0 favorites     0 comments    239 visits

See also...


Keywords

esperantistoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

239 visits


Aleksandr Korĵenkov

Aleksandr Korĵenkov
Naskiĝis la 23-an de majo 1958.
Elstara rusia esperantisto, e-iĝis en 1976, ekde 2001 vivas en Kaliningrad.
En 1991-2019 redaktis la revuon La Ondo de Esperanto. Li eldonis kun sia edzino Halina Gorecka pli ol 75 librojn en/pri esperanto kaj tradukis kelkajn librojn kaj verkis centojn da gazetartikoloj.

eo.wikipedia.org/wiki/Aleksander_Korĵenkov

La 30an de decembro 2019 aperis la decembra eldono de La Ondo de Esperanto. Ĉi tiu laŭvice 302a numero estas la lasta en la serio, komencita en majo 1991, sed ĝia redakcio diras ne “Adiaŭ”, sed “Ĝis revido”, ĉar La Ondo de Esperanto ekde la 1a de januaro 2020 daŭras kiel novaĵretejo, en kiu ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ĉiusezone la plej interesaj tekstoj el la retejo aperos kiel almanako 120-150-paĝa (“pdf” kaj “ePub”), kiu krome enhavos artikolojn, eseojn kaj beletraĵojn, verkitajn speciale por la almanako, kiu konservos la nomon La Ondo de Esperanto.

sezonoj.ru/2020/01/ondo-55
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.