Keywords

muziko
opero
Verdi
Nabucco
Miroslav Smyčka


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

1 088 visits


Fama kanto "Va pensiero" el la opero "Nabucco" de Verdi en Esperanto - kantas Miroslav Smyčka


Verŝajne la unua publika registraĵo de tiu ĉi fama kanto en Esperanto.

eo.wikipedia.org/wiki/Va,_pensiero

Kantis baritonisto Miroslav Smyčka

eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka

15.10.2016 kadre de kultura programero de la plenkunsido de ĈEA en Pelhřimov.

Filmis Vladimír Türk, konvertis kaj finprilaboris Pavla Dvořáková.


La teksto en traduko de Joachim Giessner

VIN, HEJMLANDON

Vin, hejmlandon ni arde sopiras.
Forte ni vin kun larmoj aspiras,
sed ni daŭre nur vane deziras
kaj trankvilon ne trovas la kor’.

Kiam sonos al ĉiel’ nia kanto
sur la kampoj de l’fora karhejmlando?
Dio granda, ho, aŭdu la peton
kaj regvidu nin al nia land’.

Ja l’espero radias en plej glora bril’,
kvankam nun la dolor’ nin vundigas.
Aĥ, sonadas ne jam ja de l’ĝoj’ jubil’,
ne sonadas de l’ĝoj’ jubil’.

Vidu, Dio, suferojn la niajn,
nin turmentas amara ĉagren’. Sed ne!
Ja vanas ne plu la deziro,
kiu brulas jam tra nia kor’.

Arde petas ni de vi, kompatu nin,
Gvidu nin al la hejm’!
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.