See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

591 visits


Hilda Dresen - L.L. Zamenhof (poemo)


Omaĝe al la Zamenhofa Tago 2018 por vi laŭtlegis kaj registris Pavla Dvořáková

pri la aŭtorino:
eo.wikipedia.org/wiki/Hilda_Dresen

Hilda Dresen
L.L. Zamenhof

Se ne sonos kant’ majesta
por honoro de l’ modesta
fervorulo senripoza
pro la verko grandioza,
kiun li amplene kreis,
kiu kreskis, ne pereis,
do almenaŭ vibru kore
vortoj mildaj rememore.

Bela estas la pilgrimo
en real’ aŭ en animo
al la urbo Bjalistoko,
Zamenhofa naskiĝloko :
pense laŭ stratetoj vagi
kortuŝite kaj imagi,
kiel iam knabo eta
kun animo malkvieta
laŭ stratetoj samaj paŝis
kaj esperoplene kaŝis
en la koro revon febran,
la sopiron nevenkeblan :
iam per kompreno ligi
la homkorojn kaj instigi
ilin ĵeti for malamon,
ekbruligi sanktan flamon
de la amo intergenta.
Kaj la revo noblasenta
per la laborad’ sekreta
de l’ junulo oferpreta
iĝis, el la idealo,
efektivo kaj realo.
Kion havis li plej karan,
la junecon, li ploranta
metis mem sur la altaron
de la devo ordonanta.

Kaj nek monda opinio,
nek mokad’, nek kalumnio,
nek la zorgoj de l’ privata
vivo peza kaj malglata
povis lin plu ekŝanceli:
ho, li sciis sin oferi
senlamente kaj silente,
kaj plu daŭris diligente
lia streĉa laborado
pacience, kun obstino
kun la help’ de kamarado
komprenema: la edzino.

Batis koro maltrankvile,
kiam fine venis, brile
tago de la venk’ plej frua:
la apero de l’ Unua
Libro, ĉi rezulto rara
de persisto senkompara.

Kaj plu daŭris la laboro
ĝis malfrua nokto horo,
fluis el la plum’ diversaj
tradukaĵoj prozaj, versaj
kiel lingva ortrezoro:
Hamlet kaj La Revizoro,
Marta kaj Ifigenio,
La Rabistoj, la Respondoj,
Andersen kaj la Biblio,
krome mar’ da korespondo
kun la Esperanta mondo
kun konsiloj kaj klarigoj,
kun instruoj kaj instigoj,
kompreneme kaj modeste,
senintrige kaj honeste,
ĉiam noble en batalo
por la alta idealo.

Nin ekregas emocio
ĉe pensad’ pri historio
de la tempoj plej malnovaj,
ĉe legad’ de l’ Zamenhofaj
paroladoj en kongresoj:
noblaj pensoj, saĝaj tezoj,
korvarmigaj, belesprimaj,
animlevaj kaj sentimaj,
kiuj de homamo brulas,
kiuj klare respegulas
lian indan personecon,
varman koron kaj bonecon.

Ja li estis homo bona,
grandanima kaj sindona,
kun sopiro homfratiga,
homarane interliga,
kun persisto senkompara.

Majstro nia nobla, kara!
En tombejo Varsovia
ĉe tombaltaĵeto via
staras monument’ modesta,
sed pli granda kaj majesta
ĉiam staru por memoro
en esperantista koro!
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.