit deutschem Original)

    Marteno Lutero
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/marteno-lutero.html LUTERDIROJ Versoj kaj diroj de Marteno Lutero - Elekto - LUTHERSPRÜCHE Verse und Sprüche von Martin Luther - Eine Auswahl- Bona konsilo neniam venas tro malfrue. Guter Rat kommt nie zu spät. Gardu vin, se iu katas, lekas vizaĝe, malantaŭe gratas. Hüt dich vor den Katzen, die vorne lecken und hinten kratz…

  • Cezar: Profeto Jesuo

    Cezar: Profeto Jesuo (poemo)
    Cezar Profeto Jesuo Fajnsenta profeto najlota sur breto. Lin murdis kiseto. Jesuo ĝin sciis. "Perfido!" kok' kriis, ĉar Petro sendiis. *** Sankta Mateo 26 / Perfido de Petro 69 Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante: Vi ankaŭ estis kun Jesuo, la Galileano. 70 Sed li malkonfesis antaŭ ili ĉiuj, dirante: Mi ne scias, kion vi diras. 71 Kaj post kiam li eliris en la vestib…

  • Profetoj de Dio en praa Ameriko!?

    Hodiaŭ en la religia historio de la homaro estas sufiĉe konataj Profetoj aŭ Senditoj de Dio kiaj Adamo , Noa , Abrahamo , Kriŝno , Budho , Zoroastro , Kristo , Mohamedo kaj Bahá'u'lláh . Tiuj ĉi profetoj estas pli konataj en iliaj respektivaj naskiĝlokoj aŭ geografiaj areoj kie tiuj religioj plej disvastiĝis aŭ tutmonde pro enmigrado aŭ misiaj internaciaj "kampanjoj". Laŭ kredo de la bahaanoj tiuj profetoj estis senditaj de Dio por progresigi la homaron kaj spirite kaj materie en ĉiuj…

  • Kiom malfacilas dialogi ...

    Bonvolu komence rigardi la jenajn fotojn:(Ne decas por infanoj kaj tiuj kiuj malsanas ) 1 , 2 , 3 , 4 kaj poste pripensu kiom malfacilas komenci dialogi kun tiaj homoj. Mi forte dubas ke eblas facile komenci dialogon kun tiom fanatikaj homoj. Kion vi opinias/sugestas? Estas "iom" malesperiga ... ĉu ne? Homoj kiuj ne kompatas sin mem, kaj tiom sovaĝe batas sin, imagu kiom "facile" kaj glate kapablus "detrui" la aliajn ...

  • Jes aŭ ne?

    Dank al amiko kiu sendis al mi jena retadreson: http://www.yesnogod.com/index2.html La statistiko estas pripensiga !

  • 5 monata batalraporto de Irana flughavena polico

    Irana flughavena polico raportis: Dum pasintaj 5 monatoj 128 personoj pro ne sufiĉa hiĝabo (sin kovrado laŭ la principoj de islamo) estis malpermesitaj flugi. 171151 personoj estis avertitaj pro siaj maldecaj vestoj. 6799 personoj skribe promesis al la polico obei la leĝon pri sin vestado laŭ la reguloj ... la novaĵfonto Jes nia vigla estimata polico en la flughavenoj de la lando ĉiu tage al pli ol 1187 pasaĝeroj avertas pri ilia sin vestado kaj kostumo por ke islamo ne endanĝer…

  • Naskiĝtago de La Mondsavanto

    La 15a de Ŝaban monato (laŭ araba lun-kalendaro) estas naskiĝtago de la 12a imamo de la ŝijaistoj (ŝijaistoj estas la minoritatoj en la islamo mondo proksimume 8 ĝis 10 procento de islamanoj estas ŝijaistoj). Imamo Mahdi la filo de Imamo Hasan Al Asgari, nun estas 1173 jara, laŭ la kredo de ŝijaistoj kaj tiam kiam sin prezentos al la cetera mondo okazos "la fina milito" en kiu "la vero" venkos kaj "justeco" regos la mondon, ĉiuj kredos al islamo (ŝijaisme) kaj neniu p…

  • Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?

    9 personoj NUN en irano atendas ŝtonmortigadon! Dum pasintaj jaroj nur Talibanoj en Afganio estis kvereloj de iranaj regantoj kaj nun sen rivalo ili estas unuaj en la mondo (jes barbareco foje povas esti "honoro" inter barbaroj kompreneble). Ŝtonada puno sen ajna dubo estas fipuno. Irana karikaturisto - Nik Ahang Koŭsar - (نيک آهنگ کوثر) faris interesan karikaturon pri la afero.

  • La 'ateista' leciono en la kerala lernolibro

    Senreligia Ĝivan ('Mathamillaatha Jeevan' - angla transskribo de la malajala titolo, proks. 'madamilada ĝivan') Jen la mallonga leciono (por klaso 7; 12-jaruloj) pri kio furore polemikas unuflanke la kerala registaro, kaj aliflanke aro da religiaj eklezioj. ( Jen anglalingva raporto pri la polemiko.) La angligo (kiu estas mia fontoteksto) de la malajala originalo aperis en la tagĵurnalo The Hindu (26a de junio 2008). **** Sidigante la gepatrojn, k…

  • 70 procento de Irananoj ne kapablas legi La sanktan Koranon!

    Laŭ la informo de pri Korana novaĵagentejo "IKNA" , pli ol 70 procento da Irananoj ne scipovas legi Koranon. Menciindas ke oni ekde bazlernejo devige kiel studobjekto lernas la Korano ĝis supera grado en la universitatoj. PS: E-lingva versio de La Nobla Korano estas surrete legebla: www.lernado.it/kurano/indekso.htm  

  • DoDoDo klubo!

    DoDoDo klubo! Hodiaŭ mi vidis reklamon pri DoDoDo klubo en Tehrano kiu eble kiel mi interesos vin! DoDoDo klubo estas: "klubo de Frenezuloj de Du Dameŝkaj Damoj" (هيات ديوانگان دو بانوي دمشق). Prave! La frenezuloj regas/liberas en nia lando

  • Bonvolu ne klopodi kompreni la aferon ...

    Antaŭ 1368 jaroj la filo de imamo Ali - Hosein - kontraŭis tiaman reganton de la islama mondo kaj li, kiu intencis eniri la urbon Kufe(en nuna Irako) laŭ la invito de Kufeanoj, por esti ties reganto kontraŭ Yazid(la tiama reganto) dum voje estis atakita flanke de Yazid soldatoj kaj oni mortigis Hoseinon kune kun lia kunularo. Estis katastrofo kaj ne bona afero. Imamo Husein pro tio kontraŭis al Yazid ĉar li ne observis "veran islamon". En islama mondo "ŝijaistoj" ĉiu jare je la tago de la mortig…