1 favorite     0 comments    423 visits

See also...

Czech Republic Czech Republic



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

423 visits


Eksa piarista monaĥejo kaj gimnazio kun ĝardeno en Příbor - loko grava por historio de Esperanto en Ĉeĥio

Eksa piarista monaĥejo kaj gimnazio kun ĝardeno en Příbor - loko grava por historio de Esperanto en Ĉeĥio
Pri la urbeto en norda Moravio, konata precipe kiel naskiĝloko de Sigmund Freud

eo.wikipedia.org/wiki/Příbor

La konstruaĵo estas origine piarista monaĥejo, gimnazio kaj studenthejmo, konstruita en 1694-1700. En 1875 estis en ĝi fondita (post tiu en Brno la dua en Moravio) ĉeĥlingva porinstruista instituto, dank al kio la urbeto fariĝis tiama centro de klerigado en norda Moravio. Nuntempe ĝi estas komplete rekonstruita kaj akompanata de bela publika ĝardeno. En la konstruaĵo estas sidejo de la muzeo, biblioteko, arkivo kaj la elementa artlernejo.

En 1893-1898 en la instituto studis juna Teodoro Ĉejka
eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Čejka
kiu tiam konatiĝis kun Esperanto (supozeble laŭ la lernolibro de F. V. Lorenz el 1890). La detaloj bedaŭrinde ne estas konataj, sed estas tre probable, ke tio okazis ĝuste inter la muroj de tiu ĉi konstruaĵo. En la urbeto estas dokumentita la plej malnova neformala Esperanto-rondeto en la tuta tiama Aŭstrio-Hungario (1897).

Post fino de studoj Čejka transloĝiĝis al Bystřice pod Hostýnem, kie li ekde 1900 eldonis siajn unuajn lernolibrojn kaj vortarojn de Esperanto, ekredaktis la unuajn gazetojn kaj fondis la klubon. Tial post Lorenz, aŭtoro de la unua lernolibro por ĉeĥoj, tamen jam en 1893 elmigrinta al Brazilo, li fariĝis kiel praparto - pioniro de Esperanto en Ĉeĥio.

Fotis kaj aranĝis: Pavla Dvořáková
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.