0 favorites     0 comments    1 454 visits

See also...

NUR ESPERANTAJ VIDEOJ... NUR ESPERANTAJ VIDEOJ...


Melodia mondo Melodia mondo


International Music International Music


Musica Humana Musica Humana


Muziko Muziko


See more...

Keywords

video
muziko
TRIO
Svitavy
ĉeĥa muziko
Antaŭkongresa Ekskurso


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 454 visits


Knabina TRIO Svitavy kantas en Esperanto

Specimeno el pli ol unuhora koncerto dediĉita al la voĉmuziko de ĉeĥaj aŭtoroj de la 18-a ĝis la 21-a jarcentoj, kiun prezentis 3 ĉarmaj studentinoj de la Baza artlernejo Svitavy: Iva Táborská, Alžběta Maureová kaj Eliška Udržalová, kune kun sia instruistino/arta gvidantino Dana Pražáková kaj akompanantoj Martin Pražák (piano) kaj Karolína Benešová (violono).

La koncerto okazis la 20-an de julio 2016 en la Kultura salonego de Ottendorfer en Svitavy (en la unua etaĝo de la domo, en kiu situas nia muzeo) speciale por partoprenantoj de la Oficiala Antaŭkongresa Ekskurso (antaŭ UKo en Nitra) , kun alireblo ankaŭ por la urba publiko.

Al la programo, laŭ interkonsento kun la organizantoj, estis envicigitaj ankaŭ jenaj tri kantoj en Esperanto (du el ili kantis la publiko kune):
- populara moravia popolkanto "Amo, dia amo"
- sudbohemia popolkanto "Se estus ĉi-tie tia junulino"
- refreno de la ĵazkanto de la fama ĉeĥa komponisto Jaroslav Ježek "Nur hazardo estas viv'"


Ni pardonpetas pro teknika malperfektaĵo (viola strio), kiun ni ne kapablas forigi.
Tamen ni opiniis grava registri kaj disponigi la registraĵojn ankaŭ al la nepartoprenintoj.


Filmis Marie Čumová, tondis kaj prilaboris Pavla Dvořáková.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.