De antaŭ tri semajnoj la puĉista registaro kaptadis aron da civitanoj (almenaŭ 2000 homoj) kaj ankoraŭ nenia informo pri ilia sorto. Kelkaj de la arestitoj iele estas konataj kaj proksimaj homoj de mi ... kvazaŭ mi mem estas kaptita kaj arestita ... oni intencas krei timegan etoson. kia vana agado ... oni timegas la 10-an de februaro kaj pro tio freneze, stulte kaj kruele faras ĉion por ke la popolo restu kaj sidu en siaj propraj hejmoj kaj ne aperu protestante sur la stratoj ... tamen, tamen la popolo fajfas pri ilia minacado.
la verda movado pli kaj pli radikiĝas malgraŭ la suferegoj, kaptitoj, verŝitaj sangoj kaj doloroj ... irano vekiĝas ...