Keywords

poezio
ĉeĥa kulturo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial

Doc replaced on 17 Sep 2017
1 035 visits


Neruda - Romanco pri Karolo la 4-a


En Ĉeĥio tre fama poemo de Jan Neruda
(1834-1891) - eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Neruda.

en traduko de Miloš Lukáš
eo.wikipedia.org/wiki/Miloš_Lukáš


Deklamas Miroslav Smyčka -
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smy%C4%8Dka.

Teknika prilaboro kaj sonreĝisorado - Pavla Dvořáková.

Fona muziko - Saltarello (senpage elŝuteble ĉe Last.fm)

Spegula ĉeĥa-esperanta teksto de la poemo en RTF formato
por ensalutintaj Ipernity-membroj elŝuteblas en
www.ipernity.com/doc/181031/41891870

Esperanto-teksto ĉi-subas:


Jan Neruda
Romanco pri Karolo La Kvara


Ĉe kverka tablo reĝ‘ Karol‘
kun Bušek z Velhartic nun lokojn prenis;
jam ofte ili kone trinkfestenis
kantante laŭ plezura vol‘.
“Pokalojn orajn! — Verŝu plene!‘
la reĝ‘ ordonas al paĝi ‘
Nun, Bušek, ion spertos Vi!“
li diras ĝojmiene.

“Jen, Bušek, la unua vin‘,
kiun ĉe ni kulturi mi sukcesis;
ĝin antaŭ jar‘ ĉi-landa sun karesis!“
Subite, gustuminte ĝin,
kraĉetas li. “Ho ve ĝi estas
ne vin‘, sed buŝkurbiga feĉ‘!
Ĝi nukon mian rompos eĉ!‘ —
kaj li kolere gestas.

“Eh! - el burgunda vinober‘,“
la reĝo ekscitite plu murmuras,
“ĉi tian vermutaĵon elkulturas
la adorata Ĉeĥa ter‘!
Pri persikarbo mi ne miros,
prunelojn se produktos ĝi;
plantante rozojn tie ĉi,
nur mokon mi akiros...

Kaj kia lando, tia gent‘!
Jes, ĉiu Ĉeĥo estas obstinulo:
li pagus eĉ predikon de sanktulo
per bato – aŭ per malatent‘.
Jen kvazaŭ draŝ‘ de pajla fasko;
nur tion sperti, ke sen ĉes‘
min persekutas malsukces‘ –
kiel ĉagrena tasko!“

La reĝo tamen post moment‘
retrinkis. Lia milda okulparo
kaŝeme turnas sin al la najbaro –
sed tiu restas en silent‘ ;
nur – por ne teni sin senmove –
li trempas lipojn en la vin‘,
al la palato premas ĝin,
sur lang‘ ĝin rulas prove.

La reĝ‘ ripetas: „Jen ĉagren‘...“ –
sed li rapide novan gluton faras
kaj sian pluan plendon tiel baras;
sed sereniĝas la mien‘.
„Pokal‘ malplenas! Ha, terure!

,
Tys oslep, páže, nevidíš?
že přede mnou je prázdná číš? -
A dej mi dobrou míru!

Pij, Bušku – již se nazarmuť -
a poslyš, co Ti král Tvůj moudrý praví:
můj jazyk je jak známo vybíravý -
a našel již v tom víně chuť.
Víš – zkoumat třeba, Bušku milý,
to víno má svůj zvláštní ráz,
zprv trpké, ale milé zas -
my, myslím, se už vpili!

"Nu vidíš, králi: tak náš lid!
Má duši zvláštní – trochu drsná zdá se
- však kvete po svém, v osobité kráse -
teď přerušil svůj náhle klid
hned rozveselen Velhartice
- "ach přibliž k tomu lidu hled
a přitiskneš svůj k němu ret
a neodtrhneš více!"

Ĉu pro soifo mortu mi?
Ne estu blinda do, paĝi‘,
kaj verŝu bonmezure!

Nu, Bušek, ne malĝoju plu!
Jen kion diras via reĝ‘ prudenta:
nun mia lango, certe subtilsenta,
ĉi vivon taksas jam kun ĝu‘.
La juĝo devas esti justa!
Ĝi estas vin‘ de stranga spec‘:
maldolĉon sekvas agrablec‘ –
ni trovas ĝin bongusta.“

„Simile, reĝo, nia gent‘:
malmilda ŝajnas ĝi kaj iom stranga,
sed ĝin ornamas ĉarmo siaranga,“
sin liberigis de l‘ silent‘
sinjoro Bušek tre volonte.
„Ĉi genton fidu; baldaŭ ĝin
alpremos vi al via sin‘
ne plu ĝin forpuŝante!“
Translate into English

Comments
 Esperanto-Muzeo en Svitavy
Esperanto-Muzeo en S… club
Registrite en februaro 2013 omaĝe al naskiĝtago (la 14-an de majo 1316)
de la ĉeĥa reĝo kaj imperiestro Karolo la 4-a en la ĉeĥa nacia enketo elektita kiel "La plej granda ĉeĥo".
(vidu eo.wikipedia.org/wiki/Karolo_la_4-a_(Sankta_Romia_Imperio)). Vizitantoj de Prago konas lin i.a. kiel konstruiginton de la katedralo de Sankta Vito, Karola ponto kaj kiel fondinton de la universitato, kiu ankaŭ portas lian nomon.
10 years ago.

Sign-in to write a comment.