Reto's articles

  • Patrino! kie estas mia lingvo?

    - 21 Feb 2010 - 9 comments
    Plendi pri la ne observado de lingvaj rajtoj en irano, ne estas io novaĵo. En irano 5 lingvoj havas parolantojn pli ol miliono + : la persa, La azera, la kurda, la araba kaj la baluĉa. Ekzistas ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj kies parolantoj ne atingas milionon sed kelkmilojn ekzemple la armenan. En tiu ĉi noto mi intencas iom tuŝi la aferon pri mia GEpatra lingvo la azera kiu estas almenaŭ gepatra lingvo de pli ol 16-26 procento de irana loĝantaro. La azera estas "granda problemo" en irano. On…

  • la potenco de la scio

    - 18 Feb 2010
    Laŭ la informoj + nun irano estas unu el la plej grandaj prizonoj de la ĵurnalistoj en la mondo. Pli ol 60 ĵurnalistoj nun estas en la prizono. La historio de ĵurnalismo en irano, estas plendolora, sopira kaj plenploriga rakonto. Ekde la apero de la gazetaro en irano, ĉiam la ĵurnalistoj estis la plej unuaj viktimoj dum la sociaj kaj politikaj krizoj ... Priserĉante miajn disajn notetojn mi retrovis jenan foton de la satira gazeto "Molla Nasraddin" - kiu aperis ekde 1906 ĝis 1931- en…

  • priskribo de la kurantaj aferoj

    - 15 Feb 2010
    Priskribon de la kurantaj aferoj en irano bone faris Mana Neyestani per sia desegnaĵo. Mi ne havas ion pli aldoni !

  • Mi estas ...

    - 10 Feb 2010 - 3 comments
    Mi estas Ateisto Mi estas Bahaano Mi estas Budisto Mi estas Judo Mi estas Islamano Mi estas Komunisto Mi estas Kristano Mi estas Laiko Mi estas Zaratuŝtano Mi estas ... Mi estas Arabo, Baluĉo, Kurdo, Perso, Turko, ... Mi estas Iranano Mi estas Homo

  • 11-a de februaro: Amo kaj Morto en Irano

    - 09 Feb 2010 - 2 comments
    Je la 11-a de februaro de 1979 disfalis Ŝaha reĝimo kaj aperis revolucia reĝimo islama. Jam pasis 31 jaroj kaj nur restas granda sopiro de forvaporitaj deziroj kaj revoj pri "egaleco, frateco kaj regado de bonuloj" kiujn revis la revoluciantoj ... MORGAŬ - La 11-a de februaro - la protesta movado kiu havas verdan koloron enpaŝos sian 8-an monaton. Ok monatoj jam pasis, dekoj da civitanoj estis murditaj, centoj vunditaj kaj miloj arestitaj. Okazis ne imageblaj fiagadoj sed oni ne sukcesis silent…

  • Belulino ĝis! Bella Ciao / خداحافظ زیبا

    - 07 Feb 2010 - 2 comments
    Foje ne eviteblas adiaŭ! Pli bone konscie adiaŭi unu la alian ... Kiom bele esprimas la etoson de mia cirkonstanco la jena fama kanto italorigine kies anglan version mi trovis pli milda ... Legu pli pri la kanto Esperante , kaj Perse

  • kontaktlumiloj senlumas ...

    - 02 Feb 2010 - 2 comments
    Mia koro premitas Mia koro premitas Iras mi al verando kaj miaj fingroj Nokt-haŭton streĉitan tuŝas Kontaktlumiloj senlumas Kontaktlumiloj senlumas Neniu min prezentos al sun` Neniu min alportos al paserara banked` La flugon enmemorigu Birdo mortema estas Forug Farroĥzad 1935-1967 دلم گرفته است دلم گرفته است به ايوان ميروم و انگشتانم را بر پوست کشيده شب ميکشم دلم گرفته است دلم گرفته است چراغ های راب…

  • verde

    - 31 Jan 2010
    verdverde verdo verdas vero verdas ...

  • SIEMENS ne plu akceptas mendojn de Irano

    - 28 Jan 2010 - 3 comments
    Kiel mi menciis , Siemens kaj Nokia antaŭe vendis al irana registaro telekomunikadan kontrolilojn kaj dum la misfama balotado per tiuj teknikiloj multaj protestantoj estis arestitaj. Post tiam kiam malkovriĝis ke tiuj kompanioj vendante tiujn ilojn helpis al la registaro, la civitanoj reage ne plu aĉetis varojn de tiuj kompanioj kaj eksterlandaj irananoj faris kampanion kontraŭ Siemens kaj Nokia. La kompanioj oficiale pardonpetis kaj deklaris ke ili ne intencis kunhelpi la subpremantojn kaj ..…

  • atestanto!

    - 28 Jan 2010
    Irana proverbo: "Oni demandis de vulpo kiu estas via atestanto, respondis: mia vosto". Nun estas rakonto de irana kaj ĉina registaro. Laŭ la raporto ĉina ĵurnalo "La popolo" -organo de la ĉina komunista partio- aperigis artikolon en kiu oni komentas ke Usono planas kaj subtenas "anarkiojn kaj manifestaciojn" en irano. Pura diktatoreca kaj kontraŭ demokratia komunista registaro subtenas sian islaman version. Vere tiaj subtenoj nur povas allogi publikan abomenon de irananoj kontraŭ la ĉina…

  • kio okazas en irana socio?

    - 28 Jan 2010
    la jenajn scenojn dum lastaj tagoj mi trapasis: 1. amikino rakontas: kun kelkaj geamikoj ni iris kafejon, ni ĉiuj estas studentoj kaj ĉiuj krom mi estas eksigitaj de la universitato pro la politika aktivado, inter ili mi sentas min honta ĉar unu nura ne eksiginto estas mi ! 2. Filo de amiko estas arestita kaj dum kelkaj semajnoj sen ajna informo pri li. Mi telefonas al li kaj demandas ĉu io naivaĵo pri la kaptito? Li respondas ne, kaj aldonas ne maltrankviliĝu oni (la registaro) nenion…

  • Ekzekutado en irano, plua krimo kontraŭ la popolo

    - 28 Jan 2010
    Hod iaŭ matene du junuloj estis pendumitaj en Tehrano. La registaro deklaras ke ilin ekzekutis pro la batalo kontraŭ la registaro post la prezidentbalotado sed la dokumentoj pruvas ke ili ambaŭ estis arestitaj antaŭ monatojn ol la misfama balotado. La 10-a de februaro alproksimiĝas, la verda movado planas okazigi grandiozan demonstracion kontraŭ la fraŭdantoj. La registaro sciante pri la funda malkontento de la plejmulto kiel ĉiuj diktatorecaj reĝimoj imagas ke timigo de la popolo kaŭzos sil…

  • sciencfikse ...

    - 28 Jan 2010
    kion pensos iu marsano vidante jenan foton? Foto de: http://www.ipernity.com/doc/130900/6979914 PS: al neniu komento tiu ĉi rilate mi respondos !

  • ideologia (aŭ probable seksologia!) leciono pri "ŝildologio"

    - 21 Jan 2010
    Antaŭ nelonge aperis recenzo pri la ŝildo de iu ĵurnalo en irano kiu povas esti bona ekzemplo kiel fluas la aferoj en tiu lando kaj kiuj kiel pensas kaj argumentas. La historio: Ĵurnalo " Tehran-e Emrooz " (Hodiaŭa Tehrano)estas tagĵuranlo fidela al la registaro kaj "subkonkurenca" kun la nuna prezidento. Tio signifas ke esence la ĵurnalo apartenas al la reganta konservativa medio. La rivala ĵurnalo - kiu apartenas al la plej radikala konservativa medio- " Parto-e Soĥan " (Radio de l Parolo) p…

  • verda silento

    - 20 Jan 2010 - 2 comments
    malŝaltis mian porteblan telefonon mi. ne plu respondas al mia telefono hodiaŭ mi. hodiaŭ estas "VERDA SILENTO" tra irano. Mi aliĝis al verda silento hodiaŭ ... ajna uzado de telefonoj hodiaŭ estas bojkotita de verduloj ...

  • Dankon, Ĉinio!

    - 19 Jan 2010 - 2 comments
    La 10-a de februaro alproksimiĝas kaj tiu estas nun koŝmaro al la registaro.La irana registaro ĵus atingis "donacojn" (memkompreneble kontraŭpage!) de "la frata kaj a mika lando" Ĉinio (ne miru en la politika mondo de ideologistoj, komunistoj kaj puraj i slamistoj eblas fariĝi gefratoj kaj geamikoj dum la komunistojn kaj purajn islamistojn oni "buĉas" en ambaŭ landoj reciproke!): Kontraŭtumultaj aŭtoj kiuj kapablas ĵeti varman kaj malvarman akvon, ploriga n gason, kemiajn flu…

  • memore al kaptitoj de "aŝura" tago ...

    - 17 Jan 2010
    De antaŭ tri semajnoj la puĉista registaro kaptadis aron da civitanoj (almenaŭ 2000 homoj) kaj ankoraŭ nenia informo pri ilia sorto. Kelkaj de la arestitoj iele estas konataj kaj proksimaj homoj de mi ... kvazaŭ mi mem estas kaptita kaj arestita ... oni intencas krei timegan etoson. kia vana agado ... oni timegas la 10-an de februaro kaj pro tio freneze, stulte kaj kruele faras ĉion por ke la popolo restu kaj sidu en siaj propraj hejmoj kaj ne aperu protestante sur la stratoj ... tamen, tamen l…

  • Haitio, ...

    - 14 Jan 2010 - 2 comments
    Tertremo laŭ mi estas la plej granda katastro de homa vivo: subite oni perdas ĉion ... hejmon, familion, geamikojn, parencojn kaj ĉion karaĵon ... Ekde hieraŭ kvazaŭ mi mem perdis ĉion ... ne fartas bone mi ... elkore kompatas mi kun la suferantoj. Estas granda doloro ... ... Ekde jaroj ankaŭ en Tehrano oni atendas tertremon ĉar ni loĝas sur tertrema zono kaj ke laŭ la sciencistoj prokrastis la atendita granda tertremo almenaŭ 20 jarojn ... :(

359 articles in total