Lorenc - Plena lernolibro por bohemoj
Baldur Ragnarsson - Zamenhof - la unua grava verki…
Mane skribita studenta gazeto "Juna esperantisto"…
Ekzemplero de la gazeto "Juna Esperantisto" Januar…
(Revuo) Esperanto en 1907 ekredaktita de Hector Ho…
Hector Hodler - artikolo "Internacia organizaĵo es…
(Revuo) Esperanto 1908, n-ro 8 - 1.5.1908 - kun la…
Komunaj trajtoj de Komenio kaj de d-ro Zamenhof
Kiel estis (re)fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 19…
František Sviták - Historio de ĉeĥoslovaka Esperan…
Ekspozicia panelo pri F. V. Lorenz (teksto kaj fo…
Ulrich Lins - La klarvido de Hector Hodler
Herbert A. Walker - La Unua Universala Kongreso de…
L.L.Zamenhof -Ho mia kor' (muzikigita - kun vera k…
Esperanto: Ĉu Racio aŭ Magio? (prelego)
Zamenhof - Gentoj kaj Lingvo Internacia
Maksimoj de Zamenhof
André Caubel NEKONATO: LA ZAMENHOFA HOMARANISMO
La demando pri oficiala rekono de Lingvo Internaci…
Parolado de Zamenhof en la 4-a Universala Kongreso
Prezento de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
Pri Karolo Piĉ ĉe la litomiŝla tombejo
Mark Fettes - Esperanto-Ideologio
Eli Urbanová - Kiel vera paĉjo
Monografio pri la Gotha-letero de L.L. Zamenhof
William Auld - Eklogo pri la Sankta afero (poemo)
Ragnarsson - Zamenhof - la unua grava verkisto en…
Preĝo sub la verda standardo
L.L.Zamenhof - La Vojo
K.Kalocsay - Zamenhofa balado
See also...
See more...Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
2 817 visits
L.L.Zamenhof - La Vojo (poemo)
Fama origina poemo de d-ro Zamenhof, kies kono devus aparteni al bazaj scioj de ĉiuj esperantistoj.
en modela deklamo de Anton Oberndorfer el Aŭstrio
Alŝutite omaĝe al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof (15.12.1859)
fonto: www.youtube.com/watch?v=SXVMt_23X-c
NI rekomendas al ĉiuj la projekton de Anton pri la RETA RADIO!
Ĉiutage interesa diverstema artikolo en sona kaj samtempe skriba formo!
members.aon.at/aldone/retradio !!!
Ni invitas vin al nia albumo ZAMENHOF
fotoj kaj videoj:http://www.ipernity.com/doc/181031/album/230642
sonaĵoj kaj tekstoj: www.ipernity.com/doc/181031/album/230642/docs
La vojo
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l'obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Translate into English
en modela deklamo de Anton Oberndorfer el Aŭstrio
Alŝutite omaĝe al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof (15.12.1859)
fonto: www.youtube.com/watch?v=SXVMt_23X-c
NI rekomendas al ĉiuj la projekton de Anton pri la RETA RADIO!
Ĉiutage interesa diverstema artikolo en sona kaj samtempe skriba formo!
members.aon.at/aldone/retradio !!!
Ni invitas vin al nia albumo ZAMENHOF
fotoj kaj videoj:http://www.ipernity.com/doc/181031/album/230642
sonaĵoj kaj tekstoj: www.ipernity.com/doc/181031/album/230642/docs
La vojo
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l'obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to comments on this doc
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.