1 favorite     0 comments    1 156 visits

See also...


Keywords

manĝo
ino
profesio
ĉineska poemo
Cezar-poemo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

1 156 visits


vendistino de bakitaĵoj II

vendistino de bakitaĵoj II
fotis Cezar

Cezar

Maljustas la Ter'

—laŭ ĉineska skemo Busuanzi (aŭguristo)


Dikulo manĝas
malpli ol sveltul'!
Ne helpas la dieto
sen gras', laŭ postul'.

Sveltulo manĝas
multon sen kontrol'.
Justeco ne ekzistas.
Ne helpas la vol'.

Dikulon mokas
la svelta homar'
eĉ kun laŭta ridado
kaj jaron post jar'.

Sveltulo mortas
pro fia kancer',
sed dikuloj plu vivas.
Maljustas la Ter'.
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.