Beletro origina
ATENTU!!!
Tekstojn kaj sonaĵojn bv. trovi klakante ĉi-supre al "Dokumentoj"
04 Jan 2019
Spomenka Štimec - "Ombro sur interna pejzaĝo"
La plej konata origina verko de la kroata verkistino, kiu en januaro solenas sian vivjubileon
Pisa: Edistudio, 1984. Bindita. 141p. ISBN: 88-7036-019-9
eo.wikipedia.org/wiki/Spomenka_%C5%A0timec
Fonto por nemembroj de Ipernity:
www.esperanto.hr/ombro%20sur%20interna%20pejzagxo.pdf
Recenzoj:
retbutiko.net/ie/ero/oipe#Tyburcjusz%20Tyblewski
25 Feb 2018
Claude Piron - Vere aŭ fantazie
Artikolo pri la legolibro:
eo.wikipedia.org/wiki/Vere_aŭ_fantazie
LA PLENA TEKSTO LEGEBLAS EN:
claudepiron.free.fr/livres/vereauxfantazie.htm
31 Mar 2017
2 favorites
1 comment
Julio Baghy (1891-1967)
La 18-an de marto 2017 pasis 50 jaroj ekde forpaso de unu el la plej elstaraj kaj la plej popularaj Esperantaj verkistoj kaj aktoroj.
eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy
Jen du poemoj al lia omaĝo:
Hilda Dresen
JULIO BAGHY
Preter vivo tro racia
Vigle migras plum’ de nia
Kara vagabond’,
Kaj aŭskultas lin avide,
Kortuŝite kaj ravite
Esperanta mond’.
Pro sopir’ de l’ kor’ ciklona
Pri la vera Homo homa
Sangas lia kant’,
Sed konsolon al viktimo
De la dorna am-pilgrimo
Donas Esperant’.
Kantu, Baghy, nia bardo,
Bardo de l’ sincera ardo,
Kun antaŭa fort’:
Vian larman emocion
Kaj fajreran ironion
Aŭdos sud’ kaj nord’.
fonto: www.autodidactproject.org/other/duopo1937/dresen_bagkal.html
Marjorie BOULTON
MALAVAREA RIĈULO
Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) p. 195
Al Julio Baghy
Nenion havis vi, kaj ĉion donis;
en neĝo siberia, koro-varmon;
sanigan spriton, respondigan ĉarmon
kie banalaj vivoj monotonis.
Vi venis, kien iu vin bezonis,
kareson donis aŭ kunsentan larmon;
vi amis nin, malican homan svarmon,
amadis daŭre, kiom ajn vi konis.
Nenion havas vi, sed riĉon sentan
posedas vi, disdonas el la koro:
brilajn smeraldojn, vian art-genion;
principojn, ligilaron lumarĝentan;
sinceron, kiu veras kiel oro;
amokuraĝon kiel uranion.
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr65/boulton/malavara.html
28 Nov 2012
1 favorite
Jiří Kořínek - Giuseppe VERDI
Originala poemo de la elstara ĉeĥa Esperanto-tradukanto Jiří Kořínek (1906-1988) pri la fama itala operkomponisto
Pri J. Kořínek: eo.wikipedia.org/wiki/Ji%C5%99%C3%AD_Ko%C5%99%C3%ADnek
Pri G. Verdi: eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Verdi
La poemon vi povas aŭskulti en nia sondosiero www.ipernity.com/doc/181031/13868797
04 Oct 2012
1 favorite
Miguel Gutiérrez Adúriz prezentas sian sciencfikcian serion "Sferoj"
dum la 25-a OSIEK-Konferenco en Svitavy
info pri la serio: eo.wikipedia.org/wiki/Sferoj
09 Feb 2012
1 favorite
Tibor Sekelj - Mondo de travivajoj
Vojaĝaventuroj tra ekzotikaj landoj en kvin kontinentoj. Originale verkite en Esperanto.
Edistudio, Pizo 1990 (2a eld). 284 paĝoj.
09 Feb 2012
1 favorite
Tibor Sekelj - Ĝambo rafiki
Travivaĵoj de karavano tra Afriko.
Origine verkite en Esperanto.
Edistudio, Pisa 1991. 174 paĝoj.
aĉetebla ĉe UEA
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter