Keywords

kanto
klasika muziko
Dvořák


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

Doc replaced on 02 May 2017
1 993 visits


Antonín Dvořák - Largo (en Esperanto)


Antonín Dvořák - Largo - la 2a parto
de la 9-a simfonio op. 95 nomata "Novmonda"

Esperanto-teksto Jiří Kořínek
Kantas Miroslav Smyčka
Pianoakompano Ladislav Tříska

Registrite en Sudbohemia teatro en majo 2009
Eldonite en la duobla KD "Melodia regalo" (eld. ĈEA, oktobro 2009)

aranĝite en la natura akordigo a1=432Hz

Kara ter‘, patroland‘ en transmara for‘,
mia plej dolĉa hejm‘, vin sopiras kor‘.
Celas vin ĉiu pens‘, ĉiu rev-imag‘,
vokas vin la anim‘ el fremduja vag‘ ...
Revas mi, sonĝas mi tagon de l‘ reven‘,
firmas pli ol la ŝtal‘ via sorĉkaten‘,
via sorĉkaten‘.
Kara, dolĉa ter‘, patroland‘.

Am‘ kaj nostalgi‘
kantas pri l’patri‘,
volas ĝi tra tempoj soni,
forton kaj kuraĝon doni
mia simfoni‘.

Estu vi, mia kant‘,
la salut-portant‘al la hejm‘
trans la mar‘ el ĉi granda land‘.
Pri la hejm‘, ĝia bel‘, glora histori‘,
kiel voĉ‘ de l‘ patrin‘ mole sonu ĝi.
Ĝoj‘, sufer‘, trist‘ kaj venk‘,
vin mi konas jam,
al reven‘ al vi, hejm‘,
vokas min la am‘,
vokas min la am‘.
Patroland‘!
Translate into English

MIKELO (Michel Dereyger), Gabriella Stier have particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.