Keywords

poemo
Miroslav Smyčka
ĉeĥa poezio
Otokar Březina


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

Doc replaced on 02 May 2017
484 visits


Otokar Březina - Eterne denove


Otokar Březina (1868-1929)

eo.wikipedia.org/wiki/Otokar_Březina

ETERNE DENOVE

la 2-a parto de la poemo "La lokoj de harmonio kaj repaciĝo"

el la poemaro "Manoj" (1901)

el la ĉeĥa originalo tradukis Jiří Kořínek
eo.wikipedia.org/wiki/Jiří_Kořínek

deklamas Miroslav Smyčka
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka

registrite omaĝe al lia forpaso (25.4.2017)

sonreĝisorado kaj teknika prilaboro
- Vladimír Türk
eo.wikipedia.org/wiki/Vladimír_Türk

registrite en 2012

La teksto paralela en originalo kaj en traduko videblas ĉi-tie:
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/44735166


Ĉiam nove ni - venkitaj - kanton de la kantoj lanĉas,
en terur' kaj dolĉo tremas sub misteraj manoj kord'.
Ni, falĉistoj Viaj, vojon tra l' temp-agro al ni falĉas,
sed ĝis horizont' senfina maturiĝas la rikolt'.

Centoj de la sunoj falis al senlima spik-ebeno,
sed ne ĉesas por animoj tago kaj somera ard'.
Kaj post fin' de nia kanto, nekonataj fratoj venos,
helaj manoj frapos kordojn de l' silenta nia harp'.

Dum la koroj ŝtorme batos - antaŭfestaj sonoriloj-,
dum printempoj lule dancos sur giganta Tera sfer',
dum forgeson vane trinkos daŭrsoifaj lipo-miloj,-
tra matenaj nebul-montoj koroj celos al esper',

kaj dum Morto silentema pasos urbojn en tumultoj,
nuptoĉambrojn, kaj tagiĝojn de plezur' kaj senĉesa ĝu',
batalkampojn de la kosmo, parkojn riĉajn je sun-multoj,
ĉieesta, delikata, saĝa, venka ĉiam plu:

manoj ĉe la kant' levitaj, palpe ŝerĉaj, nostalgiaj,
kiel floroj supren kreskos ĝis enorm' de Via glor',
sub la volboj infinitaj la pilgrim' spirit-legia
en bivako nova haltos sub tendara stel-dekor';

kun potenc' tra bru' de l' mondoj tondros vortoj harmoniaj
- avangard' spirit-armea ĉe kapturna ascendad' -
poste, kun flugiloj disaj, haltigante flugon sian,
en temp-ŝtormo fikse pendos en senmova atendad'.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.