Claude Piron - Persona konfeso omaĝe al Esperanto

Geesperantistoj


en la albumo ni volus grupigi el diversaj niaj ipernitiaj albumoj portretojn aŭ preskaŭ-portretojn de aktivaj esperantistoj (precipe lige al E-movado en Ĉeĥio kaj al en Ĉeĥio okazantaj E-aranĝoj, sed ne nur) iom post iom ni aldonados ĉi-tien ankaŭ portretojn de esperanto-verkistoj, kies verkojn ni ĉi-tie aperigis, de aliaj esp. elstaruloj, kies vivjubileojn ni rememoras ktp. Escepto estas d-…  (read more)

Claude Piron - Persona konfeso omaĝe al Esperanto

25 Feb 2018 1039
Claude Piron (1931-- 2008) eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron en mallonga intervjuo en la rubriko "Homoj kaj Esperanto", filmita en 1986 de Krunoslav Tiŝljar. fonto: www.youtube.com/watch?v=LPuScZRdd64 rekomendinda jutuba kanalo HISTORIEJO, kiu disponigas plurajn aliajn valorajn filmojn!! www.youtube.com/user/Historiejo/playlists Disponigite rememore al lia vivo kaj verkaro okaze de lia naskiĝdato (26.2.) kaj ĉi-jara dekjara jubileo de lia forpaso (22.1.)

Claude Piron (26.2.1931-22.1.2008)

25 Feb 2018 1 352
Ĉi-vintre ni rememoru dek jarojn depost forpaso de tiu ĉi brila esperantisto, lingvisto kaj verkisto, membro de la Esperanta Akadmeio, laŭprofesie psikologo kaj tradukisto ĉe UN eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron fonto:https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/1/1b/Claude_Piron.jpg

Teodoro Ĉejka (1878-1957) - nestoro de Esperanto-m…

17 Feb 2018 389
LA 10-an de januaro 2018 pasis 140 jaroj ekde naskiĝo de instruisto T. Čejka, kiu post F.Lorenc verkis la unuajn lernolibrojn, vortarojn kaj eldonis la unuajn Esperanto-gazetojn sur la teritorio de la nuna Ĉeĥio kaj tiel fakte startis la Esperanto-movadon en la lando. eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Čejka

Theodor Kilian (1894-1978)

10 Jan 2018 374
germandevena ĉeĥa esperantisto kaj tradukinto de La Blanka Malsano de Karel Čapek, aŭtoro de en Ĉeĥio antaŭe vaste uzata lernolibro kaj de pluraj instruhelpiloj eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Kilian

Partoprenantoj de la Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-…

14 Oct 2017 2 1 810
okazinta 13.-15.10.2017 en konstruaĵo de la Ĉefepiskopa gimnazio

Pořad k jubileu Miroslava Smyčky - Programo omaĝe…

03 May 2017 558
Vzpomínkový hudební pořad u příležitosti 90. narozenin barytonisty a čestného člena Českého esperantského svazu Miroslava Smyčky - 19.9.2016 v divadle U Valšů v Praze - 43 minutový sestřih z cca 1 hodiny a 20 minut. Nebude chybět ani zmínka o esperantu a píseň v tomto jazyce. cs.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smy%C4%8Dka Amatérsky na digitální fotoaparát natočila a zpracovala Pavla Dvořáková. - Omluvte prosím mírný šum či cvrkot v pozadí, který se bohužel nepodařilo odstranit bez narušení zvuku. Zveřejněno k uctění a bližšího poznání života Miroslava Smyčky, u příležitosti úmrtí (25.4.2017) a posledního rozloučení (4.5.2017). Aktualizovaný seznam odkazů na hudební a literární nahrávky M.Smyčky v esperantu dostupné zdarma na internetu naleznete zde www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html ***************************************** Rememora muzika programo okaze de la 90-jara naskiĝtago de baritonisto kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Miroslav Smyčka - la 19-an de septembro 2016 en la teatro U Valšů en Prago - 43minuta tondaĵo el entute ĉ. 1 horo 20 minutoj. Ne mankos ankaŭ mencio pri Esperanto kaj kanto en tiu ĉi lingvo. eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smy%C4%8Dka Amatore filmis sur fotilon kaj prilaboris Pavla Dvořáková. Bv. pardoni ioman fonan gril-brueton,kiun ni ne sukcesis forigi. Publikigite por honorigi kaj pli bone ekkoni la vivon de Miroslav Smyčka, okaze de lia forpaso (25.4.2017) kaj la lasta adiaŭo (4.5.2017). Nove aktualigitan ligilaron de muzikaj kaj literaturaj registraĵoj de M.Smyčka en Esperanto, senpage interrete disponeblaj, vi trovos en www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html

Operkantisto Miroslav Smyčka (11.9.1926-25.4.2017)

02 May 2017 1 1 736
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka artikolo en nia paĝo: www.ipernity.com/blog/esperanto-muzeo-svitavy/4660340 Listo de liaj interrete aŭskulteblaj registraĵoj: www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html Ĝuante plu lian voĉon ni ne forgesu lin!

