0 favorites     6 comments    1 422 visits

See also...


Keywords

ŝipo
tekniko
Cezar-poemo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

1 422 visits


Instrukci-transigilo por ŝipestroj (paroltubo)

Instrukci-transigilo por ŝipestroj (paroltubo)
http://www.ipernity.com/blog/cezar/269073

Cezar: Vivraporto pri maŝinhomo I + II (duŝtupa prozpoemo)
Translate into English

Latest comments - All (6)
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Mi ne vere scias, ĉu eble iu alia?
15 years ago.
 Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
En planlingvoj ne ekzistas tiaj simbolvortoj, kiaj kreiĝas en etnolingvoj. Tial diversajn aferojn necesas priskribi plurvorte. Insistante traduki unuvorte etnolingvajn simbolvortojn, oni kreas tute strangajn, nekomprenatajn vortojn.
Do, oni ne ŝparu vortojn:
*montra instrukcio-transigilo* por ŝipestroj - t.e. ĉar ekzistas ankaŭ parola instrukcio-transigilo: "paroltubo".
15 years ago.
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Kara Laszlo,

mi tre dankas al vi, tiel mi nun scias, kio vere estas, tre interese, kaj logike. Tamen, ĉu ni plu plibonigu ĝin tiel?:

Instrukcitransigilo de ŝipestroj?
instrukciitelegrafo de ŝipestroj?

Ĉu en ordo tiel?
15 years ago.
 Laszlo Istvan TOTH
Laszlo Istvan TOTH
Kaze de kunmetitaj vortoj kiuj konsistas el pli, ol du vortoj estas konsilinde uzi apartig-strekon, por faciligi la legadon. Mi ĉiam intence, konscie enmetas tiujn strekojn, kiam mi tiel sentas, ke la koncerna vorto iĝus tro longa, do tro pene legebla. Se oni ellasas la finiĝon de vortospeco, tiaj kunmetitaj vortoj iĝas eĉ pli pene legeblaj. Do, indas aŭ almenaŭ gardi la finiĝon de vortospeco (ĉi-kaze "-o"), aŭ enmeti apartig-strekon.
La prepozicion "de" mi malinklinas uzi, ĉar ĝi estas tro universala, kaj foje povas doni komikajn aŭ misajn sencojn.
Laŭ mi, tiu aparato estas pli konvene "por" ŝipestroj, ol "de" ŝipestroj.
15 years ago.
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Kara amiko,

mi plene konsentas, vere, ĉar mi ofte tradukas, mi faris kutimo al mi uzi nur en tiuj kazoj streketon, se vorto estas misinterprebla sen streketo . Ekz. por sentema. (Sent-ema, sen-tema), sed por pli bona legado de kunmetitaj teknikaj vortoj tio ŝajnas same konsilinda, jes ja. Kompreneble.

Cetere, por ĉiu lingva rimarko, kiu helpas plibonigi miajn tekstojn, mi esta dankema. Multaj personoj scias pli ol unu persono.
15 years ago.

Sign-in to write a comment.