0 favorites     1 comment    1 310 visits

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 310 visits


Kanto: La fromaĝo de Edamo

Kanto: La fromaĝo de Edamo
http://www.ipernity.com/blog/cezar/142740
Kanto: La fromaĝo de Edamo
Translate into English

Comments
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
FROMAG' EL EDAMO

(kanto)

Esperanto-teksto: Raymond Schwartz
muziko: Franz Winkler

Li estis maristo fidela
Kiu post longa vojaĝ'
Al la fianĉino en hejma vilaĝ'
Revenis kun bulo da fromaĝ'

Fromaĝ'el EDAMO-ĝi estu por vi
Pri mia amo la garanti'
Konservu ĝin pie, sub silka paper'
Kaj ĝin vidante, pensu pri mi dum versper'

Sed nia maristo tuj devis
Iri por nova vetur'
Kaj lia fraŭlino kun plora murmur'
Promesis per plej solena ĵur'

Fromaĝ' el Edamo, mi ĵuras al vi
Ke mia amo nur estos li
Mi gardos vin pie, ĝis mia amant'
Revenos por edziĝi el transmara land'

Kaj ĉiumatene, fidele
Al la fromaĝ` sur bufed'
Ŝi portis du vazojn kun freŝa buked'
Ŝtelita ĵus el najbara bed'

Fromaĝ' el Edamo, vi estos por mi
Pri mia amo la garanti'
Mi ĝoje rekonas, de lia vizaĝ'
La karajn trajtojn nun en tiu ĉi fromaĝ'

Sed ŝia maristo pereis
Ve! en la ondoj de l' mar'
Ŝi tion eksciis sen antaŭprepar'
Nur per telegrama formular'

Fromaĝ' el Edamo, nin trafis la sort'
Jen telegramo pri lia mort'!
Torente plorante, la bona fraŭlin'...
Distranĉis la fromaĝon kaj formanĝis ĝin!
15 years ago.

Sign-in to write a comment.