Julio Baghy (1891-1967)

31 Mar 2017 2 1 429
La 18-an de marto 2017 pasis 50 jaroj ekde forpaso de unu el la plej elstaraj kaj la plej popularaj Esperantaj verkistoj kaj aktoroj. eo.wikipedia.org/wiki/Julio_Baghy Jen du poemoj al lia omaĝo: Hilda Dresen JULIO BAGHY Preter vivo tro racia Vigle migras plum’ de nia Kara vagabond’, Kaj aŭskultas lin avide, Kortuŝite kaj ravite Esperanta mond’. Pro sopir’ de l’ kor’ ciklona Pri la vera Homo homa Sangas lia kant’, Sed konsolon al viktimo De la dorna am-pilgrimo Donas Esperant’. Kantu, Baghy, nia bardo, Bardo de l’ sincera ardo, Kun antaŭa fort’: Vian larman emocion Kaj fajreran ironion Aŭdos sud’ kaj nord’. fonto: www.autodidactproject.org/other/duopo1937/dresen_bagkal.html Marjorie BOULTON MALAVAREA RIĈULO Unue aperis en la nica literatura revuo 6/5 (n-ro 35) p. 195 Al Julio Baghy Nenion havis vi, kaj ĉion donis; en neĝo siberia, koro-varmon; sanigan spriton, respondigan ĉarmon kie banalaj vivoj monotonis. Vi venis, kien iu vin bezonis, kareson donis aŭ kunsentan larmon; vi amis nin, malican homan svarmon, amadis daŭre, kiom ajn vi konis. Nenion havas vi, sed riĉon sentan posedas vi, disdonas el la koro: brilajn smeraldojn, vian art-genion; principojn, ligilaron lumarĝentan; sinceron, kiu veras kiel oro; amokuraĝon kiel uranion. literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr65/boulton/malavara.html

Baritonisto Miroslav Smyčka solenis belan vivjubil…

26 Sep 2016 3 741
En Ĉeĥio konata kaj aprezata eksa opersolisto kaj samtempe bonega kaj fervora esperantisto, honora membro de ĈEA, Miroslav Smyčka, solenis la 11-an de septembro 2016 en admirinda freŝa, psika kaj arta freŝeco sian 90-an naskiĝdaton. Liajn registraĵojn trovi ankaŭ en nia muzea paĝo (en la albumoj Muziko kaj Parola Vorto). La fotaĵo devenas el solenaĵo en la teatro U Valšů en Prago, okazinta la 19-an de septembro. En la publiko kaj inter la gratulantoj troviĝis ne nur geamikoj, gekolegoj kaj artaj admirantoj, sed ankaŭ esperantistoj. Denove elkoran gratulon, multan sanon ka forton por realigo de pluaj registraĵoj ☺ eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka fotis P. Dvořáková

Intervjuo kun prof. Reinhard Selten (en Esperanto,…

04 Sep 2016 2437
La 23-an de aŭgusto 2016 forpasis profesoro Reinhard Selten, nobelpremiito pri ekonomio (1994) kaj esperantisto (ne nur subtenanto, sed ankaŭ aktiva parolando). Sendube estas inde scii pli pri tiu ĉi grava scienca elstarulo. Pli da informoj troveblas en la vikipedia artikolo: eo.wikipedia.org/wiki/Reinhard_Selten Rememore kaj omaĝe al lia personeco kaj verkaro ni prezentas interesan intervjuon, kiun kun li realigis Rainer Kurz en la j. 2003. fonto: www.youtube.com/watch?v=NwdqSbQI8Zk Uzo por privataj kaj nekomercaj celoj permesita Alilingvaj versioj de la intervjuo disponeblas en: www.youtube.com/channel/UC4NQfOS54Wr5BrTIlYR9_VA

Detlev Blanke (30.5.1941-20.8.2016)

23 Aug 2016 762
eo.wikipedia.org/wiki/Detlev_Blanke biografio kaj elekto de publikaĵoj: www.edukado.net/upload/enhavo/dosieroj/pedagogoj/IpI%2076%20_1--11_%5B1%5D_Publikajoj%20de%20Blanke.pdf biografio en Gazetaraj Komunikoj de UEA uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Forpasis-Detlev-Blanke-(1941-2016) Omaĝe al lia forpaso ni proponas lian artikolon "Esperantologio kaj interlingvistiko - ĉu vere necesaj?" www.ipernity.com/doc/181031/42836596 kaj sonprelegon pri la lingvoproblemo kaj Esperanto en la Eŭropa Unio www.ipernity.com/doc/181031/42836524

LKK-prezidantoXavier Dewidehem parolas dum la sol…

12 Aug 2015 880
Bona resumo de la kongreso kaj ties okazinta programo.

La 1a UK en Bulonjo s.m. 1905 - partoprenantoj dum…

d-ro Zamenhof kun Alfred Michaux. organizinto de l…

27 Jul 2015 1386
kun manuskripto de d-ro Zamenhof info pri Alfred Michaux eo.wikipedia.org/wiki/Alfred_Michaux

La 1-a UK en Bulonjo sur maro 1905 - komuna foto d…

Intervjuo kun Nobelpremiito kaj esperantisto prof.…

20 Feb 2014 1 1029
eo.wikipedia.org/wiki/Reinhard_Selten fonto: www.youtube.com/watch?v=J13uiSdYceo

Julie Šupichová (1884-1970)

08 Mar 2013 684
unu el pioniroj kaj longjaraj motoroj de ĉeĥa E-movado, honora membrino de UEA esperantiĝis jam en 1907 aktiva organize, instrue, verkis multajn gazetartikolojn, lernolibrojn kaj informajn librojn pri Esperanto vikipedia artikolo: www.ipernity.com/doc/181031/14391093

Marie Hankel (1844-1929)

08 Mar 2013 692
famiĝis kiel la unua Esperanto-poetino de la mondo, pionirino de E-movado en Germanio vikipedia artikolo: eo.wikipedia.org/wiki/Marie_Hankel

68 items in total