0 favorites     1 comment    752 visits

See also...


Keywords

faka literaturo
naturscienco
zoologio
Oldřich Arnošt Fischer


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

752 visits


O.A. Fischer - Kun fotilo inter libeloj (librokovrilo)

O.A. Fischer - Kun fotilo inter libeloj (librokovrilo)
Unika naturscienca libro, kun abundaj artkvalitaj poeziecaj fotaĵoj.
La aŭtoro, d-ro Oldřich Arnošt Fischer, estas membro de ĈEA kaj de la Klubo de esperantistoj en Brno. Laŭprofesia bestokuracisto, lia estas ankaŭ pasia amatora fotografo kaj entomologo.
Multajn liajn belajn fotojn vi povas admiri ankaŭ en lia persona Ipernity paĝo ĉi-tie
www.ipernity.com/home/192647

La libro enhavas 70 paĝojn kun 88 koloraj fotaĵoj kaj lingve kaj fake altkvalita teskto, interesa ankaŭ por ĝenerala publiko kaj naturŝatantoj.

Eldonis MSD-EKB, p.s. ČES ( = Klubo de esperantoj en Brno) en junio 2016.

Kontakto al la aŭtoro:

MVDr. Oldřich Arnošt Fischer, Havlišova 2, 612 00 BRNO, e-mail olda.morav@seznam.cz

Prezo: 150,- CZK (ĉeĥaj kronoj)
Poŝtelspezoj kadre de Ĉeĥio 30,- CZK. Pri sendokostoj eksterlanden bv. kontakti la aŭtoron.

La libron eblas aĉeti ankaŭ dum la 16-a ĈEA-Kongreso en Pelhřimov (13.-16:2016).
- Interesiĝantoj bv. antaŭe retmeaĝe rezervi la ekzempůleron!

Ni varme rekomendas tiun ĉi en Esperantujo unikan kaj ĉarman libreton!
Eĉ se vi ne havas apartan intereson pri insekto, eble post ĝia akiro vi ŝanĝos la sintenon☺|

Eble interesa donaco ankaŭ por neesperantisto, kiu interesiĝas pri la temo kaj povus aprezi la fotografaĵojn!

Informojn pri la aŭtoro j vi povas trovi en

www.ipernity.com/doc/181031/43222166


kaj ligilojn al liaj elŝuteblaj prelegoj ĉi-tie:

esperantobrno.cz/malnova/elsutu.html

padv
Translate into English

Comments
 Manfredo
Manfredo
Mi aĉetis la libron rekte de S-o Fischer. La fotoj estas bonegaj kaj la teksto interesa.
Mi povas tre rekomendi ĝin.
7 years ago.

Sign-in to write a comment.